聖經新譯本

Esperanto

1 Samuel

11

1亞捫王拿轄威脅雅比人亞捫人拿轄上來,安營攻擊基列.雅比。所有的雅比人都對拿轄說:“你與我們立約,我們就服事你。”
1Venis Nahxasx la Amonido, kaj starigxis tendare antaux Jabesx en Gilead. Kaj cxiuj logxantoj de Jabesx diris al Nahxasx:Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi.
2亞捫人拿轄對他們說:“這是我與你們立約的條件:我要剜出你們各人的右眼,用來羞辱以色列眾人。”
2Sed Nahxasx la Amonido diris al ili:Mi faros kun la kondicxo, ke al cxiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon.
3雅比的長老對他說:“請你寬限我們七天,好讓我們派遣使者到以色列的全境去;如果沒有人拯救我們,我們就出來向你投降。”
3Tiam diris al li la plejagxuloj de Jabesx:Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en cxiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi.
4使者到了掃羅住的基比亞,把這些話說給眾民聽,眾民就都放聲大哭。
4Kaj venis la senditoj en Gibean de Saul kaj diris tiujn vortojn al la oreloj de la popolo, kaj la tuta popolo lauxte ekploris.
5那時,掃羅正從田裡趕牛回來,問說:“甚麼事啊?為甚麼人都在哭呢?”於是有人把雅比人的話告訴他。
5Sed jen Saul venas de la kampo malantaux la bovoj. Kaj Saul diris:Kio estas al la popolo, ke ili ploras? Kaj oni transdiris al li la vortojn de la logxantoj de Jabesx.
6掃羅擊敗亞捫人掃羅聽了這些話, 神的靈大大感動他,他就非常忿怒。
6Kaj la spirito de Dio penetris Saulon, kiam li auxdis tiujn vortojn, kaj forte ekflamis lia kolero.
7他牽來一對牛,把牠們切成碎塊,交給使者,送到以色列的全境去,說:“不出來跟從掃羅和撒母耳的,他的牛也必受到這樣的對待。”因眾民懼怕耶和華,他們就都出來,如同一人。
7Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj en cxiujn regionojn de Izrael, dirante:Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaux la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo.
8掃羅在比色數點他們。以色列人共有三十萬,猶大人有三萬。
8Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil.
9掃羅對前來的使者說:“你們要這樣對基列.雅比人說:‘明天中午,你們必得拯救。’”使者回去告訴基列.雅比人,他們就歡喜了。
9Kaj ili diris al la venintaj senditoj:Tiel diru al la logxantoj de Jabesx en Gilead:Morgaux venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la logxantoj de Jabesx, kaj tiuj gxojis.
10雅比人對亞捫人說:“明天我們出來向你們投降,你們看怎麼好,就怎麼待我們吧。”
10Kaj la logxantoj de Jabesx diris:Morgaux ni eliros al vi, por ke vi agu kun ni, kiel placxos al vi.
11第二天,掃羅把眾人分成三隊。在晨更的時候,他們進了亞捫人的營中,擊殺他們,直到中午;殘餘的人都星散了,他們中間沒有兩個人留在一起的。
11En la sekvanta tago Saul dividis la popolon en tri tacxmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaux ol la tago farigxis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis ecx du kune.
12人民在吉甲立掃羅為王眾民對撒母耳說:“那說‘掃羅怎能作我們的王’的是誰呢?把那些人交出來,我們好殺死他們。”
12Kaj la popolo diris al Samuel:Kiuj estas tiuj, kiuj diris:CXu Saul regxos super ni? Donu tiujn homojn, ke ni ilin mortigu.
13掃羅說:“今天不可以殺人,因為今天是耶和華在以色列中施行拯救的日子。”
13Sed Saul diris:Neniun oni devas mortigi en cxi tiu tago, cxar hodiaux la Eternulo faris savon al Izrael.
14撒母耳對眾民說:“來吧,我們往吉甲去,好在那裡重新建立王國。”
14Kaj Samuel diris al la popolo:Venu, ni iru en Gilgalon, kaj ni novofestos tie la regxecon.
15眾民就都到吉甲去,在那裡在耶和華面前立掃羅為王,又在那裡在耶和華面前獻平安祭。掃羅和以色列眾民都在那裡,非常歡喜。
15Kaj la tuta popolo iris en Gilgalon, kaj ili regxigis tie Saulon antaux la Eternulo en Gilgal, kaj bucxis tie pacoferojn antaux la Eternulo, kaj forte gajis tie Saul kaj cxiuj Izraelidoj.