1大衛擊敗非利士人與摩押人(撒下8:1~2)這事以後,大衛攻打非利士人,征服了他們,從非利士人手中奪了迦特和屬於迦特的村莊。
1Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj li prenis Gaton kaj gxiajn filinurbojn el la manoj de la Filisxtoj.
2又攻打摩押,摩押人就歸服大衛,給他進貢。
2Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.
3擊敗瑣巴人(撒下8:3~4)瑣巴王哈大底謝到幼發拉底河去,要建立自己的勢力的時候,大衛就攻打他,直到哈馬。
3Kaj David venkobatis Hadarezeron, regxon de Coba, en HXamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Euxfrato.
4大衛擄獲了他的戰車一千輛,馬兵七千人,步兵二萬名。大衛把所有戰車的馬的蹄筋都砍斷,只留下一百輛車的馬。
4Kaj David venkoprenis de li mil cxarojn kaj sep mil rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj.
5擊敗亞蘭人(撒下8:5~12)大馬士革的亞蘭人來幫助瑣巴王哈大底謝的時候,大衛就殺了二萬二千名亞蘭人。
5La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadarezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.
6於是大衛在大馬士革的亞蘭地駐軍,亞蘭人就臣服大衛,給他進貢。大衛無論到甚麼地方去,耶和華都使他得勝。
6Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.
7大衛奪取了哈大底謝臣僕所拿的金盾牌,帶回耶路撒冷。
7Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadarezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.
8大衛又從屬於哈大底謝的提巴和均二城中,奪取了大量的銅;後來所羅門用這些銅來製造銅海、銅柱和一切銅器。
8Kaj el Tibhxat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la kolonojn, kaj la kuprajn vazojn.
9哈馬王陀烏聽見大衛擊敗了瑣巴王哈大底謝的全軍,
9Kiam Tou, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadarezer, regxo de Coba,
10就差派自己的兒子哈多蘭去見大衛王,給他問安,祝賀他,因為他與哈大底謝交戰,擊敗了哈大底謝。原來陀烏與哈大底謝常有爭戰。哈多蘭送來了各樣金、銀、銅製的器皿。
10tiam li sendis sian filon Hadoram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pri tio, ke li militis kontraux Hadarezer kaj venkobatis lin (cxar Tou estis en milito kontraux Hadarezer); kaj li havis kun si cxiaspecajn vazojn el oro, argxento, kaj kupro.
11大衛王把這些器皿,連同從各國奪取的金銀,就是從以東、摩押、亞捫人、非利士人和亞瑪力人奪取的,都分別為聖獻給耶和華。
11Ankaux cxi tiujn David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li prenis de cxiuj nacioj:de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek.
12擊敗以東人(撒下8:13~14)洗魯雅的兒子亞比篩在鹽谷擊殺了以東人一萬八千名。
12Plue Abisxaj, filo de Ceruja, venkobatis Edomon en la Valo de Salo, dek ok mil homojn;
13大衛在以東設立駐防營,所有以東人就都臣服大衛。大衛無論到甚麼地方去,耶和華都使他得勝。
13kaj li restigis en Edomujo garnizonojn, kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.
14大衛的重要臣僕(撒下8:15~18)大衛作王統治全以色列,以公平和正義對待所有的人。
14Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj li faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.
15洗魯雅的兒子約押作軍隊的元帥,亞希律的兒子約沙法作史官,
15Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;
16亞希突的兒子撒督和亞比亞他的兒子亞希米勒作祭司長,沙威沙作書記;
16Cadok, filo de Ahxitub, kaj Abimelehx, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj SXavsxa estis skribisto;
17耶何耶大的兒子比拿雅統管基利提人和比利提人;大衛的眾子都在王的左右作領袖。
17Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis la unuaj apud la regxo.