1亞撒利雅的預言與勸勉 神的靈降在俄德的兒子亞撒利雅身上,
1Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio.
2亞撒利雅就出來迎接亞撒,對他說:“亞撒和猶大、便雅憫所有的人哪!請聽我說。你們跟隨耶和華,耶和華就和你們同在;你們尋求他,就必給你們尋見;你們離棄他,他必離棄你們。
2Kaj li eliris antaux Asan, kaj diris al li:Auxskultu min, ho Asa kaj cxiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj:la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin sercxos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.
3以色列人沒有真神,沒有教導他們的祭司,沒有律法,已經很久了。
3Dum longa tempo Izrael estos sen la vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo;
4但他們在遭難的時候,回轉歸向耶和華以色列的 神,尋求他,他就給他們尋見。
4sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili sercxos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili.
5那時,出入的人都沒有平安,因為各國的居民都遭遇動亂。
5En tiu tempo ne havos pacon la eliranto nek la eniranto, cxar grandaj tumultoj estos cxe cxiuj logxantoj de la landoj.
6這國攻擊那國,這城攻擊那城,因為 神用各樣災難使他們紛亂。
6Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, cxar Dio konfuzos ilin per diversaj malfelicxoj.
7但你們要堅強,不要膽怯,因為你們所行的,必有賞報。”
7Sed vi estu kuragxaj, kaj ne faligu viajn manojn; cxar ekzistas rekompenco pro viaj faroj.
8亞撒的改革(王上15:13~15)亞撒聽了這些話,和俄德的兒子亞撒利雅先知所說的預言以後,就勇敢起來,在猶大、便雅憫全地,以及以法蓮山地奪取的各城,把可憎的偶像除去,又在耶和華殿的走廊前面,重新修造耶和華的祭壇。
8Kiam Asa auxdis tiujn vortojn kaj la profetajxon de la profeto Oded, li kuragxigxis, kaj eljxetis la abomenindajxojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaux la portiko de la Eternulo.
9他又召聚了猶大和便雅憫所有的人,以及在他們中間寄居的以法蓮人、瑪拿西人、西緬人。以色列人看見了耶和華亞撒的 神和他同在,就有很多人投奔亞撒。
9Kaj li kunvenigis cxiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili logxantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; cxar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li.
10亞撒在位第十五年三月,他們聚集在耶路撒冷。
10Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la regxado de Asa.
11那一天,他們從奪回來的戰利品當中,把七百頭牛,七千隻羊,獻給耶和華為祭,
11Kaj ili alportis en tiu tago oferojn al la Eternulo el la militakirajxo, kiun ili venigis:sepcent bovojn kaj sep mil sxafojn.
12他們也立約,要一心一意尋求耶和華他們列祖的 神。
12Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo,
13不尋求耶和華以色列的 神的,無論男女老幼,都必處死。
13kaj ke cxiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, cxu tio estas malgranda, cxu granda, cxu viro, cxu virino.
14他們就大聲歡呼,吹起號角,向耶和華起誓。
14Kaj ili jxuris al la Eternulo per lauxta vocxo, per gxojkriado, per trumpetoj kaj kornoj.
15猶大眾人都為了所起的誓快樂,因為他們一心起誓,盡意尋求耶和華,耶和華就給他們尋見,並且使他們四境安寧。
15Kaj cxiuj Judoj gxojis pri la jxuro, cxar ili jxuris el sia tuta koro, ili sercxis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe.
16亞撒王也廢掉他的祖母瑪迦太后的位,因為她曾給亞舍拉做了可憎的像;亞撒把她那可憎的像砍了下來,搗得粉碎,燒在汲淪溪旁。
16Kaj ecx Maahxan, la patrinon, la regxo Asa senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon, dispecigis gxin kaj forbruligis cxe la torento Kidron.
17只是邱壇還沒有從以色列中除掉,但亞撒的心一生都完全忠於耶和華。
17Tamen la altajxoj ne estis forigitaj cxe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.
18亞撒把他父親所分別為聖,和他自己所分別為聖的金銀和器皿,都送進 神的殿裡。
18Li enportis en la domon de Dio la konsekritajxojn de sia patro, kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.
19從那時,直到亞撒在位第三十五年,都沒有戰爭。
19Kaj ne estis milito gxis la tridek-kvina jaro de la regxado de Asa.