聖經新譯本

Esperanto

1 Samuel

1

1以利加拿攜二妻到示羅獻祭
1Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jerohxam, filo de Elihu, filo de Tohxu, filo de Cuf, Efratano.
2他有兩個妻子,一個名叫哈拿,另一個名叫毗尼拿。毗尼拿有孩子,哈拿卻沒有孩子。
2Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis HXana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed HXana ne havis infanojn.
3這人每年都從他的本城上示羅去敬拜,獻祭給萬軍之耶和華。在示羅有以利的兩個兒子,何弗尼和非尼哈,作耶和華的祭司。
3Tiu viro cxiujare iradis el sia urbo, por adorklinigxi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en SXilo; kaj tie HXofni kaj Pinehxas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo.
4以利加拿在獻祭的那天,就把祭肉分給妻子毗尼拿和她所有的兒女。
4Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al cxiuj sxiaj filoj kaj filinoj partojn;
5但他當面只分給哈拿一份;他雖然愛哈拿,耶和華卻使哈拿不能懷孕。
5kaj al HXana li kun malgxojo donis unu parton, cxar HXanan li amis, sed la Eternulo sxlosis sxian uteron.
6因為耶和華使哈拿不能懷孕,她的對頭就盡力刺激她,使她苦惱。
6Kaj sxia konkurantino afliktis sxin kaj tre incitis sxin kauxze de tio, ke la Eternulo sxlosis sxian uteron.
7年年都是這樣;每逢她上耶和華殿的時候,毗尼拿總是刺激哈拿,使她哭泣,吃不下飯。
7Tiel estis farate cxiujare; kiam sxi iradis al la domo de la Eternulo, la konkurantino tiel incitadis sxin, ke sxi ploris kaj ne mangxis.
8她的丈夫以利加拿對她說:“哈拿,你為甚麼哭泣?為甚麼不吃飯,為甚麼心裡難過呢?你有我不是比有十個兒子更好嗎?”
8Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:HXana, kial vi ploras? kaj kial vi ne mangxas? kaj kial tiel afliktigxas via koro? cxu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj?
9哈拿求子哈拿在示羅吃喝完了,就起來。(那時以利祭司在耶和華殿的門柱旁邊,坐在椅子上。)
9Kaj HXana levigxis, mangxinte en SXilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur segxo cxe la fosto de la templo de la Eternulo.
10她心裡愁苦,就向耶和華禱告,流淚痛哭,
10Kaj sxi estis tre malgxoja, kaj pregxis al la Eternulo, kaj forte ploris.
11並且許願,說:“萬軍之耶和華啊,你若是看顧使女的困苦,記念我,不忘記你的使女,賜給使女一個兒子,我就必把他一生獻給耶和華,不剃他的頭。”
11Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tusxos lian kapon.
12哈拿向耶和華禱告了很久,以利一直在注視她的嘴。
12Dum sxi longe pregxis antaux la Eternulo, Eli atente rigardis sxian busxon.
13原來哈拿是在心中訴說,只見她的嘴唇在動,卻聽不見她的聲音,因此以利以為她是個喝醉了的女人。
13HXana parolis en sia koro; nur sxiaj lipoj movigxadis, sed sxian vocxon oni ne auxdis; tial Eli pensis, ke sxi estas ebria.
14以利就對她說:“你要醉到幾時呢?快快醒過來吧!”
14Kaj Eli diris al sxi:Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi.
15哈拿回答:“我主啊,不是的。我是個心靈愁苦的婦人,淡酒烈酒都沒有喝,只不過在耶和華面前傾吐我的心意。
15Sed HXana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malgxoja koro; vinon aux ebriigajxon mi ne trinkis, mi nur elversxas mian animon antaux la Eternulo.
16不要把你的使女看作不檢點的女子,我因為極度愁苦和激動,才一直傾訴到現在。”
16Ne opiniu pri via sklavino, ke sxi estas virino malmorala; pro mia granda malgxojo kaj sufero mi parolis gxis nun.
17以利回答:“平平安安回去吧!願以色列的 神把你所求的賜給你。”
17Tiam Eli respondis kaj diris:Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li.
18哈拿說:“願你的婢女在你眼前蒙恩!”於是這婦人回去,並且吃飯,臉上再沒有愁容。
18Kaj sxi diris:Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj sxi mangxis, kaj sxia vizagxo ne estis plu malgaja.
19撒母耳出生第二天,他們清早起來,在耶和華面前敬拜,然後回到他們的家鄉拉瑪,回到自己的家裡去。以利加拿和妻子哈拿同房;耶和華顧念哈拿,
19Kaj ili levigxis frue matene kaj adorklinigxis antaux la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon HXana, kaj la Eternulo rememoris sxin.
20她就懷孕;時候到了,就生了一個兒子,哈拿給他起名叫撒母耳,因為她說:“他是我從耶和華那裡求來的。”
20Post kelka tempo HXana gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Samuel, cxar:De la Eternulo mi lin elpetis.
21撒母耳被獻以利加拿和他全家都上示羅去,向耶和華獻年祭和還所許的願;
21La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la cxiujaran oferon kaj sian promesitajxon.
22哈拿卻沒有上去,因為她對丈夫說:“等孩子斷了奶,我才帶他去朝見耶和華。他要永遠住在那裡。”
22Sed HXana ne iris, sed sxi diris al sia edzo:Kiam la knabo estos demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaux la Eternulo kaj restu tie por cxiam.
23她丈夫以利加拿對她說:“你看怎樣好,就怎樣作吧。你可以留在這裡,等到你給孩子斷了奶,但願耶和華實現他的話。”於是哈拿留在家裡乳養孩子,直到給他斷了奶。
23Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:Faru tion, kio placxas al vi; restu, gxis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj sucxigis sian infanon, gxis sxi demamigis lin.
24她給孩子斷了奶之後,就帶他一同上去,又帶了一頭三歲的公牛、十公斤麵和一皮袋酒。她把孩子帶到示羅耶和華的殿那裡;那時孩子還很小。
24Kaj post kiam sxi demamigis lin, sxi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj sxi venigis lin en la domon de la Eternulo en SXilo; kaj la knabo estis ankoraux juna.
25他們宰了公牛以後,就帶孩子到以利那裡,
25Kaj oni bucxis bovon kaj venigis la knabon al Eli.
26婦人說:“我主啊,我敢指著我主的性命起誓,我就是從前在這裡站在你旁邊,向耶和華禱告的那個婦人。
26Kaj sxi diris:Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris cxi tie apud vi kaj pregxis al la Eternulo.
27那時我祈求為要得這孩子,耶和華已經把我向他所求的賜給我了,
27Pri cxi tiu knabo mi pregxis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton, pri kiu mi petis Lin.
28所以我現在把他獻給耶和華,他的一生是屬於耶和華的。”於是他就在那裡敬拜耶和華。
28Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorklinigxis antaux la Eternulo.