1便.哈達進攻亞哈亞蘭王便.哈達聚集他的全軍,有三十二個王與他在一起,他帶著戰馬和戰車,上去圍困撒瑪利亞,攻打那城。
1Ben-Hadad, regxo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron; kun li estis tridek du regxoj, kaj cxevalojn kaj cxarojn; kaj li iris kaj eksiegxis Samarion kaj militis kontraux gxi.
2他派遣一些使者進城去見以色列王亞哈,對他說:“便.哈達這樣說:
2Kaj li sendis senditojn al Ahxab, regxo de Izrael, en la urbon,
3‘你的銀子,你的金子都是我的;你的妻子和你最健壯的兒女也是我的。’”
3kaj dirigis al li:Tiele diras Ben-Hadad:Via argxento kaj via oro devas esti miaj, kaj viaj edzinoj kaj viaj plej bonaj filoj devas esti miaj.
4以色列王回答說:“我主我王啊,就照著你所說的,我和我所有的一切都可以歸你。”
4Kaj la regxo de Izrael respondis kaj diris:Konforme al via diro, mia sinjoro, ho regxo, al vi apartenas mi, kaj cxio, kion mi havas.
5那些使者再來說:“便.哈達這樣說:‘我曾經差派人對你說:你要把你的銀子,你的金子,你的妻子和你的兒女都給我。
5La senditoj venis denove, kaj diris:Tiele diras Ben-Hadad:CXar mi sendis al vi, por diri, ke vian argxenton kaj vian oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi donu al mi,
6明天大約這個時間,我要差派我的臣僕到你那裡去;他們要搜查你的王宮和你臣僕的家;凡是他們看為寶貴的,他們都要下手拿走。’”
6tial morgaux en cxi tiu tempo mi sendos miajn servantojn al vi, por ke ili trasercxu vian domon kaj la domojn de viaj servantoj, kaj por ke cxion, kio estas kara al vi, ili prenu en siajn manojn kaj forportu.
7以色列王把國中所有的長老都召了來,對他們說:“請你們想想,看這人怎樣的麻煩,他曾經差派人來我這裡要我的妻子、我的兒女、我的銀子和我的金子,我都沒有拒絕他。”
7Tiam la regxo de Izrael kunvokis cxiujn plejagxulojn de la lando, kaj diris:Sciu kaj rigardu, kian malbonon li intencas; cxar li sendis al mi, por postuli miajn edzinojn kaj miajn filojn kaj mian argxenton kaj mian oron, kaj mi ne rifuzis al li.
8眾長老和人民對王說:“不要聽從他,也不要答應他。”
8Kaj cxiuj plejagxuloj kaj la tuta popolo diris al li:Ne obeu, kaj ne konsentu.
9於是亞哈對便.哈達的使者說:“請你們告訴我主我王說:‘王第一次差派人來向你僕人所要的一切,我都必照辦;可是這次所要的,我卻不能照辦。’”於是使者去了,把這些話回覆便.哈達。
9Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad:Diru al mia sinjoro la regxo:CXion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi plenumos; sed cxi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris kaj transdonis la vortojn.
10便.哈達又差派人去見亞哈說:“撒瑪利亞的塵土若是足夠跟從我的人每人捧一捧的話,願神明懲罰我,並且加倍懲罰我。”
10Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj dirigis:La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario suficxos, ke cxiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da gxi.
11以色列王回答說:“你們去告訴他,佩戴武器的人,不可像解除武器的那樣自誇。”
11Sed la regxo de Izrael respondis kaj diris:Diru:Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu gxin demetas.
12便.哈達與眾王正在帳棚裡喝酒,一聽見了這話,就對他的臣僕說:“你們列隊進攻。”他們就列隊進攻那城。
12Kiam Ben-Hadad auxdis tiujn vortojn, dum li kaj la regxoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj:Arangxu vin. Kaj ili arangxis sin kontraux la urbo.
13先知預言便.哈達必敗這時,忽然有一個先知前來見以色列王亞哈,說:“耶和華這樣說:‘你看見這些強大的軍兵嗎?看啊,今天我必把他們交在你手裡,你就知道我是耶和華。’”
13Kaj jen unu profeto aliris al Ahxab, regxo de Izrael, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:CXu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaux transdonos gxin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
14亞哈問:“藉著誰呢?”先知回答:“耶和華這樣說:‘藉著跟從各省省長的年輕人。’”亞哈又問:“誰先開戰呢?”先知說:“是你。”
14Kaj Ahxab diris:Per kiu? Kaj tiu respondis:Tiele diras la Eternulo:Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris:Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis:Vi.
15於是亞哈數點了跟從各省省長的年輕人,共有二百三十二人。以後,他又數點所有的人民,以色列眾民共有七千人。
15Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj, kaj montrigxis, ke ilia nombro estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon, cxiujn Izraelidojn, sep mil.
16亞蘭人敗逃在正午,便.哈達與幫助他的三十二個王正在帳棚裡痛飲的時候,他們出發了。
16Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la regxoj, la tridek du regxoj, kiuj helpis lin.
17跟從各省省長的年輕人首先出發。便.哈達派人去察看,他們回報他說:“有人從撒瑪利亞出來了。”
17Antauxe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante:Viroj eliris el Samario.
18便.哈達說:“如果他們是為了求和出來,你們要活捉他們;如果他們是為了爭戰出來,你們也要活捉他們。”
18Tiam li diris:Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaux kaptu ilin vivajn.
19從城裡出來的這些人,就是跟從各省省長的年輕人,軍兵跟在他們後面。
19Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la regionestroj, kaj la militistaro post ili.
20他們各人遇見對手就殺。亞蘭人逃跑,以色列人追趕他們。亞蘭王便.哈達騎著馬,與一些騎兵一起逃走。
20Kaj ili batis cxiu sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, regxo de Sirio, savis sin sur cxevalo kun la rajdistoj.
21以色列王出來,攻打戰馬和戰車,大大地擊敗了亞蘭人。
21Tiam eliris la regxo de Izrael kaj venkobatis la cxevalojn kaj la cxarojn, kaj li faris inter la Sirianoj grandan bucxon.
22先知警告亞哈那先知前來見以色列王,對他說:“你要自強,留意看看你所要預備的,因為明年春天亞蘭王必再上來攻擊你。”
22Kaj aliris la profeto al la regxo de Izrael, kaj diris al li:Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu, kion vi devas fari; cxar post paso de unu jaro la regxo de Sirio iros kontraux vin.
23亞蘭王的臣僕對亞蘭王說:“以色列人的神是山神,所以他們比我們強;但我們若是在平原上與他們爭戰,我們必比他們強大。
23Kaj la servantoj de la regxo de Sirio diris al li:Ilia Dio estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos kontraux ili sur ebenajxo, ni certe venkos ilin.
24王應該這樣作:把眾王各人的職務解除,另立軍官代替他們;
24Faru jenon:forigu la regxojn cxiun de lia loko, kaj starigu anstataux ili regionestrojn;
25又照著王損失的軍兵的數目,招募一支新的軍隊,照數補充戰馬和戰車。然後我們可以與他們在平原上作戰,我們必定比他們強。”王聽從他們的話,並且這樣行了。
25kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis cxe vi, kaj cxevalojn nombregale al tiuj cxevaloj kaj cxarojn nombregale al tiuj cxaroj; kaj ni batalos kontraux ili sur ebenajxo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian vocxon kaj faris tiel.
26便.哈達再戰再敗過了年,便.哈達數點了亞蘭人,就上到亞弗去,要與以色列人爭戰。
26Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis la Sirianojn, kaj iris en Afekon, por militi kontraux la Izraelidoj.
27以色列人數點人數,預備了糧食,就去迎戰亞蘭人。以色列人對著他們安營,好像兩小群山羊羔;亞蘭人卻滿布了那地。
27Kaj la Izraelidoj ankaux pretigis sin kaj provizis sin per nutrajxoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj starigxis tendare kontraux ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon.
28有一位神人前來對以色列王說:“耶和華這樣說:‘因為亞蘭人說耶和華是山神,不是平原的神,所以我要把這些強大的軍兵交在你手裡,你們就知道我是耶和華。’”
28Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la regxo de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
29以色列人和亞蘭人相對安營,共七天。到了第七日,兩軍終於接戰了。那一天,以色列人殺了亞蘭人步兵十萬。
29Kaj staris tendare unuj kontraux la aliaj dum sep tagoj. En la sepa tago komencigxis la batalo; kaj la Izraelidoj mortigis el la Sirianoj cent mil piedirantojn en unu tago.
30餘下來的都逃入亞弗城裡,城牆倒塌,壓死了餘下來的二萬七千人。便.哈達也逃到城裡來,躲進一間密室裡。
30La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan cxambron de unu domo.
31他的臣僕對他說:“我們聽說以色列家的王都是仁慈的王;我們不如腰束麻布,頭套繩索,出去投降以色列王,或許他會使你的性命存活。”
31Kaj liaj servantoj diris al li:Ni auxdis, ke la regxoj de la domo de Izrael estas regxoj kompatemaj; ni metu do sakajxon sur niajn lumbojn kaj sxnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la regxo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.
32於是他們腰束麻布,頭套繩索,來見以色列王,對他說:“你的僕人便.哈達說:‘求你使我的性命存活!’”亞哈說:“他還活著嗎?他是我的兄弟!”
32Kaj ili zonis per sakajxo siajn lumbojn kaj metis sxnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la regxo de Izrael, kaj diris:Via servanto Ben-Hadad diras:Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris:CXu li vivas ankoraux? li estas mia frato.
33那些人認為這些話是個吉兆,急忙抓住他的話,說:“便.哈達是王的兄弟!”亞哈說:“你們去請他來。”便.哈達出來見王,亞哈就去請他上車。
33La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certigxi, cxu tio estas pri li, kaj ili diris:Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris:Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la cxaro.
34便.哈達對王說:“我父親從你父親奪得的眾城,我都必還給你;你可以為自己在大馬士革設立市場,像我父親在撒瑪利亞設立市場一樣。”亞哈說:“我與你立了這樣的約,就放你去。”於是他和便.哈達立了約,就放他走了。
34Kaj tiu diris al li:La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas arangxi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro arangxis en Samario. (Kaj Ahxab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.
35先知責備亞哈放走敵人先知門徒中有一個人奉耶和華的命令對他的一個同伴說:“你打我吧!”可是,那人卻不肯打他。
35Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laux la vorto de la Eternulo:Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.
36他就對那人說:“因為你不聽從耶和華的話,你一離開我,就必有獅子咬死你。”那人一離開他,果然遇見了獅子,把他咬死。
36Tiam li diris al tiu:Pro tio, ke vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin.
37先知的門徒又遇見另一個人,對他說:“你打我吧!”那人就打他,把他打傷。
37Li trovis alian homon, kaj diris:Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado.
38於是那先知去了,在路旁等候王。他用頭巾蒙住自己的眼睛,把自己改了裝。
38Tiam la profeto iris kaj starigxis antaux la regxo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn.
39王從那裡經過的時候,他向王呼叫說:“你僕人出征,在戰陣之中,忽然有一個人轉過來,帶了另一個人來見我,說:‘你看守這個人,他若是走失了,就要你替他償命,否則你要支付三十公斤銀子。’
39Kiam la regxo iris pretere, li ekkriis al la regxo, kaj diris:Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris:Gardu cxi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstatauxos lian animon, aux vi devos pese pagi kikaron da argxento.
40你僕人正在忙這忙那的時候,那人就不見了。”以色列王對他說:“你的判案就是這樣,你已經自己判決了。”
40Dum via servanto estis faranta tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la regxo de Izrael diris al li:Tio estas via verdikto, vi mem decidis.
41他急忙把蒙在眼上的頭巾除下,以色列王就認出他是一個先知。
41Tiam li rapide forprenis la kovrotukon de siaj okuloj, kaj la regxo rekonis lin, ke li estas el la profetoj.
42先知對王說:“耶和華這樣說:因為你把我要滅絕的人從你手中放走,所以要你替他償命。要你的人民抵償他的人民。”
42Kaj li diris al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstatauxos lian animon kaj via popolo lian popolon.
43於是以色列王悶悶不樂回到撒瑪利亞,自己的王宮裡去了。
43Kaj la regxo de Izrael iris hejmen malgxoja kaj afliktita, kaj venis Samarion.