1巴比倫王攻陷耶路撒冷猶大王約雅敬在位第三年,巴比倫王尼布甲尼撒來到耶路撒冷,把城圍困。
1En la tria jaro de la regxado de Jehojakim, regxo de Judujo, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, al Jerusalem, kaj eksiegxis gxin.
2主把猶大王約雅敬和 神殿中的一部分器物交在尼布甲尼撒手裡,他就把這些器物帶到示拿地的神廟那裡,存放在廟中的寶庫裡。
2Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, regxon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon SXinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.
3但以理與三友被選入宮王吩咐他的太監長亞施毗拿說:“你要從以色列人中,把一些王室的後裔和貴族帶進來;
3Kaj la regxo diris al Asxpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la regxa idaro kaj el la nobelaro, li venigu
4這些年輕人必須沒有殘疾、英俊、足智多才、有高度學習能力、明察事理,而且他們必須有能力可以在王宮裡工作。你要教他們學習迦勒底的文學和語言。”
4knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por cxiu sagxajxo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la regxo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon HXaldean.
5王指定每日給他們一份御用的佳餚美酒;又教養他們三年。期滿以後,他們就侍立在王面前。
5Kaj la regxo destinis por ili por cxiu tago mangxajxojn de la regxa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finigxo ili estis komencontaj la servadon antaux la regxo.
6他們中間有猶大人但以理、哈拿尼雅、米沙利、亞撒利雅。
6El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, HXananja, Misxael, kaj Azarja.
7太監長給他們起了新的名字,稱但以理為伯提沙撒,哈拿尼雅為沙得拉,米沙利為米煞,亞撒利雅為亞伯尼歌。
7La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltsxacar; al HXananja, SXadrahx; al Misxael, Mesxahx; kaj al Azarja, Abed-Nego.
8但以理決心不用王膳但以理決心不讓御用的佳餚美酒玷污自己,所以求太監長幫助他,使他不用玷污自己。
8Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la mangxajxoj de la regxo, nek per la vino, kiun cxi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne malpurigi sin.
9於是 神使但以理在太監長面前得著恩惠和同情。
9Dio donis al Daniel favoron kaj simpation cxe la korteganestro.
10只是太監長對但以理說:“我懼怕我主我王,他已指定了你們應用的飲食;如果他見到你們的面色比你們同歲的年輕人憔悴難看,你們就使我的頭在王面前保不住了。”
10Kaj la korteganestro diris al Daniel:Mi timas mian sinjoron, la regxon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas mangxi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizagxoj estas malpli grasaj, ol cxe aliaj knaboj, viaj samagxuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaux la regxo.
11後來但以理對太監長分派看管但以理、哈拿尼雅、米沙利、亞撒利雅的人說:
11Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, HXananjan, Misxaelon, kaj Azarjan:
12“請你試試僕人十天,容我們只吃素菜、喝清水。
12Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por mangxi legomojn, kaj por trinki akvon;
13然後,請你觀察我們的容貌,和那些享用王的佳餚的年輕人的容貌,就照著你觀察的結果,待你的僕人吧!”
13poste montrigxu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj mangxas la mangxajxon de la regxo; kaj poste agu kun viaj servantoj laux tio, kion vi vidos.
14吃素喝水健康更佳看管他們的人就允准他們的這個要求,試試他們十天。
14Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj.
15過了十天,見他們的容貌比所有享用王的佳餚的年輕人,更加俊美健壯。
15Post paso de la dek tagoj montrigxis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol cxiuj knaboj, kiuj mangxis la mangxajxon de la regxo.
16看管他們的人就撤去指定給他們享用的佳餚美酒,讓他們吃素菜。
16Tial la inspektisto forportadis ilian mangxajxon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn.
17主賜知識聰明出眾超群這四個年輕人在各種文字和學問上, 神都賜他們知識和聰明;但以理並且能明白一切異象和異夢。
17Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri cxiuj libroj kaj sagxajxo, kaj Daniel estis ankaux kompetenta pri cxiaj vizioj kaj songxoj.
18到了王吩咐帶所有年輕人進宮的日子,太監長就領他們到尼布甲尼撒王面前。
18Kiam pasis la tempo, kiun la regxo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar.
19王和他們談話,發現他們所有的人中,沒有一個比得上但以理、哈拿尼雅、米沙利、亞撒利雅的;他們四人就侍立在王面前。
19La regxo parolis kun ili, kaj el ili cxiuj trovigxis neniu egala al Daniel, HXananja, Misxael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaux la regxo.
20王考問他們一切智慧和聰明的事,就發現他們比全國所有的術士和用法術的更勝十倍。
20Kaj koncerne cxiujn aferojn de sagxo kaj scio, pri kiuj la regxo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli sagxaj, ol cxiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno.
21直到古列王元年,但以理還在。
21Daniel estis tie gxis la unua jaro de la regxo Ciro.