1大衛數點人口(代上21:1~6)耶和華又向以色列人發怒,就激動大衛,使他們受害,說:“你去數點一下以色列和猶大的人數吧!”
1La kolero de la Eternulo denove ekflamis kontraux la Izraelidoj, kaj Li incitis Davidon kontraux ili, dirante:Iru, kalkulu Izraelon kaj Jehudan.
2王就對約押和跟隨他的軍官說:“你們走遍以色列各支派,從但到別是巴,數點人民,我好知道人民的數目。”
2Kaj la regxo diris al Joab, la militestro, kiu estis cxe li:Iru, mi petas, tra cxiuj triboj de Izrael, de Dan gxis Beer-SXeba, kaj kalkulu la popolon, por ke mi sciu la nombron de la popolo.
3約押回答王:“無論人民有多少,願耶和華你的 神再增加一百倍,又願我主我王親眼看見。不過,我主我王為甚麼喜歡這事呢?”
3Tiam Joab diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed por kio mia sinjoro la regxo deziras tiun aferon?
4但是王的命令約押和眾軍官不敢不從。於是約押和眾軍官從王面前出去,數點以色列的人民。
4Sed la vorto de la regxo superfortis Joabon kaj la militestrojn; tial Joab kaj la militestroj foriris de la regxo, por kalkuli la popolon Izraelan.
5他們過了約旦河,就在谷中那座亞羅珥城的右邊安營。後來他們經過迦得,直到雅謝,
5Ili transiris Jordanon, kaj starigis siajn tendojn en Aroer, dekstre de la urbo, kiu estas meze de la valo Gad, antaux Jazer;
6然後又到了基列和他停.合示地,再到了但.雅安,並繞過了西頓,
6kaj ili venis en Gileadon kaj en la landon Tahxtim-HXodsxi; poste ili venis en Dan-Jaanon kaj en la cxirkauxajxon de Cidon.
7來到推羅的堡壘,以及希未人和迦南人所有的城市。最後,他們出到猶大的南端別是巴去了。
7Ili venis al la fortikajxo de Tiro, kaj en cxiujn urbojn de la HXividoj kaj Kanaanidoj, kaj eliris en la sudon de Judujo al Beer-SXeba.
8以後,他們走遍了全地,過了九個月又二十天,就回到耶路撒冷。
8Ili trapasis la tutan landon, kaj venis Jerusalemon post naux monatoj kaj dudek tagoj.
9約押把數點人民的數目向王呈報:在以色列中能拔刀的勇士共有八十萬人;猶大共有五十萬人。
9Kaj Joab transdonis al la regxo la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas okcent mil viroj militkapablaj, povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvincent mil viroj.
10耶和華降罰(代上21:7~17)大衛數點了人民以後,良心一直不安,於是對耶和華說:“我作了這事,犯了大罪。耶和華啊!現在求你除去你僕人的罪孽,因為我作了非常糊塗的事!”
10Kaj ekbatis la koro de David, post kiam li kalkuligis la popolon. Kaj David diris al la Eternulo:Mi forte pekis per tio, kion mi faris; kaj nun, ho Eternulo, pardonu do la malbonagon de Via sklavo; cxar mi agis tre malsagxe.
11大衛早晨起來;耶和華的話臨到迦得先知,就是大衛的先見,說:
11David levigxis matene, kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David, dirante:
12“你去告訴大衛說:‘耶和華這樣說:我給你三個選擇,你要選擇一個,我好向你施行。’”
12Iru kaj diru al David:Tiele diris la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi.
13於是迦得來見大衛,問他說:“你要國中七年的饑荒呢?或是要在你敵人面前逃跑,被追趕三個月呢?或是要國中有三天的瘟疫呢?現在你要想想,決定我該用甚麼話回覆那差我來的。”
13Kaj Gad venis al David kaj sciigis al li, kaj diris al li:CXu venu al vi sepjara malsato en via lando? aux dum tri monatoj vi forkuradu de viaj malamikoj kaj ili persekutu vin? aux estu tritaga pesto en via lando? pripensu do kaj decidu, kion mi respondu al mia Sendinto.
14大衛對迦得說:“我非常為難,我們情願落在耶和華的手裡,因為他有豐盛的憐憫。不要讓我落在人的手裡。”
14Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed ni falu en la manon de la Eternulo, cxar granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.
15於是耶和華降瘟疫在以色列地,從早晨直到所定的時間;從但到別是巴,眾民中死了七萬人。
15Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, de tiu mateno gxis la difinita tempo; kaj mortis el la popolo de Dan gxis Beer-SXeba sepdek mil homoj.
16當天使向耶路撒冷伸手,要毀滅耶路撒冷的時候,耶和華就後悔降這災禍,就對那毀滅眾民的天使說:“夠了,現在住手吧!”那時,耶和華的天使在耶布斯人亞勞拿的打禾場那裡。
16Kaj la angxelo etendis sian manon kontraux Jerusalemon, por pereigi gxin; sed la Eternulo bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo, kiu ekstermis la popolon:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo estis tiam cxe la drasxejo de Aravna, la Jebusido.
17大衛看見那擊殺人民的天使,就對耶和華說:“犯了罪的是我,行了惡的是我,這群羊又作了甚麼呢?求你的手攻擊我和我的父家吧!”
17Kaj, ekvidinte la angxelon, kiu frapis la popolon, David ekparolis al la Eternulo, dirante:Jen mi pekis, kaj mi malbonagis; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro.
18大衛築壇獻祭(代上21:18~27)那一天,迦得來見大衛,對他說:“你上去,在耶布斯人亞勞拿的打禾場那裡,為耶和華立一座祭壇。”
18En tiu tago venis Gad al David, kaj diris al li:Iru, starigu altaron al la Eternulo en la drasxejo de Aravna, la Jebusido.
19大衛就照著迦得的話,正如耶和華所吩咐的,上去了。
19Kaj David iris konforme al la vortoj de Gad, kiel ordonis la Eternulo.
20亞勞拿往下觀看,看見王和他的臣僕正朝著他這邊走過來,就出去迎接,臉伏於地向王叩拜。
20Aravna ekrigardis, kaj ekvidis la regxon kaj liajn servantojn, kiuj iris al li; kaj Aravna eliris, kaj adorklinigxis al la regxo vizagxaltere.
21亞勞拿問:“我主我王為甚麼來到你僕人這裡呢?”大衛回答:“是要向你買這打禾場,好為耶和華築一座祭壇,使民間的瘟疫可以止住。”
21Kaj Aravna diris:Por kio mia sinjoro la regxo venis al sia sklavo? David respondis:Por acxeti de vi la drasxejon, kaj konstrui altaron al la Eternulo, por ke cxesigxu la pesto inter la popolo.
22亞勞拿對大衛說:“我主我王看甚麼好,就拿去獻上吧!看哪,這裡有牛可以作燔祭,打禾的器具和套牛的軛可以當柴燒。
22Sed Aravna diris al David:Mia sinjoro la regxo prenu kaj alportu oferojn, kiel placxas al li; jen estas bovoj por brulofero, kaj la drasxiloj kaj la jungilaro de la bovoj servos kiel ligno.
23王啊,這一切亞勞拿都奉給你。”亞勞拿又對王說:“願耶和華你的 神悅納你!”
23CXion tion donis Aravna al la regxo. Kaj Aravna diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, favoru vin.
24王回答亞勞拿:“不!我一定要按價錢向你買,我不要用白白得來的作燔祭獻給耶和華我的 神。”於是大衛用五百七十克銀子,買下了那打禾場和牛。
24Tamen la regxo diris al Aravna:Ne; mi volas acxeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David acxetis la drasxejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da argxento.
25於是大衛在那裡為耶和華築了一座壇,獻上燔祭和平安祭。這樣耶和華垂聽了人們為那地的禱告,瘟疫就在以色列人中止住了。
25Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn. Kaj la Eternulo repacigxis kun la lando; kaj cxesigxis la pesto inter la Izraelidoj.