聖經新譯本

Esperanto

2 Chronicles

23

1耶何耶大等人立約輔助王子(王下11:4~12)到了第七年,耶何耶大奮勇圖強,召來耶羅罕的兒子亞撒利雅、約哈難的兒子以實瑪利、俄備得的兒子亞撒利雅、亞大雅的兒子瑪西雅和細基利的兒子以利沙法等幾位百夫長,和他們立約。
1Sed en la sepa jaro kuragxis Jehojada kaj prenis al si en interligon la centestrojn Azarja, filo de Jerohxam, Isxmael, filo de Jehohxanan, Azarja, filo de Obed, Maaseja, filo de Adaja, kaj Elisxafat, filo de Zihxri;
2他們就走遍猶大,從猶大各城召集利未人和以色列各家族的首領;他們就來到耶路撒冷。
2kaj ili rondiris en Judujo kaj kolektis la Levidojn el cxiuj urboj de Judujo kaj la cxefojn de patrodomoj en Izrael kaj venis en Jerusalemon.
3全體會眾在 神的殿裡與王立約。耶何耶大對他們說:“王的兒子應當按照耶和華應許大衛的子孫的話作王。
3Kaj la tuta anaro faris en la domo de Dio interligon kun la regxo. Kaj Jehojada diris al ili:Jen la filo de la regxo devas regxi, kiel diris la Eternulo pri la filoj de David.
4你們要這樣行:你們中間每逢安息日來值班的祭司和利未人,三分之一要把守各門;
4Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la Levidoj, estu pordegistoj cxe la sojloj,
5三分之一要在王宮,三分之一要在基址門;全體人民都要在耶和華殿的院子裡。
5triono en la regxa domo, kaj triono cxe la Pordego de la Fundamento; la tuta popolo estu sur la kortoj de la domo de la Eternulo.
6除了祭司和供職的利未人以外,任何人不得進入耶和華的殿,只有他們可以進去,因為他們是分別為聖的;全體人民都要遵守耶和華的吩咐。
6Neniu eniru en la domon de la Eternulo, krom la pastroj kaj la servantoj el la Levidoj; cxi tiuj povas eniri, cxar ili estas sanktigitaj; sed la tuta popolo faru gardon por la Eternulo.
7利未人要在周圍環繞君王,各人手裡拿著武器;擅自進殿的,都必被處死;王出入的時候,你們都要隨著他。”
7Kaj la Levidoj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun sia batalilo en la mano; kaj cxiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kaj estu apud la regxo, kiam li eniros aux eliros.
8利未人和猶大眾人都照著耶何耶大祭司吩咐的一切去行;他們各人帶著在安息日值班或在安息日下班的人來,因為耶何耶大祭司不准他們下班。
8La Levidoj kaj cxiuj Judoj faris cxion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj cxiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kun la sabate forirantaj, cxar la pastro Jehojada ne forliberigis la lauxvicajn grupojn.
9於是耶何耶大祭司把 神的殿裡,原本屬於大衛王的矛槍、大盾和小盾,交給了眾百夫長;
9Kaj la pastro Jehojada disdonis al la centestroj la lancojn, sxildojn, kaj mansxildojn de la regxo David, kiuj estis en la domo de Dio.
10他又分派眾民,守衛在祭壇和殿的四周,從殿的右面到殿的左面,環繞著王。
10Kaj li starigis la tutan popolon, cxiun kun lia batalilo en la mano, de la dekstra flanko de la domo gxis la maldekstra flanko de la domo, cxe la altaro kaj cxe la domo, cxirkauxe de la regxo.
11於是他們把王子領出來,給他戴上王冠,又把約書交給他,立他為王;耶何耶大和他的眾子用膏膏他,並且說:“願王萬歲!”
11Kaj oni elkondukis la regxidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin regxo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris:Vivu la regxo!
12亞他利雅被殺(王下11:13~16)亞他利雅聽見人民奔跑和讚美王的聲音,就進了耶和華的殿,到眾民那裡去。
12Kiam Atalja auxdis la bruon de la popolo, kuranta kaj gloranta la regxon, sxi iris al la popolo en la domon de la Eternulo.
13她一觀看,見王站在殿門口的柱旁,眾官長和吹號的人在王的周圍;國民都歡樂吹號,又有歌唱的人用各種樂器領導眾人歌頌。於是亞他利雅撕裂衣服,說:“反了!反了!”
13Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro!
14耶何耶大祭司把管轄軍隊的眾百夫長叫出來,對他們說:“把她從各班次中間趕出去;跟隨她的人,都要用刀殺死。”因為祭司說:“不可在耶和華的殿內殺死她。”
14Tiam la pastro Jehojada elirigis la centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku sxin ekster la vicojn; kaj kiu sxin sekvos, tiun oni mortigu per glavo; cxar la pastro diris:Ne mortigu sxin en la domo de la Eternulo.
15她走到王宮的馬門入口的時候,眾兵就把她拿住,在那裡把她殺死了。
15Kaj oni liberigis por sxi lokon, kaj sxi iris tra la enirejo de la Pordego de CXevaloj al la regxa domo, kaj tie oni sxin mortigis.
16耶何耶大的改革(王下11:17~20)耶何耶大與眾民和王立約,要他們作耶和華的子民。
16Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la regxo, ke ili estu popolo de la Eternulo.
17於是眾民都去到巴力廟,把廟拆毀,打碎祭壇和偶像,又在祭壇前殺了巴力的祭司瑪坦。
17Kaj la tuta popolo iris en la domon de Baal kaj gxin detruis; kaj liajn altarojn kaj bildojn ili disrompis, kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaux la altaroj.
18耶何耶大把看守耶和華殿的責任,交在利未支派的祭司手裡;這些利未支派的祭司是大衛分派在耶和華的殿中,照著摩西的律法所記的,給耶和華獻燔祭,又照著大衛所定的,歡樂歌唱。
18Kaj Jehojada komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun gxojo kaj kantoj, laux la preskribo de David.
19他又設立守門的看守耶和華殿的各門,無論為了甚麼事,不潔淨的人,都不能進去。
19Kaj li starigis la pordegistojn cxe la pordegoj de la domo de la Eternulo, por ke neniu povu eniri, kiu pro io estas malpura.
20他率領百夫長、貴族、民間的官長和國民,又把王從耶和華的殿領下來,從“上門”進入王宮,擁立王坐在王位上。
20Kaj li prenis la centestrojn kaj la potenculojn kaj la regantojn de la popolo kaj la tutan popolon de la lando, kaj li kondukis la regxon el la domo de la Eternulo; kaj ili trairis tra la supra pordego en la regxan domon, kaj ili sidigis la regxon sur la regna trono.
21於是全國的人民都歡樂,全城也都寧靜;因為他們把亞他利雅用刀殺了。
21Kaj la tuta popolo de la lando gxojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo.