1以利亞奉命去見亞哈過了許久,到第三年,耶和華的話臨到以利亞說:“你去在亞哈面前出現,我要降雨在地面上。”
1Post multe da tempo aperis la vorto de la Eternulo al Elija en la tria jaro, dirante:Iru, montru vin al Ahxab, kaj Mi donos pluvon sur la teron.
2於是以利亞去了,要在亞哈面前出現。那時撒瑪利亞發生十分嚴重的饑荒。
2Kaj Elija iris, por montri sin al Ahxab. La malsato estis forta en Samario.
3亞哈把他的家宰俄巴底召了來。原來俄巴底是個非常敬畏耶和華的人。
3Ahxab vokis Obadjan, kiu estis lia palacestro. (Obadja estis tre diotima;
4耶洗別除滅耶和華眾先知的時候,俄巴底帶走了一百個先知,每五十個人一組,分散藏在山洞裡,又用餅和水供養他們。
4kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kasxis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.)
5亞哈對俄巴底說:“你走遍這地,到所有的水泉和溪水那裡去看看,也許我們可以找到青草,使騾馬能夠生存,免得牲畜滅絕。”
5Kaj Ahxab diris al Obadja:Iru tra la lando al cxiuj akvaj fontoj kaj al cxiuj torentoj; eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la cxevaloj kaj muloj kaj ne ekstermigxu al ni cxiuj brutoj.
6於是他們分地巡視。亞哈獨自走一路,俄巴底獨自走另一路。
6Kaj ili dividis inter si la landon, por trairi gxin:Ahxab iris aparte laux unu direkto, kaj Obadja iris aparte laux alia direkto.
7俄巴底遇見以利亞俄巴底在路上走的時候,以利亞遇見了他。俄巴底認出他來,就臉伏在地,說:“你真是我主以利亞嗎?”
7Kiam Obadja estis sur la vojo, subite venis al li renkonte Elija. Tiu rekonis lin kaj jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:CXu tio estas vi, mia sinjoro Elija?
8以利亞對他說:“我是。你去告訴你主人,說:‘以利亞在這裡。’”
8Kaj cxi tiu respondis al li:Mi; iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie.
9俄巴底說:“我犯了甚麼罪,你竟要把你僕人交在亞哈手裡,使他殺死我呢?
9Kaj li diris:Per kio mi pekis, ke vi transdonas vian servanton en la manon de Ahxab, por ke li mortigu min?
10我指著永活的耶和華你的 神起誓,沒有一邦一國我主人不派人去找你的,人們若是說你不在那裡,他就要那國邦起誓說實在找不到你。
10Kiel vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas popolo aux regno, kien mia sinjoro ne estus sendinta min, por sercxi vin; kaj kiam ili diris, ke vi tie ne estas, li jxurigis tiun regnon kaj popolon, ke oni ne trovis vin.
11現在你說:‘你去告訴你主人:以利亞在這裡。’
11Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie.
12我一離開你,耶和華的靈就把你提到我不知道的地方去。這樣,如果我去告訴亞哈,他找不到你,必定殺我。你僕人卻是自幼敬畏耶和華的。
12Kaj okazos, ke kiam mi foriros de vi, la spirito de la Eternulo forportos vin, mi ne scias kien; mi venos, por diri al Ahxab, kaj li ne trovos vin, kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto estas diotima de sia juneco.
13難道沒有人把我所作的事告訴我主嗎?就是耶洗別殺害耶和華眾先知的時候,我把一百個先知,五十人一組的分別藏在山洞裡,又用餅和水供養他們。
13CXu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kasxis cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo?
14現在你說:‘你去告訴你主人以利亞在這裡!’他必定殺我。”
14Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie! li ja mortigos min.
15以利亞說:“我指著我所服事永活的萬軍之耶和華起誓,今天我必在亞哈面前出現。”
15Tiam Elija diris:Kiel vivas la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, hodiaux mi montros min al li.
16亞哈去見以利亞於是俄巴底去見亞哈,把這事告訴他。亞哈就去見以利亞。
16Kaj Obadja iris renkonte al Ahxab kaj diris al li. Tiam Ahxab iris renkonte al Elija.
17亞哈看見了以利亞,就問他:“給以色列惹麻煩的這個人就是你嗎?”
17Kaj kiam Ahxab ekvidis Elijan, Ahxab diris al li:CXu tio estas vi, kiu senordigas Izraelon?
18以利亞說:“給以色列惹麻煩的,不是我,而是你和你父的家;因為你們離棄了耶和華的誡命,又去隨從巴力。
18Sed li respondis:Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo de via patro, per tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo kaj sekvis la Baalojn.
19現在你要派人去召集以色列眾人和四百五十個巴力的先知,以及耶洗別供養的四百個亞舍拉的先知,都上迦密山來見我。”
19Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaux la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Asxtar, kiuj estas nutrataj cxe la tablo de Izebel.
20迦密山上真假先知比試於是亞哈派人召集眾以色列人和眾先知上迦密山去。
20Kaj Ahxab sendis al cxiuj Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel.
21以利亞走近眾人說:“你們三心兩意,要到幾時呢?如果耶和華是 神,你們就應當隨從耶和華;如果巴力是 神,你們就應當隨從巴力。”眾人一句話也不回答。
21Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris:Kiel longe ankoraux vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li.
22以利亞對眾人說:“耶和華的先知只剩下我一個,巴力的先知卻有四百五十個。
22Kaj Elija diris al la popolo:Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj.
23現在,請給我們兩頭公牛。讓巴力的先知自己挑選一頭,把牠切成塊子,放在柴上,但不要點火;我也預備一頭公牛,擺在柴上,也不點火。
23Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la bovoj kaj dishaku gxin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon, kaj fajron mi ne submetos.
24你們呼求你們神的名,我也呼求耶和華的名。那降火來顯示回答的神就是 神了。”眾人都回答:“這話說得很好!”
24Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris:Bone.
25以利亞對巴力的眾先知說:“你們既然人多,可以先為自己選一頭公牛;預備好了,就呼求你們神的名,但不要點火。”
25Kaj Elija diris al la profetoj de Baal:Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antauxe, cxar vi estas multaj; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne submetu.
26他們把人給他們的公牛牽了來,預備好了,就從早晨直到中午,呼求巴力的名,說:“巴力啊,應允我們吧!”可是沒有聲音,也沒有回應。他們就在所築的祭壇周圍跳舞。
26Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno gxis la tagmezo, dirante:Ho Baal, auxskultu nin! Sed aperis nenia vocxo nek respondo. Kaj ili saltadis cxirkaux la altaro, kiun ili faris.
27到了中午,以利亞嘲笑他們,說:“大聲呼求吧,因為他是神,也許他正在默想,或事務繁忙,或正在旅行,或正在睡覺,你們要把他叫醒。”
27Kiam farigxis tagmezo, Elija mokis ilin, kaj diris:Kriu per lauxta vocxo, cxar li estas dio; eble li havas interparoladon, aux eble li foriris, aux eble li vojagxas; eble li dormas, li do vekigxos.
28他們就大聲呼求,按著他們的規矩,用刀和槍刺自己,直到身體流血。
28Kaj ili kriis per lauxta vocxo, kaj pikis sin laux sia kutimo per glavoj kaj lancoj, gxis sango versxigxis sur ili.
29中午過後,他們繼續狂呼亂叫,直到獻晚祭的時候;可是仍沒有聲音,沒有回應,也沒有理睬他們的。
29Kiam pasis la tagmezo, ili cxiam ankoraux faradis la ceremoniojn, gxis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia vocxo, nenia respondo, nenia atento.
30以利亞對眾人說:“你們走近我這裡來。”眾人就都走近他面前。他重修已經毀壞了的耶和華的祭壇。
30Tiam Elija diris al la tuta popolo:Aliru al mi. Kaj la tuta popolo aliris al li. Kaj li rekonstruis la detruitan altaron de la Eternulo.
31以利亞照著雅各子孫支派的數目,拿了十二塊石頭。(耶和華的話曾臨到雅各說:“你的名要叫以色列。”)
31Kaj Elija prenis dek du sxtonojn, laux la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante:Via nomo estu Izrael.
32以利亞奉耶和華的名用這些石頭築了一座壇,在壇的四周挖溝,可容十四公升種籽,
32Kaj li konstruis el la sxtonoj altaron en la nomo de la Eternulo, kaj li faris cxirkaux la altaro foson, havantan la amplekson de du grenmezuroj.
33然後把柴排好,又把公牛切成塊子,放在柴上,就說:“你們盛滿四桶水,倒在燔祭和柴上。”
33Kaj li arangxis la lignon, kaj dishakis la bovon kaj metis gxin sur la lignon.
34又說:“倒第二次。”他們就倒第二次;又說:“倒第三次。”他們就倒第三次。
34Kaj li diris:Plenigu kvar sitelojn per akvo, kaj oni versxu tion sur la bruloferon kaj sur la lignon. Poste li diris:Ripetu. Kaj oni ripetis. Kaj li diris:Faru same la trian fojon. Kaj oni faris same la trian fojon.
35水流到祭壇的四周,甚至水溝裡也滿了水。
35Kaj la akvo versxigxis cxirkauxen de la altaro, kaj ankaux la tuta foso plenigxis de akvo.
36到了獻晚祭的時候,以利亞先知近前來,說:“亞伯拉罕、以撒、以色列的 神耶和華,求你今天使人知道你是在以色列中的 神,我是你的僕人,又是奉你的命令行這一切事。
36Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion.
37耶和華啊,求你應允我,應允我!使這民知道你耶和華是 神,又知道是你使這民的心再回轉過來的。”
37Auxskultu min, ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.
38於是有耶和華的火降下來,吞滅了燔祭、木柴、石頭和塵土,連溝裡的水也燒乾了。
38Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la sxtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, gxi forlekis.
39眾人看見了,就面伏於地,說:“耶和華是 神!耶和華是 神!”
39Kiam la tuta popolo tion vidis, ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.
40以利亞對他們說:“捉住巴力的先知,一個也不要讓他們逃脫。”於是眾人捉住他們。以利亞帶他們下到基順河邊,在那裡殺了他們。
40Tiam Elija diris al ili:Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili savigxu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kisxon kaj bucxis ilin tie.
41天降大雨以利亞對亞哈說:“你上去吃喝吧!因為已經有下大雨的響聲了。”
41Kaj Elija diris al Ahxab:Iru, mangxu kaj trinku, cxar auxdigxas bruo de pluvo.
42亞哈就上去吃喝。以利亞上了迦密山頂,屈身在地,把臉放在兩膝之間。
42Kaj Ahxab iris, por mangxi kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj klinigxis al la tero kaj metis sian vizagxon inter siajn genuojn.
43以利亞對自己的僕人說:“你上去向海那邊觀看。”他就上去觀看,說:“甚麼也沒有。”以利亞說:“你再回去觀看。”這樣說了七次。
43Kaj li diris al sia junulo:Iru kaj rigardu en la direkto al la maro. Tiu iris kaj rigardis, kaj diris:Estas nenio. Kaj li diris:Iru denove, sep fojojn.
44到第七次,僕人說:“我看到一小片烏雲,好像人的手掌那麼大,正在從海裡升上來。”以利亞說:“你上去告訴亞哈:‘趕快套車下山,免得被大雨所阻。’”
44En la sepa fojo tiu diris:Jen malgranda nubo, kiel manplato de homo, levigxas de la maro. Tiam li diris:Iru, diru al Ahxab:Jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo.
45霎時之間,天空因風雲而變為黑暗,隨著降下大雨來。於是亞哈坐上了車,往耶斯列去了。
45Dume de momento al momento la cxielo mallumigxis de nuboj kaj vento, kaj farigxis granda pluvo. Kaj Ahxab ekveturis kaj direktis sin al Jizreel.
46耶和華的能力臨到以利亞的身上,以利亞就束上腰,跑在亞哈的前頭,直跑到耶斯列的城門口。
46Kaj la mano de la Eternulo estis super Elija. Li zonis siajn lumbojn kaj kuris antaux Ahxab gxis Jizreel.