1哀歌以色列家啊!要聽這話,就是我為你們唱的輓歌:
1Auxskultu cxi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.
2“童貞女以色列,跌倒了,不能再起來;她被拋棄在自己的地上,沒有人扶她起來。”
2Falis kaj ne relevigxos la virgulino de Izrael; sxi estas jxetita sur la teron, kaj neniu sxin restarigos.
3因為主耶和華論以色列家這樣說:“這城派兵一千,剩下的只有一百;出兵一百,只剩下十個。”
3CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La urbo, kiu elirigas milon, restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas centon, restos nur kun deko en la domo de Izrael.
4尋求主得以存活耶和華對以色列家這樣說:“尋求我,就必存活;
4CXar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael:Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos.
5不要去伯特利尋求我,不要去吉甲,也不要過去別是巴。因為吉甲必被擄掠,伯特利必化為烏有。”
5Ne turnu vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru al Beer-SXeba; cxar Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El farigxos senvalora.
6尋求耶和華,就必存活,免得他像火在約瑟家猛烈蔓延,吞滅他們;沒有人能把伯特利的火撲滅。
6Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El.
7他們使公正變為苦堇,把公義棄於地上。
7La jugxon vi faras vermuto, kaj la veron vi jxetas sur la teron.
8那創造昴星和參星,把幽暗變為黎明,把白日轉為黑夜;又吩咐海水,把海水倒在地上的;耶和華就是他的名。
8Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj versxas gxin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.
9是他使毀滅像閃電臨到堡壘,使毀滅臨到堅固的城。
9Li sendas malfelicxon sur fortulon, kaj malfelicxo trafas urbon fortikigitan.
10你們討厭那在城門口主持公道的人,恨惡說正直話的。
10Sed ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestajxon.
11你們欺壓窮人,強徵他們的五穀;因此,你們用琢磨過的石頭建造房屋,卻不能住在其中;你們栽種美好的葡萄園,卻不能喝園中的酒。
11Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj sxtonoj, sed vi ne logxos en ili; vi plantos cxarmajn vinbergxardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon.
12因為我知道你們的過犯眾多,罪大惡極;你們迫害義人,收受賄賂,在城門口屈枉窮乏人;
12CXar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj:vi premas virtulon, vi prenas subacxeton, vi forpusxas malricxulojn en la pordego.
13為此,聰明人在這時代緘默無聲,因這時代邪惡。
13Tial la sagxulo silentas en cxi tiu tempo, cxar gxi estas tempo malbona.
14你們要尋求良善,不要尋求邪惡,這樣才可以存活。耶和華萬軍的 神就必與你們同在,正如你們所說的。
14Sercxu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.
15你們要喜愛良善,恨惡邪惡,在城門口伸張正義;這樣,耶和華萬軍的 神或會恩待約瑟的餘民。
15Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.
16因此,主耶和華萬軍的 神這樣說:“各廣場充滿哀慟的聲音,街上只聽見‘苦啊!苦啊!’的喊聲;人要召農夫來哀哭,召善於哭喪的人來哀喊。
16Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro:Sur cxiuj placoj estos plorado, sur cxiuj stratoj oni dirados:Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti.
17所有葡萄園充滿哀慟的聲音,因為我必在你們中間經過。”這是耶和華說的。
17Kaj en cxiuj vinbergxardenoj estos plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo.
18渴望耶和華日子來臨的人,你們有禍了!耶和華的日子對你們有甚麼好處呢?那日是黑暗,沒有光明的日子。
18Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi gxin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma.
19那日就像一個人避過了獅子,卻遇上了熊;回到家裡,手靠在牆上,卻被蛇咬。
19Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aux li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento.
20耶和華的日子不是黑暗,沒有光明,只有幽暗,全無光輝嗎?
20Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.
21 神不喜歡外表的敬虔我憎恨、厭惡你們的節期,也不喜愛你們的節日。
21Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj.
22雖然你們給我獻上燔祭和素祭,我卻不接受。你們獻上肥美的牲畜作平安祭,我也不悅納。
22Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.
23你們唱歌的吵聲要遠離我,我不想聽見你們的琴聲。
23Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas auxskulti.
24但願公正好像潮水滾流,公義好像河水長流。
24Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento.
25以色列家啊!你們在曠野四十年,有獻燔祭和素祭給我嗎?
25CXu bucxoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?
26你們抬著你們的神“撒固”王,和你們的星神“迦溫”的神像,就是你們為自己所做的。
26Vi portis la tabernaklon de via Molehx, la kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi.
27我必使你們被擄,流亡到大馬士革以外。這是耶和華說的,萬軍的 神就是他的名。
27Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.