1耶和華禁止他們交戰(王上12:21~24)羅波安回到耶路撒冷,就召集猶大家和便雅憫家,共十八萬人,都是精兵,要和以色列人交戰,好把王國奪回,再歸自己。
1Kiam Rehxabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la domo de Jehuda kaj de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraux Izrael, por revenigi la regnon al Rehxabeam.
2但耶和華的話臨到神人示瑪雅,說:
2Sed aperis vorto de la Eternulo al SXemaja, homo de Dio, dirante:
3“你要告訴所羅門的兒子、猶大王羅波安,以及所有住在猶大和便雅憫的以色列人,說:
3Diru al Rehxabeam, filo de Salomono, regxo de Judujo, kaj al cxiuj Izraelidoj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen jene:
4‘耶和華這樣說:你們不可上去,也不可和你們的兄弟交戰。你們各自回家去吧,因為這事是出於我。’”於是他們聽從耶和華的話,都回家,不去攻打耶羅波安。
4Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraux Jerobeamon.
5羅波安的建樹羅波安住在耶路撒冷,他在猶大建造了多座設防城。
5Rehxabeam logxis en Jerusalem, kaj li konstruis fortikajxojn en la urboj de Judujo.
6他修築了伯利恆、以坦、提哥亞、
6Li prikonstruis Bet-Lehxemon, Etamon, Tekoan,
7伯.夙、梭哥、亞杜蘭、
7Bet-Curon, Sohxon, Adulamon,
8迦特、瑪利沙、西弗、
8Gaton, Maresxan, Zifon,
9亞多萊音、拉吉、亞西加、
9Adoraimon, Lahxisxon, Azekan,
10瑣拉、亞雅崙、希伯崙;這些都是猶大和便雅憫境內的設防城。
10Corean, Ajalonon, kaj HXebronon, kiuj estis urboj fortikigitaj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen.
11他又鞏固這些設防城,在城裡設軍長,貯備糧食、油和酒。
11Li fortigis tiujn fortikajxojn kaj starigis tie estrojn, arangxis provizejojn de mangxajxoj, oleo, kaj vino.
12又在各城裝備了大盾牌和矛槍,使這些城市十分堅固。這樣,猶大和便雅憫都在他統治之下。
12Kaj en cxiu urbo li kolektis sxildojn kaj lancojn, kaj tre fortigis ilin. Kaj Jehuda kaj Benjamen restis liaj.
13祭司和利未人都來歸羅波安全以色列的祭司和利未人,都從各地來歸向羅波安。
13La pastroj kaj Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektigxis al li el cxiuj siaj regionoj;
14利未人放棄了他們的草場和產業,來到猶大和耶路撒冷,是因為耶羅波安和他的兒子排斥他們,不准他們作祭司事奉耶和華。
14la Levidoj forlasis siajn antauxurbojn kaj sian posedajxon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, cxar Jerobeam kaj liaj filoj forpusxis ilin de la pastrado al la Eternulo.
15耶羅波安為邱壇、公山羊神,以及他鑄造的牛犢,自己設立了祭司。
15Li starigis cxe si pastrojn por la altajxoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris.
16以色列眾支派中所有定意尋求耶和華以色列的 神的,都隨著利未人來到耶路撒冷,向耶和華他們列祖的 神獻祭。
16Post ili el cxiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
17這樣,他們就加強了猶大國的勢力,使所羅門的兒子羅波安強盛了三年,因為他們在這三年,跟隨了大衛和所羅門的道路。
17Kaj ili fortigadis la regnon de Judujo, kaj subtenadis Rehxabeamon, filon de Salomono, dum tri jaroj; cxar ili iradis laux la vojo de David kaj Salomono dum tri jaroj.
18羅波安的家室羅波安娶了大衛的兒子耶利摩的女兒瑪哈拉作妻子,她也就是耶西的兒子以利押的女兒亞比孩的女兒;
18Rehxabeam prenis al si kiel edzinon Mahxalaton, filinon de Jerimot, filo de David, kaj de Abihxail, filino de Eliab, filo de Jisxaj.
19她給羅波安生了幾個兒子,就是耶烏施、示瑪利雅和撒罕。
19SXi naskis al li filojn:Jeusx, SXemarja, kaj Zaham.
20後來,羅波安又娶了押沙龍的外孫女瑪迦;瑪迦給他生了亞比雅、亞太、細撒和示羅密。
20Post sxi li prenis Maahxan, filinon de Absxalom; kaj sxi naskis al li Abijan, Atajon, Zizan, kaj SXelomiton.
21羅波安共娶了十八個妻子和六十個妾;共生了二十八個兒子,六十個女兒;他卻愛押沙龍的外孫女瑪迦,勝過其他的妻妾。
21Rehxabeam amis Maahxan, filinon de Absxalom, pli ol cxiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; cxar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn.
22於是羅波安立了瑪迦的兒子亞比雅作太子,在他的兄弟中為首,因為羅波安想立他繼承王位。
22Rehxabeam starigis Abijan, filon de Maahxa, kiel cxefon, kiel princon inter liaj fratoj, intencante fari lin regxo.
23羅波安很有智慧地把自己的兒子分散在猶大和便雅憫各地的設防城中,供給他們大批糧食,又為他們娶了多位妻子。
23Li agadis prudente; li dissendis cxiujn siajn filojn en cxiujn regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en cxiujn fortikigitajn urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili multe da edzinoj.