1大衛擊敗非利士人與摩押人(代上18:1~2)這事以後,大衛攻打非利士人,制伏了他們。大衛從非利士人手中取得了京城的控制權。
1Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj David prenis la cxefurbon el la manoj de la Filisxtoj.
2他又擊敗摩押人,使他們躺在地上,用繩子量他們,把量兩繩的殺死,讓量一繩的存活。這樣,摩押人就臣服大衛,給他進貢。
2Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj, kusxiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per sxnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.
3擊敗瑣巴人(代上18:3~4)瑣巴王利合的兒子哈大底謝,往幼發拉底河去要奪回他統治這河的勢力的時候,大衛就攻打他。
3Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Rehxob, regxon de Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero Euxfrato.
4大衛從他那裡擄獲了騎兵一千七百,步兵二萬;除了留下足夠拉一百輛鐵車的馬以外,大衛把其他所有拉戰車的馬都砍斷蹄筋。
4Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj.
5擊敗亞蘭人(代上18:5~11)大馬士革的亞蘭人來協助瑣巴王哈大底謝,大衛就擊殺了亞蘭人二萬二千。
5La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.
6於是大衛在大馬士革的亞蘭地駐軍。這樣亞蘭人就臣服大衛,給他進貢。大衛無論到甚麼地方去,耶和華都使他得勝。
6Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.
7大衛奪取了哈大底謝臣僕所拿的金盾牌,帶回耶路撒冷。
7Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.
8大衛王又從哈大底謝的兩座城比他和比羅他奪取了大量的銅。
8Kaj el Betahx kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la regxo David prenis tre multe da kupro.
9哈馬王陀以聽見大衛打敗了哈大底謝的全軍,
9Kiam Toi, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer,
10就差派他的兒子約蘭去見大衛王,向他問安,祝賀他,因為大衛和哈大底謝爭戰,竟擊敗了他。原來陀以常常與哈大底謝爭戰。約蘭手裡還帶著一些銀器、金器和銅器。
10tiam Toi sendis sian filon Joram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li militis kontraux Hadadezer kaj venkobatis lin (cxar Toi estis en milito kontraux Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn.
11大衛王也把這些器皿,連同他從他征服的各國得來的金銀都一起分別為聖,獻給耶和華。
11Ilin ankaux la regxo David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li dedicxis el tio, kion li akiris de cxiuj nacioj, kiujn li venkis:
12就是從以東、摩押、亞捫人、非利士人、亞瑪力人所得來的,以及從瑣巴王利合的兒子哈大底謝獲得的戰利品。
12de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Rehxob kaj regxo de Coba.
13擊敗以東人(代上18:12~13)大衛在鹽谷擊殺了一萬八千以東人回來以後,就大有名聲。
13Kaj David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de la Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj.
14他又在以東設立防軍;他在以東各地都設立防軍,所有以東人就都臣服大衛。大衛無論到甚麼地方去,耶和華都使他得勝。
14Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.
15大衛的重要臣僕(代上18:14~17)大衛作王統治全以色列,以公平和正義對待所有的人。
15Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj David faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.
16洗魯雅的兒子約押作軍隊的統帥,亞希律的兒子約沙法作史官,
16Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;
17亞希突的兒子撒督和亞比亞他的兒子亞希米勒作祭司長,西萊雅作書記,
17Cadok, filo de Ahxitub, kaj Ahximelehx, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto;
18耶何耶大的兒子比拿雅統管基利提人和比利提人;大衛的眾子都作領袖。
18Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis pastroj.