聖經新譯本

Esperanto

2 Samuel

6

1約櫃停放在俄別.以東的家(代上13:1~14)大衛又聚集以色列中所有揀選出來的三萬人。
1Kaj denove David kolektis cxiujn elektitojn en Izrael, tridek mil.
2大衛和與他在一起的眾人起程前去,要從巴拉.猶大把 神的約櫃運來,這約櫃的名稱是以坐在二基路伯之上萬軍之耶和華的名字而起的。
2Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj.
3他們把 神的約櫃從山岡上亞比拿達的家裡抬出來,安放在一輛新車上;亞比拿達的兩個兒子,烏撒和亞希約趕著這輛新車,
3Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis gxin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Ahxjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon.
4車上有 神的約櫃。亞希約走在約櫃的前面。
4Kaj oni prenis gxin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto de Dio, kaj Ahxjo iris antaux la kesto.
5大衛和以色列全家在耶和華面前用各種松木製造的樂器,就是用琴、瑟、鼓、鈸、鑼,作樂跳舞。
5Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaux la Eternulo per cxiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj.
6他們到了拿艮的打禾場的時候,因為牛幾乎絆倒,烏撒就伸手扶住 神的約櫃。
6Kiam ili venis al la drasxejo de Nahxon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis gxin, cxar la bovoj klinpusxis gxin.
7耶和華的怒氣向烏撒發作; 神因這錯誤的舉動,就當場擊殺他,他就死在 神的約櫃旁邊。
7Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud la kesto de Dio.
8大衛因為耶和華擊殺了烏撒,就很生氣,因此稱那地方為毗列斯.烏撒,直到今日。
8Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago.
9那一天,大衛懼怕耶和華,說:“耶和華的約櫃怎可以到我這裡來呢?”
9Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj diris:Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo?
10於是大衛不肯把耶和華的約櫃運進大衛的城到他那裡去,卻轉運到迦特人俄別.以東的家裡去。
10Kaj David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo en la urbon de David, kaj David direktis gxin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.
11耶和華的約櫃在迦特人俄別.以東的家停留了三個月,耶和華賜福給俄別.以東和他的全家。
11Kaj la kesto de la Eternulo restis en la domo de Obed-Edom, la Gatano, dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis Obed-Edomon kaj lian tutan domon.
12約櫃運進大衛城(代上15:25~28)有人告訴大衛王:“耶和華因為 神的約櫃的緣故,賜福給俄別.以東的家和一切屬他的。”大衛就去,歡歡喜喜把 神的約櫃從俄別.以東的家中抬上大衛的城裡去。
12Kaj oni sciigis al la regxo David, dirante:La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun gxojo.
13那些抬耶和華的約櫃的人走了六步,大衛就獻一頭公牛和一隻肥畜為祭。
13Kaj cxiufoje, kiam la portantoj de la kesto de la Eternulo trapasxis ses pasxojn, li oferbucxis bovon kaj grasan sxafon.
14大衛束著細麻布的以弗得,在耶和華面前極力跳舞。
14Kaj David dancis per cxiuj fortoj antaux la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo.
15這樣,大衛和以色列全家,以歡呼和角聲,把耶和華的約櫃抬了上來。
15Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun gxojkriado kaj trumpetado.
16大衛跳舞,米甲鄙視(代上15:29~16:3、43)耶和華的約櫃運進大衛城的時候,掃羅的女兒米甲從窗戶往外觀看,看見大衛王在耶和華面前跳躍舞蹈,心裡就鄙視他。
16Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Mihxal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj dancas antaux la Eternulo, sxi ekmalestimis lin en sia koro.
17他們把耶和華的約櫃抬進去,安放在帳棚裡它自己的地方,就是安放在大衛給它支搭的帳棚裡,大衛就在耶和華面前獻上燔祭和平安祭。
17Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis gxin sur gxian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj David alportis antaux la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.
18大衛獻完了燔祭和平安祭,就奉萬軍之耶和華的名給人民祝福。
18Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo Cebaot.
19又分給眾人,就是分給以色列全體群眾,無論男女,每人一個餅、一個棗餅、一個葡萄乾餅;然後眾人就各歸各家去了。
19Kaj li disdonis al la tuta popolo, al la tuta amaso de la Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj. Kaj la tuta popolo iris cxiu al sia domo.
20大衛回去要給自己的家人祝福。掃羅的女兒米甲出來迎見大衛,說:“以色列王今天多麼榮耀啊!他今天竟在眾臣僕的婢女眼前,赤身露體,就像一個卑賤的人露體一樣。”
20Kiam David revenis, por beni sian domon, Mihxal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris:Kiel majesta estis hodiaux la regxo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaux antaux la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj!
21大衛對米甲說:“我是在耶和華面前跳舞;耶和華揀選了我,使我高過你父親和他的全家,立我作耶和華的子民以色列的領袖,所以我要在耶和華面前跳舞作樂。
21Sed David diris al Mihxal:Antaux la Eternulo, kiu preferis min antaux via patro kaj antaux lia tuta domo, ordonante al mi esti estro super la popolo de la Eternulo, super Izrael, antaux la Eternulo mi ludis.
22我還要比今天這樣更卑賤,我要自視卑微。至於你所說的那些婢女,她們倒要尊重我。”
22Kaj mi senvalorigos min ankoraux pli ol tio, kaj mi humiligos min antaux miaj okuloj; kaj tamen inter la sklavinoj, pri kiuj vi parolis, mi estos honorata.
23掃羅的女兒米甲,一直到她死的日子,都沒有生育。
23Kaj Mihxal, la filino de Saul, ne havis infanojn gxis la tago de sxia morto.