聖經新譯本

Esperanto

2 Chronicles

3

1建造聖殿(王上6:1~10)所羅門在耶路撒冷,在耶和華向他父親大衛顯現過的摩利亞山上,就是在耶布斯人阿珥楠的禾場上,大衛預備的地方,開工建造耶和華的殿。
1Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la drasxejo de Ornan, la Jebusido.
2所羅門執政後第四年二月初二開始建造。
2Li komencis konstrui en la dua tago de la dua monato, en la kvara jaro de sia regxado.
3所羅門建造 神殿宇的根基是這樣:按古時的尺寸,長二十七公尺,寬九公尺。
3Kaj jene Salomono faris la fundamenton, por konstrui la domon de Dio:la longo estis laux la antauxa ulnomezuro sesdek ulnoj, kaj la largxo dudek ulnoj;
4殿前走廊長九公尺,與殿的寬度相等;高九公尺(“高九公尺”原文作“高一百二十”;現參照古譯本修譯);裡面貼上純金。
4la portiko lauxlonge de la domo havis simile al la largxo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis gxin interne per pura oro.
5大殿的牆都蓋上松木,又貼上精金,又在上面刻上棕樹和鍊子。
5La grandan domon li tabulkovris per ligno cipresa kaj tegis gxin per pura oro kaj faris sur gxi palmornamojn kaj cxenornamojn.
6又用寶石裝飾殿牆,十分華美;金子都是巴瓦音的金子。
6Kaj li garnis la domon per multekostaj sxtonoj por beleco; la oro estis oro Parvaima.
7正殿和殿的棟梁、門檻、牆壁和門扇,都貼上金子;牆上刻上基路伯。
7Kaj li kovris la domon, la trabojn, la sojlojn, gxiajn murojn, kaj gxiajn pordojn per oro, kaj li skulptigis kerubojn sur la muroj.
8建造至聖所(王上6:14~36)他又建造了至聖所,長九公尺,和殿的寬度相等,寬度也是九公尺;裡面都貼上精金,共用了二十公噸金子。
8Kaj li faris la plejsanktejon; gxia longo, konforme al la largxo de la domo, estis dudek ulnoj, kaj gxia largxo estis dudek ulnoj; kaj li tegis gxin per bona oro en la kvanto de sescent kikaroj.
9釘子共重五百七十克金子。閣樓也貼上金子。
9Por la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn cxambrojn li tegis per oro.
10在至聖所裡,雕刻了兩個基路伯,都包上金子。
10Kaj en la plejsanktejo li faris du kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro.
11兩個基路伯的翅膀共長九公尺;一個基路伯的一邊翅膀長兩公尺兩公寸,觸著殿牆;另一邊翅膀也長兩公尺兩公寸,和另一個基路伯的翅膀相接。
11La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la dua kerubo.
12另一個基路伯的一邊翅膀也長兩公尺兩公寸,觸著殿牆;另一邊的翅膀也長兩公尺兩公寸,和前一個基路伯的翅膀相接。
12Ankaux cxe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la alia kerubo.
13這兩個基路伯的翅膀都張開,共長九公尺;這兩個基路伯都面向殿內站立。
13La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj al la domo.
14所羅門又用藍色紫色朱紅色線和細麻做幔子,上面繡上基路伯。
14Kaj li faris la kurtenon el sxtofo blua, purpura, kaj rugxa, kaj el bisino; kaj li faris sur gxi kerubojn.
15建造兩根柱子(王上7:15~22)在殿的前面又做了兩根柱子,高十五公尺半,每根柱上面的柱頂,高兩公尺兩公寸。
15Kaj li faris antaux la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn.
16又做了像項鍊的鍊子,安放在柱頭上;又做了石榴一百個,安放在鍊子上。
16Kaj li faris cxenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin sur la cxenojn.
17他把這兩根柱子立在殿前,一根在左面,一根在右面;右面的叫雅斤,左面的叫波阿斯。
17Kaj li starigis la kolonojn antaux la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon Jahxin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.