1大衛的使者受辱(代上19:1~5)後來,亞捫人的王死了,他的兒子哈嫩繼承他作王。
1Okazis poste, ke mortis la regxo de la Amonidoj, kaj lia filo HXanun farigxis regxos anstataux li.
2大衛說:“我要恩待拿轄的兒子哈嫩,像他父親恩待我一樣。”於是大衛差派自己的臣僕,為他喪父的事安慰他。大衛的臣僕到了亞捫人境內時,
2Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, konforme al tio, kiel lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj.
3亞捫人的眾領袖對他們的主哈嫩說:“大衛差派這些慰問的人到你這裡來,你以為他是尊敬你父親嗎?他派遣臣僕到你這裡來,不是為了要窺探這城,偵察清楚,然後把城傾覆嗎?”
3Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi gxin, David sendis al vi siajn servantojn?
4於是哈嫩拿住大衛的臣僕,把他們的鬍鬚剃去一半,又把他們的外袍割去半截,露出臀部,然後才放他們走。
4Tiam HXanun prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin.
5有人告訴大衛,他就派人去迎接他們,因為他們非常羞恥。王就說:“你們可以住在耶利哥,等到你們的鬍鬚長長了才回來。”
5Kiam oni tion raportis al David, li sendis al ili renkonte, cxar tiuj homoj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.
6亞捫人備戰(代上19:6~9)亞捫人知道大衛憎惡他們,就派人去招募伯.利合的亞蘭人和瑣巴的亞蘭人,步兵二萬,瑪迦王的人一千,陀伯人一萬二千。
6Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Rehxob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la regxo de Maahxa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn.
7大衛聽見了,就差派約押和全體勇士出去。
7Kiam David auxdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj.
8亞捫人出來,在城門前擺陣,瑣巴和利合的亞蘭人,陀伯人和瑪迦人,也分別在郊野擺陣。
8Kaj eliris la Amonidoj kaj batalarangxigxis cxe la enirejo de la pordego; kaj la Sirianoj el Coba kaj el Rehxob kaj la viroj de Tob kaj de Maahxa estis aparte, sur la kampo.
9亞蘭人與亞捫人敗退(代上19:10~19)約押看見自己前後受敵,就從以色列所有的精兵中,挑選一部分出來,使他們擺陣去迎戰亞蘭人,
9Kiam Joab vidis, ke li havos kontraux si batalon antauxe kaj malantauxe, li faris elekton el cxiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalarangxis ilin kontraux la Sirianoj;
10他把其餘的人交在他兄弟亞比篩手下,使他們擺陣去迎戰亞捫人。
10kaj la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abisxaj, kaj batalarangxis ilin kontraux la Amonidoj.
11約押對亞比篩說:“如果亞蘭人比我強,你就來幫助我。如果亞捫人比你強,我就去幫助你。
11Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin.
12你要剛強;為了我們的人民和我們 神的眾城鎮,我們要剛強!願耶和華成全他看為美的事。”
12Estu kuragxa, kaj ni tenu nin forte por nia popolo kaj por la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio placxos al Li.
13於是約押和與他在一起的人前進,攻擊亞蘭人;亞蘭人在約押面前逃跑。
13Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraux la Sirianoj; kaj cxi tiuj forkuris antaux li.
14亞捫人看見亞蘭人逃跑,他們也在亞比篩面前逃跑,逃進城裡去了。約押就從亞捫人那裡回來,回到耶路撒冷去了。
14Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon.
15亞蘭人見自己被以色列人擊敗,就再聚集起來。
15Kiam la Sirianoj vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektigxis en unu loko.
16哈大底謝差遣人把幼發拉底河那邊的亞蘭人調來。他們來到了希蘭,由哈大底謝的將軍朔法率領他們。
16Kaj Hadadezer sendis, kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj ili venis en HXelamon; kaj SXobahx, militestro de Hadadezer, ilin kondukis.
17有人告訴了大衛,他就聚集所有的以色列人,渡過約旦河,來到了希蘭。亞蘭人擺好了陣迎擊大衛,與他交戰。
17Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en HXelamon. Kaj la Sirianoj arangxis sin kontraux David kaj ekbatalis kontraux li.
18亞蘭人卻在以色列人面前逃跑。大衛殺了亞蘭七百名駕駛戰車的軍兵,四萬騎兵。又擊殺了亞蘭軍隊的將軍朔法,他就死在那裡。
18Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sepcent cxaristojn kaj kvardek mil rajdantojn; ankaux SXobahxon, la militestron, li frapis, kaj tiu mortis tie.
19所有臣服於哈大底謝的王看見自己被以色列人打敗,就與以色列人議和,臣服於他們。於是亞蘭人害怕,不敢再幫助亞捫人了。
19Kiam cxiuj regxoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun la Izraelidoj kaj submetigxis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi plu al la Amonidoj.