1掃羅與他的眾子陣亡(撒上31:1~13)非利士人攻打以色列人;以色列人從非利士人面前逃跑,在基利波山上陣亡的人很多。
1Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filisxtoj, kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.
2非利士人緊緊地追趕掃羅和他的兒子;非利士人殺了掃羅的兒子約拿單、亞比拿達和麥基舒亞。
2Kaj la Filisxtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn; kaj la Filisxtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-SXuan, filojn de Saul.
3攻擊掃羅的戰役非常激烈;弓箭手發現了他,就把他射傷。
3La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis vundita de la arkpafistoj.
4掃羅對替他拿兵器的人說:“拔出你的刀來,把我刺透,免得這些未受割禮的人來凌辱我。”但替他拿兵器的人不肯這樣作,因為他非常害怕;於是掃羅拿出刀來,自己伏在刀上死了。
4Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon, kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne mokmalhonoru min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.
5替他拿兵器的人看見掃羅死了,他也伏在刀上死了。
5Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur la glavon kaj mortis.
6這樣,掃羅和他的三個兒子,以及他的全家,都一同死了。
6Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj, kaj lia tuta domo kune mortis.
7所有在山谷的以色列人,看見以色列軍逃跑,掃羅和他的兒子都死了,他們就棄城逃跑,非利士人就來住在城中。
7Kiam cxiuj Izraelidoj, kiuj estis en la valo, vidis, ke oni forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj enlogxigxis en ili.
8第二天,非利士人來剝那些被殺的人的衣物的時候,發現掃羅和他的兒子都倒斃在基利波山上。
8En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa.
9他們就剝了他的衣服,拿了他的頭和兵器,又派人到非利士地的各處,去向他們的偶像和人民報信。
9Kaj ili senvestigis lin kaj prenis lian kapon kaj liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filisxtoj cxirkauxen, por anonci al iliaj idoloj kaj al la popolo.
10他們把掃羅的兵器放在他們的神廟裡,把他的頭掛在大袞廟中。
10Kaj ili metis liajn armilojn en la domon de siaj dioj, kaj lian kranion ili alfiksis en la domo de Dagon.
11基列.雅比人聽見非利士人向掃羅所行的事,
11Kiam la tuta Jabesx en Gilead auxdis pri cxio, kion faris la Filisxtoj al Saul,
12所有的勇士就動身,把掃羅的屍體和他兒子的屍體收殮起來,帶回雅比,把他們的骸骨埋葬在雅比的橡樹下,並且禁食七天。
12tiam levigxis cxiuj kuragxuloj, kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj kaj alportis lin en Jabesxon, kaj enterigis iliajn ostojn sub la kverko en Jabesx, kaj fastis dum sep tagoj.
13掃羅死了,因為他悖逆耶和華,沒有聽從他的話,也因為他去求問那交鬼的,
13Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaux la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaux pro tio, ke li turnis sin al antauxdiristino, por demandi,
14沒有求問耶和華,所以耶和華把他殺死了,把國位轉給耶西的兒子大衛。
14sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la regxadon al David, filo de Jisxaj.