1所羅門娶法老女兒為妻所羅門與埃及王法老結親,娶了法老的女兒,把她迎進大衛城,直等到他的王宮、耶和華的殿和耶路撒冷周圍的城牆都建造完了。
1Kaj Salomono boparencigxis kun Faraono, regxo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis sxin en la urbon de David, gxis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem cxirkauxe.
2不過在那些日子,人民仍然在邱壇上獻祭,因為還沒有為耶和華的名建造殿宇。
2Tamen la popolo alportadis ankoraux oferojn sur altajxoj, cxar gxis tiu tempo ankoraux ne estis konstruita domo al la nomo de la Eternulo.
3所羅門愛耶和華,遵行他父親大衛的律例;只是他仍然在邱壇上宰殺和焚燒祭牲。
3Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laux la instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis sur altajxoj.
4所羅門祈求智慧(代下1:6~12)有一次,王到基遍去獻祭,因為那裡有極大的邱壇。所羅門在那祭壇上獻上了一千燔祭。
4Kaj la regxo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, cxar tie estis la cxefa altajxo. Mil bruloferojn Salomono alportis sur tiu altaro.
5那天晚上在基遍,耶和華在夢中向所羅門顯現; 神說:“你無論求甚麼,我必賜給你。”
5En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en songxo, kaj Dio diris:Petu, kion Mi donu al vi.
6所羅門說:“你僕人我父親大衛以誠實、公義和正直的心在你面前行事為人,你就以極大的慈愛待他;你又為他存留這極大的慈愛,賜給他一個兒子坐在他的王位上,正如今日一樣。
6Kaj Salomono diris:Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, cxar li iradis antaux Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.
7耶和華我的 神啊,現在你使僕人接續我的父親大衛作王,但我還年輕,不知道應當怎樣處事。
7Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri.
8僕人住在你揀選的子民中;這些子民很多,多得不能數算。
8Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco.
9所以,求你賜給僕人一顆明辨的心,可以判斷你的子民,能辨別是非,因為誰能判斷你這眾多的子民呢?”
9Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?
10所羅門因為求這些事,就蒙主的喜悅。
10Kaj tio placxis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion.
11 神對他說:“因為你求這事,不為自己求長壽,不為自己求財富,也不求你仇敵的性命,單單為自己求聰明可以明辨是非公平,
11Kaj Dio diris al li:CXar vi petis cxi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi ricxecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis sagxon, por povoscii regi,
12我就照著你所求的而行;賜給你一個智慧和明辨的心,在你以前沒有人像你,在你以後也不會有人像你。
12tial jen Mi faras konforme al via parolo:jen Mi donas al vi koron sagxan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaux vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.
13連你所沒有求的,我也賜給你,就是財富、尊榮,以至你一生的年日,在列王之中沒有一人能像你。
13Sed ankaux tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, ricxecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la regxoj dum via tuta vivo.
14如果你遵行了我的道,謹守我的律例、誡命,正如你父親大衛所行的,我就必延長你的壽數。”
14Kaj se vi irados laux Miaj vojoj, observante Miajn legxojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.
15所羅門醒來,原來是一個夢。於是他回到耶路撒冷,站在耶和華的約櫃前,獻上燔祭,又獻上平安祭,也為他的眾臣僕擺設筵席。
15Kaj Salomono vekigxis, kaj vidis, ke tio estis songxo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj starigxis antaux la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por cxiuj siaj servantoj.
16智慧的判斷有一天,有兩個作妓女的婦人來見王,站在他面前。
16Tiam venis du virinoj malcxastistinoj al la regxo kaj starigxis antaux li.
17其中一個婦人說:“我主啊,我和這婦人同住;她與我在房子裡的時候,我生了一個孩子。
17Kaj unu el la virinoj diris:Ho mia sinjoro! mi kaj cxi tiu virino logxas en unu domo; kaj mi naskis, logxante kun sxi en la sama domo.
18我生了孩子以後的第三天,這婦人也生了一個孩子。我們都住在一起。除了我們兩個人在房子裡以外,再沒有別人與我們一起在這房子裡。
18En la tria tago post mia nasko naskis ankaux cxi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaux estis en la domo.
19夜間,這婦人睡覺的時候,壓死了她的孩子。
19Kaj la filo de cxi tiu virino mortis en la nokto, cxar sxi dormis sur li.
20她卻在半夜,趁著婢女睡著的時候,起來,從我身旁把兒子抱去,放在她的懷裡;又把她死了的兒子放在我的懷裡。
20Kaj sxi levigxis meze de la nokto kaj prenis mian filon de cxe mi, kiam via servantino dormis, kaj kusxigis lin cxe sia brusto, kaj sian mortintan filon sxi almetis al mia brusto.
21第二天早上我起來,要給我的兒子吃奶的時候,發覺他死了。那天早晨我再仔細察看,發覺他並不是我所生的兒子!”
21Kiam mi levigxis matene, por sucxigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis.
22那一個婦人說:“不!活的兒子是我的,死的兒子才是你的。”但這一個婦人說:“不!死的兒子是你的,活的兒子才是我的。”她們在王面前彼此爭辯。
22Sed la dua virino diris:Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaux la regxo.
23王說:“這個婦人說:‘活的兒子是我的,死的兒子才是你的’,那個婦人卻說:‘不!死的兒子是你的,活的兒子才是我的。’”
23Tiam la regxo diris:Unu diras:Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras:Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta;
24王就吩咐:“給我拿一把刀來!”人就把刀帶到王面前。
24kaj la regxo diris:Alportu al mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la regxo.
25王說:“把活的孩子劈成兩半,一半給這個婦人,一半給那個婦人。”
25Kaj la regxo diris:Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia.
26那活孩子的母親因為愛子心切,就對王說:“我主啊,把那活的孩子給她吧,千萬不可殺死他!”另一個婦人卻說:“這孩子也不歸我,也不歸你,把他劈開吧!”
26Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la regxo, cxar ekscitigxis sxia kompato al sxia filo, kaj sxi diris:Ho mia sinjoro, donu al sxi la infanon vivantan, sed ne mortigu gxin. Sed la dua diris:Nek mi havu, nek vi; dishaku.
27王回答說:“把活孩子給這個婦人,千萬不可殺死他,這個婦人實在是他的母親。”
27Tiam la regxo respondis kaj diris:Donu al sxi la vivantan infanon, sed ne mortigu gxin; sxi estas gxia patrino.
28以色列眾人聽見王判斷的這案件,就都敬畏他,因為看見他心裡有 神的智慧,能夠判案。
28Kaj cxiuj Izraelidoj auxdis pri la jugxo, kiun jugxis la regxo; kaj ili ektimis la regxon, cxar ili vidis, ke en li estas sagxo de Dio, por fari jugxon.