聖經新譯本

Esperanto

2 Chronicles

8

1所羅門其他建樹與功績(王上9:10、15~28)所羅門建造耶和華的殿和自己的王宮,用了二十年才完成。
1Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon,
2所羅門又修築希蘭送給他的那些城市,使以色列人住在那裡。
2kaj post kiam Salomono konstruis ankaux la urbojn, kiujn HXiram donis al Salomono, kaj li enlogxigis tie la Izraelidojn,
3所羅門到哈瑪瑣巴去,佔領了那地方。
3Salomono iris kontraux HXamat-Coban kaj venkoprenis gxin.
4所羅門又修築了在曠野的達莫,和他在哈瑪建造的一切貯藏貨物的城市。
4Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en HXamat.
5他又建造上伯.和崙和下伯.和崙,成了有牆、有門和有閂的設防城;
5Li ankaux konstruis Bet-HXoronon la supran kaj Bet-HXoronon la malsupran, urbojn fortikigitajn kun muregoj, pordoj, kaj rigliloj,
6又建造巴拉和所羅門擁有的一切貯藏貨物的城市,以及一切屯放戰車的城市,馬兵駐紮的城市,和所羅門在耶路撒冷、黎巴嫩,以及他統治的全境內喜愛建造的一切。
6kaj Baalaton, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj cxiujn urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
7至於以色列人以外的赫人、亞摩利人、比利洗人、希未人和耶布斯人剩下來的人民,
7Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la HXetidoj, Amoridoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj:
8他們的子孫仍然留在那地,以色列人沒有消滅他們。於是,所羅門徵召他們作苦工,直到今日。
8el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn gxis la nuna tago.
9唯獨以色列人,所羅門沒有驅使他們為他的工程作奴僕;他們作了他的戰士、軍長、車兵長和馬兵長。
9Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris servantojn por liaj laboroj, cxar ili estis militistoj, estroj de liaj korpogardistoj, estroj super liaj cxaroj kaj super liaj rajdistoj.
10所羅門王有二百五十名監工,監督工人。
10La nombro de la cxefaj oficistoj, kiujn havis la regxo Salomono, estis ducent kvindek.
11所羅門把法老的女兒從大衛城,帶到他為她建造的宮裡去;因為他說:“我的妻子不可住在以色列王大衛的宮裡,因為耶和華的約櫃所到的地方都是神聖的。”
11La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por sxi; cxar li diris:Virino ne devas logxi cxe mi en la domo de David, regxo de Izrael, cxar gxi estas sankta pro tio, ke en gxin eniris la kesto de la Eternulo.
12那時,所羅門在耶和華的壇上,就是在走廊前面他建築的壇上,向耶和華獻上燔祭,
12Tiam Salomono komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo sur tiun altaron de la Eternulo, kiun li konstruis antaux la portiko,
13又照著摩西的吩咐,在安息日、初一和一年三次特定的節期,就是除酵節、七七節、住棚節,獻上每日當獻的。
13por oferadi laux la ordo de cxiu tago, konforme al la ordono de Moseo pri la sabatoj, la monatkomencoj, kaj la festoj, kiuj estis tri fojojn en jaro, Pasko, Pentekosto, kaj festo de lauxboj.
14所羅門又照著他父親大衛所定的,設立了祭司的班次,執行他們的事奉,又派遣利未人,各守本職,讚美耶和華,在祭司面前照著每日的本分事奉。又派守門的按著班次看守各門。因為這是神人大衛的吩咐。
14Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laux la ordo de cxiu tago, ankaux la pordegistojn laux iliaj grupoj por cxiu pordego; cxar tia estis la ordono de David, la homo de Dio.
15王對祭司和利未人所吩咐的,無論是甚麼事務,或是有關庫房的事,他們都沒有違抗。
15Kaj oni en nenio deklinigxis de la ordono de la regxo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj.
16從耶和華的殿奠基的日子起,直到建成,所羅門的一切工程都進行順利。這樣,耶和華的殿就完成了。
16Tiele estis arangxita la tuta laboro de Salomono de post la tago, kiam estis fondita la domo de la Eternulo, gxis la domo de la Eternulo estis tuta preta.
17那時,所羅門往以東地,到靠近海邊的以旬.迦別和以祿去了。
17Tiam Salomono iris en Ecjon-Geberon kaj en Elaton, sur la bordo de la maro, en la lando de Edom.
18希蘭派他的臣僕,把船隻和熟悉航海的僕人,送到所羅門那裡。他們和所羅門的僕人一同去到俄斐,從那裡得了一萬五千公斤金子,運到所羅門王那裡。
18Kaj HXiram sendis al li per siaj servantoj sxipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.