1基遍人向掃羅家復仇大衛在位的日子,有連續三年的饑荒;大衛就尋求耶和華的面。耶和華說:“這是因為掃羅和掃羅家流人血的罪,因為他曾經殺死了基遍人。”
1Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon cxe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis:Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn.
2原來基遍人不是以色列人,而是亞摩利人中餘剩的後人。以色列人曾經起誓與他們立約,但掃羅卻為以色列人和猶大人發熱心,設法要擊殺他們。王把基遍人召了來,對他們說話。
2Tiam la regxo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restajxoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj jxuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)
3大衛問基遍人:“我能為你們作甚麼?我該用甚麼來贖罪,使你們為耶和華的產業祝福呢?”
3Kaj David diris al la Gibeonanoj:Kion mi faru por vi, kaj per kio mi pekliberigxu, por ke vi benu la heredajxon de la Eternulo?
4基遍人回答大衛:“我們與掃羅和他家的事,都與金子銀子沒有關係;我們也不願以色列中有一個人被殺。”大衛問:“那麼,你們說,我當為你們作甚麼?”
4La Gibeonanoj diris al li:Ni ne postulas argxenton aux oron de Saul kaj de lia domo; kaj ni ne volas, ke oni iun mortigu en Izrael. Kaj la regxo diris:Kion vi diros, tion mi faros por vi.
5他們回答王:“從前破壞我們,謀害我們,要消滅我們,使我們不能在以色列境內立足的那人,
5Tiam ili diris al la regxo:Pro tiu homo, kiu nin pereigis, kaj kiu atencis kontraux ni, por nin ekstermi, por ke nenio restu el ni en cxiuj limoj de Izrael,
6現在請你把他子孫中的七個男丁交給我們,我們可以在基遍耶和華的山上,在耶和華面前把他們處決。”王說:“我必交給你們。”
6oni donu al ni sep virojn el liaj filoj, kaj ni pendigu ilin antaux la Eternulo en Gibea de Saul, la elektito de la Eternulo. Kaj la regxo diris:Mi donos.
7王顧惜掃羅的孫子、約拿單的兒子米非波設,因為大衛與掃羅的兒子約拿單,曾經在耶和華面前有過誓約。
7Sed la regxo indulgis Mefibosxeton, filon de Jonatan, filo de Saul, pro la jxuro antaux la Eternulo, kiu ekzistis inter ili, inter David kaj Jonatan, filo de Saul.
8於是王逮捕了愛雅的女兒利斯巴為掃羅所生的兩個兒子:亞摩尼和米非波設,和掃羅的女兒米拉為米何拉人巴西萊的兒子亞得列所生的五個兒子,
8Kaj la regxo prenis Armonin kaj Mefibosxeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja, kiujn sxi naskis al Saul, kaj la kvin filojn de Mihxal, filino de Saul, kiujn sxi naskis al Adriel, filo de Barzilaj, la Mehxolatano.
9把他們交在基遍人的手裡。基遍人就在山上耶和華面前把他們處決,這七人就一同倒斃了。他們被處死的時候,正是收穫季節之初,就是開始收割大麥的時候。
9Kaj li transdonis ilin en la manojn de la Gibeonanoj, kaj cxi tiuj pendigis ilin sur la monto antaux la Eternulo. Tiel ili falis sepope kune; ili estis mortigitaj en la unuaj tagoj de la rikolto, en la komenco de la rikolto de hordeo.
10愛雅的女兒利斯巴拿了一塊麻布,為自己鋪在磐石上。從開始收割的時候,直到雨水從天上傾倒在他們的屍身上的時候,白天她不讓空中的飛鳥落在屍身上,夜間不讓田間的走獸來糟踐他們。
10Tiam Ricpa, filino de Aja, prenis sakon, kaj etendis gxin super si cxe la roko, de la komenco de la rikolto gxis ekpluvis sur ilin el la cxielo; kaj sxi ne permesis, ke la birdoj de la cxielo ripozu sur ili tage, nek la kampaj bestoj nokte.
11大衛埋葬掃羅與約拿單有人把掃羅的妃子,愛雅的女兒利斯巴所作的這事告訴了大衛,
11Oni raportis al David, kion faris Ricpa, filino de Aja kaj kromvirino de Saul.
12大衛就去把掃羅的骸骨和他兒子約拿單的骸骨,從基列.雅比人那裡搬回來。原來非利士人從前在基利波山擊殺掃羅那一天,就把他們二人的屍體掛在伯.珊的廣場上,基列.雅比人卻把他們偷了去。
12Tiam David iris, kaj prenis la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan de la logxantoj de Jabesx en Gilead, kiuj forsxtelis ilin el la strato de Bet-SXan, kie pendigis ilin la Filisxtoj en la tago, kiam la Filisxtoj venkobatis Saulon sur Gilboa.
13大衛把掃羅和他兒子約拿單的骸骨從那裡搬上來;又有人收殮了那些被處決者的骸骨。
13Kaj li forportis de tie la ostojn de Saul kaj la ostojn de lia filo Jonatan; kaj oni kunigis ilin kun la ostoj de la pendigitoj.
14他們把掃羅和他兒子約拿單的骸骨埋葬在便雅憫地的洗拉,在掃羅父親基士的墳墓裡。王所吩咐的一切,眾人都行了。這事以後, 神垂聽了人們為那地的禱告。
14Kaj oni enterigis la ostojn de Saul kaj de lia filo Jonatan en la tero de Benjamen, en Cela, en la tombo de lia patro Kisx; kaj oni faris cxion, kion ordonis la regxo. Post tio Dio repacigxis kun la tero.
15四敗非利士人(代上20:4~8)非利士人與以色列人又有了戰事。大衛和跟隨他的臣僕一同下去,要與非利士人爭戰;大衛疲倦了。
15Estis denove milito inter la Filisxtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraux la Filisxtoj. Kaj David lacigxis.
16他們住在歌伯。有一個人,是巨人的兒子,他的銅矛有三公斤半重,又佩帶著新刀;他想要擊殺大衛。
16Jisxbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon.
17洗魯雅的兒子亞比篩幫助了大衛;亞比篩擊打那非利士人,把他殺死了。那時,跟隨大衛的人向他起誓說:“以後你不可再與我們一同出去打仗,免得以色列的燈熄滅了。”
17Sed venis kun helpo Abisxaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filisxton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David jxuris al li, dirante:Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingigxu la lucerno de Izrael.
18後來,以色列人又在歌伯與非利士人爭戰。那時,戶沙人西比該擊殺了巨人的一個兒子撒弗。
18Post tio estis denove milito kontraux la Filisxtoj en Gob; tiam Sibhxaj, la HXusxaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto.
19在歌伯又再與非利士人爭戰。伯利恆人雅雷俄珥金的兒子伊勒哈難擊殺了迦特人歌利亞。這人的矛桿好像織布的機軸那麼粗大。
19Kaj denove estis milito kontraux la Filisxtoj en Gob; kaj Elhxanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Lehxemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, cxe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto.
20在迦特又有一場戰事,那裡有一個身量高大的人,手腳都各有六個指頭,總數是二十四個;這人也是巨人所生的。
20Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto.
21這人向以色列人罵陣,大衛的哥哥示米亞的兒子約拿單把他擊殺了。
21Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David.
22以上這四個人都是迦特城裡那個巨人所生的,都死在大衛和大衛臣僕的手下。
22Tiuj kvar naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.