1拿單指摘大衛,大衛認罪耶和華差派拿單去見大衛。於是拿單來到大衛那裡,對他說:“在一座城裡有兩個人,一個富有,一個貧窮。
1Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj cxi tiu venis al li, kaj diris al li:En unu urbo estis du viroj, unu ricxulo kaj la dua malricxulo;
2那富有的有極多牛羊,
2la ricxulo havis tre multe da sxafoj kaj da bovoj;
3那貧窮的除了買來養的一隻母羊羔以外,甚麼也沒有。那小羊在他家裡和他的兒女一同長大,小羊吃他的食物,喝他杯中的飲料,睡在他的懷裡,就像他的女兒一樣。
3kaj la malricxulo havis nenion, krom unu malgranda sxafeto, kiun li acxetis kaj nutris, kaj gxi elkreskis cxe li kaj cxe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco gxi mangxadis, el lia kaliko gxi trinkadis, kaj sur lia sino gxi dormadis, kaj gxi estis por li kiel filino.
4有一個旅客來到富翁那裡,他捨不得從自己的牛群羊群中取一頭出來,款待到他那裡來的旅客,卻取了那窮人的母羊羔,款待到他那裡來的客人。”
4Sed venis gasto al la ricxa homo, kaj cxi tiu domagxis preni el siaj sxafoj aux el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la sxafeton de la viro malricxa, kaj preparis gxin por la homo, kiu venis al li.
5大衛就非常惱怒那人,對拿單說:“我指著永活的耶和華起誓,作這事的人該死。
5Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraux tiu homo, kaj li diris al Natan:Mi jxuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris;
6他必須四倍賠償這羊羔,因為他作了這事,又因他沒有憐憫的心。”
6kaj pro la sxafeto li repagu kvaroble, pro tio, ke li faris tion kaj ke li agis senkompate.
7拿單對大衛說:“你就是那人!耶和華以色列的 神這樣說:‘我膏立了你作以色列的王,把你從掃羅的手裡救了出來,
7Tiam Natan diris al David:Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul,
8把你主人的家賜給你,把你主人的妻妾交在你懷裡,又把以色列和猶大家賜給你。你若是還以為太少,我還可以多多加給你。
8kaj Mi donis al vi la domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne suficxus, Mi aldonus ankoraux tion kaj alian.
9你為甚麼藐視耶和華的話,行他看為惡的事呢?你用刀擊殺了赫人烏利亞,娶了他的妻子作你的妻子,你藉著亞捫人的刀殺了烏利亞。
9Kial do vi malsxatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaux Liaj okuloj? Urijan, la HXetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj.
10所以,從今以後,刀劍必不離開你的家,因為你藐視了我,娶了赫人烏利亞的妻子作你的妻子。’
10Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malsxatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la HXetido, ke sxi estu via edzino.
11耶和華這樣說:‘看哪!我必從你家中興起禍患攻擊你;我要在你的眼前把你的妃嬪拿去賜給別人。他要在光天化日之下與她們同床。
11Tiele diris la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaux viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kusxos kun viaj edzinoj antaux cxi tiu suno.
12你在暗中行了這事,我卻要在所有以色列人面前,在光天化日之下行這事報應你。’”
12CXar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaux la tuta Izrael kaj antaux la suno.
13大衛對拿單說:“我得罪了耶和華了。”拿單對大衛說:“耶和華已經除去了你的罪,你必不至於死。
13Tiam David diris al Natan:Mi pekis antaux la Eternulo. Kaj Natan diris al David:La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;
14只是因為你作了這事,使耶和華的仇敵大得褻瀆的機會,所以你所生的兒子必定死。”
14sed cxar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskigxis al vi, mortos.
15於是拿單回自己的家去了。耶和華擊打烏利亞的妻子給大衛所生的孩子,他就害了重病。
15Kaj Natan iris en sian domon. Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj gxi dangxere malsanigxis.
16大衛的兒子病逝大衛為那孩子懇求 神,並且禁食。他進房裡去,終夜躺在地上。
16Kaj David ekpregxis al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj pasigis la nokton sur la tero.
17他家中的老侍從站在他旁邊,要把他從地上扶起來,他卻不肯,也不與他們一起吃飯。
17Kaj ekinsistis super li la plejagxuloj de lia domo, por igi lin levigxi de la tero; sed li ne volis, kaj li ne mangxis kun ili.
18到了第七天,孩子死了。大衛的臣僕不敢告訴他孩子死了,因為他們說:“看哪,孩子還活著的時候,我們勸他,他尚且不聽我們的話。現在我們怎麼能告訴他孩子已經死了呢?他會傷心欲絕的。”
18En la sepa tago la infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la infano mortis; cxar ili pensis:Jen dum la infano ankoraux vivis, ni parolis al li, kaj li ne auxskultis nian vocxon; kiel do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon.
19大衛看見他的臣僕彼此低聲耳語,就知道孩子已經死了。他問臣僕說:“孩子死了嗎?”他們回答:“死了!”
19Sed kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj servantoj:CXu la infano mortis? Kaj ili respondis:GXi mortis.
20於是大衛從地上起來,洗澡,抹膏,更換衣服,進耶和華的殿去敬拜,然後回到自己的宮裡去,吩咐人給他擺上飯,他就吃了。
20Tiam David levigxis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj sxangxis siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj adorklinigxis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni donu al li panon, kaj li mangxis.
21臣僕問他:“你為甚麼這樣作呢?孩子還活著的時候,你為他禁食哭泣;孩子死了,你倒起來吃飯!”
21Tiam diris al li liaj servantoj:Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraux vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi levigxis kaj mangxis!
22他回答:“孩子還活著的時候,我禁食哭泣,因為我想:‘也許耶和華憐憫我,讓孩子可以活著。’
22Kaj li respondis:Dum la infano ankoraux vivis, mi fastis kaj ploris; cxar mi pensis:Kiu scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos.
23現在他死了,我為甚麼還要禁食呢?我還能使他回來嗎?我要到他那裡去,他卻不能回到我這裡來。”
23Sed nun gxi mortis; por kio do mi fastos? cxu mi povas ankoraux revenigi gxin? mi iros al gxi, sed gxi ne revenos al mi.
24所羅門出生大衛安慰他的妻子拔示巴,進到她那裡去,與她同睡。她生了一個兒子,大衛給他起名叫所羅門;耶和華也喜愛他,
24Kaj David konsolis sian edzinon Bat-SXeba, kaj envenis al sxi kaj kusxis kun sxi; kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis.
25就差派拿單先知去,照著耶和華的吩咐,給他起名叫耶底底亞。
25Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; cxi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.
26約押攻取拉巴(代上20:1~3)那時,約押正在攻打亞捫人的拉巴,攻取了王城。
26Joab ekmilitis kontraux Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la regxan urbon.
27約押派遣使者去見大衛,說:“我攻打拉巴,已經攻取了水城。
27Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis:Mi militis kontraux Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj;
28現在,請你聚集其餘的人民,安營攻打這城,把城攻取;免得我攻取了這城,人就以我的名字來叫這城。”
28nun kolektu la reston de la popolo, kaj siegxu la urbon kaj prenu gxin; cxar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus gxin per mia nomo.
29於是大衛聚集所有的人民,向拉巴進軍;攻打那城,把它攻取了。
29Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraux gxi kaj prenis gxin.
30大衛從他們的王的頭上奪取了王冠。王冠的金子重三十五公斤,上面嵌有寶石,人把這冠冕戴在大衛的頭上。大衛又從這城裡帶走了許多戰利品,
30Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; gxi havis la pezon de kikaro da oro; en gxi estis multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe.
31又把那城裡的人民帶出去,使他們用鋸子、鐵耙、鐵斧作工,或使他們在磚窯服役。大衛對待亞捫各城的居民都是這樣。後來,大衛和眾人都回耶路撒冷去了。
31Kaj la popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj metis gxin al segiloj kaj al feraj drasxiloj kaj al feraj hakiloj kaj forkondukis al brikfarejoj. Tiele li agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.