1波斯攻擊希臘的預言“瑪代人大利烏王第一年,我曾經起來幫助米迦勒,使他堅強。
1En la unua jaro de Dario, la Medo, mi staris, por subteni kaj fortigi min.
2現在我要把真理告訴你。看哪!在波斯還有三個王要興起;第四個王必非常富有,遠超過所有的王;他因富足成為強盛以後,就必煽動眾民攻擊希臘國。
2Kaj nun mi sciigos al vi la veron:jen ankoraux tri regxoj estos en Persujo; la kvara superos cxiujn per sia ricxeco; kaj kiam li farigxos forta per sia ricxeco, li ekscitos cxiujn kontraux la regnon Grekan.
3後來必有一個英勇的王興起,他必執掌大權,任意而行。
3Aperos regxo potenca, kiu regos kun granda forto, kaj faros cxion, kion li volos.
4他興起的時候,他的國就破裂,向天的四方(“四方”原文作“四風”)分開,卻不歸給他的後代,國勢也不及他掌權的時候;因為他的國必被拔出,歸給他後代以外的人。
4Sed dum lia starado lia regno disrompigxos kaj dividigxos laux la kvar ventoj de la cxielo, kaj gxi transiros ne al liaj idoj, kaj ne kun tiu potenco, kun kiu li regis; lia regno estos dissxirita kaj transiros al homoj fremdaj.
5南方王與北方王時戰時和“南方的王必強盛,他的將領中必有一個比他更強盛的,這人必掌權,他的權勢很大。
5Fortigxos unu el liaj princoj, la regxo suda, kaj farigxos pli forta ol li, kaj regos; lia potenco estos granda.
6過了多年,南方王的女兒必到北方王那裡去修好,他們必互相結盟。但這女子的勢力必存留不住;王和他的勢力也站立不住;她連同那些帶她來的、那生她的,和那幫助她的,都被交出處死。
6Sed post kelke da jaroj ili kunigxos inter si; kaj la filino de la suda regxo venos al la norda regxo, por arangxi la aferon inter ili; sed sxi ne retenos la forton en sia mano, kaj ankaux li kun sia forto ne restos; sxi kaj sxiaj akompanantoj kaj sxia infano kaj sxia kelktempa fortiganto estos transdonitaj.
7但這女子的本家(“本家”原文作“根”)必另有一個兒子(“兒子”原文作“枝子”)興起,繼承父位;他必來攻擊北方王的軍隊,進入北方王的堡壘,攻打他們,而且得勝。
7Tamen el sxia trunko aperos brancxo, venos kun militistaro, venos al la fortikajxo de la norda regxo, kaj venkos.
8他又把他們的神像、鑄成的偶像,連同金銀的寶器,都一起擄掠到了埃及去。此後數年之久,他不再去攻擊北方王。
8Ankaux iliajn diojn, kun iliaj statuoj, kaj kun iliaj grandvaloraj vazoj argxentaj kaj oraj, li forportos en Egiptujon, kaj por kelke da jaroj li restos malproksima de la norda regxo.
9後來北方王必侵入南方王的國土,然後撤退歸回本國。
9CXi tiu iros al la regno de la suda regxo, sed revenos en sian landon.
10“北方王的眾子必備戰,招集大軍;這大軍前進,如洪水氾濫,橫掃南方王的國土;之後他又再去爭戰,直到南方王的堡壘。
10Poste liaj filoj sin armos kaj kolektos grandan militistaron; kaj unu iros rapide, disversxigxos kiel inundo, kaj denove faros militon gxis lia fortikajxo.
11南方王必發大怒,出來和北方王交戰;北方王必擺列大軍,但這大軍必交在南方王的手裡。
11Tiam la suda regxo indignos, eliros kaj militos kontraux li, kontraux la norda regxo, kaj starigos grandan homomulton, kaj tiu homamaso estos transdonita en lian manon.
12這大軍被掃除以後,南方王就心高氣傲;他雖然使千萬人倒斃,他的勝利卻不能持久。
12Li forkondukos tiun homamason, kaj fierigxos lia koro; sed kvankam li venkos multajn milojn, li tamen ne farigxos pli forta.
13北方王必再招聚大軍,比先前的更多;時機成熟的時候,他就率領裝備好了的大軍而來。
13La norda regxo denove starigos homomulton, pli grandan ol la antauxa, kaj post kelka tempo li eliros kun granda militistaro kaj kun granda ricxeco.
14“那時,必有許多人起來攻擊南方王,並且你同胞中的強暴人必挺身而起,要使那異象應驗,但他們必失敗。
14En tiu tempo multaj starigxos kontraux la suda regxo, kaj malkvietaj filoj de via popolo levigxos, por ke plenumigxu la profetajxo, sed ili falos.
15北方王必來,堆土築壘攻取堅固城。南方的軍力必抵擋不住,甚至精銳的部隊也無力抵抗。
15Kaj venos la norda regxo, sxutarangxos remparon, kaj venkoprenos la fortikigitan urbon; kaj la forto de la sudo ne povos kontrauxstari, kaj gxia plej bona militistaro ne havos forton, por rezisti.
16那來攻擊南方王的,必任意而行;沒有人能在他面前站立得住;他必站在那榮美之地,手握毀壞之權。
16Kaj cxiu, kiu venos al li, faros tion, kion li postulos, neniu povos kontrauxstari al li; li starigxos en la plej bela lando, kaj pereigos gxin per sia mano.
17他決意傾全國的力量而來,但他先和南方王修好,把自己的女兒給南方王為妻,好毀滅南國;可是他的計劃沒有成功,他自己也得不到甚麼好處。
17Kaj li intencos veni kun la potenco de sia tuta regno kaj kun siaj bravuloj, kaj li tion faros; kaj la urbo de virinoj estos donita al li por ekstermi; kaj gxi ne povos kontrauxstari; sed gxi ankaux ne farigxos lia.
18後來他必轉向沿海的島嶼,奪取了許多海島。但有一個將領要制止他的驕橫,並且使他的驕橫歸回他身上。
18Kaj li direktos sian vizagxon al la insuloj kaj venkoprenos multajn; sed unu princo cxesigos lian malhonoradon, ke li ne plu malhonoru.
19於是他轉向自己國中的堡壘,終於絆跌仆倒,不再存在了。
19Tiam li denove turnos sin al la fortikajxoj de sia lando; sed li falpusxigxos, falos, kaj oni lin jam ne trovos.
20“那時,必有一個人興起來代替他;這人要派一個橫征暴斂的人,為了王國的榮華,走遍全地;可是不多幾日,這人就必被毀滅,不是因為忿怒,也不是因為戰爭。
20Sur lia loko starigxos tia, kiu sendos impostiston tra la tuta glora regno; sed post kelke da tagoj li pereos, kvankam ne per kolero kaj ne per batalo.
21必另有一個卑鄙的人興起來代替他;雖然人未曾把王國的尊榮給這人,這人卻乘人不備的時候來到,用奉承的話奪得了王國。
21Sur lia loko starigxos homo malestimata, sur kiun oni ne metos la regxan ornamon; sed li venos kun trankvileco, kaj ekposedos la regnon per flatajxoj.
22必有無數的軍兵在他面前像洪水沖沒,並且潰敗;立約的君也必這樣。
22Kaj la dronigantaj tacxmentegoj estos dronigitaj kaj frakasitaj de li, kaj ankaux la princo, kun kiu estis farita la interligo.
23他結盟以後,就必行詭詐;他雖然只有少數的國民,卻漸漸強盛起來。
23Kaj post la interamikigxo li faros kontraux li malicajxon, iros, kaj superfortos lin per malmulte da homoj.
24他必乘人不備的時候,侵入省內最富庶的地區,行他列祖和他列祖的祖先所未曾行過的;他把擄掠之物和財物分給自己的部屬;又必設下計謀攻打堡壘,只是這都是暫時的。
24En la pacajn kaj plej bonstatajn urbojn de la lando li venos, kaj faros tion, kion ne faris liaj patroj nek liaj prapatroj; la kaptajxon, rabajxon, kaj havajxon li disjxetos; kaj li direktos siajn intencojn kontraux la fortikigitajn urbojn, sed nur gxis certa tempo.
25他必竭盡己力,鼓起勇氣,率領大軍攻擊南方王;南方王也必帶領極強大的軍隊奮起還擊,卻抵擋不住,因為有人設下計謀陷害南方王。
25Poste li ekscitos sian forton kaj sian koron kontraux la regxon sudan kun grandega militistaro, kaj la suda regxo eliros milite kun granda kaj tre forta militistaro; sed li ne eltenos, cxar estos faritaj atencoj kontraux li.
26那些吃王膳的必毀滅他;他的軍隊必被沖沒,受重傷而倒斃的很多。
26Tiuj, kiuj mangxas cxe lia tablo, pereigos lin, kaj lia armeo disversxigxos, kaj falos multe da mortigitoj.
27至於那兩個王,他們都存心不良;他們同桌吃飯,也彼此說謊;他們的陰謀卻不成功,因為要到了指定的時候,結局才會來到。
27Ambaux regxoj havos en sia koro malbonajn intencojn, kaj cxe la sama tablo ili parolos malverajxon; sed ili ne sukcesos, cxar la fino estas ankoraux prokrastita gxis certa tempo.
28北方王廢棄聖約“北方王必帶著大批財物返回自己的國土去;他的心既然反對聖約,必任意而行,然後返回自己的國土去。
28Li iros returne al sia lando kun granda havajxo, kaj kun intencoj kontraux la sankta interligo; kaj li plenumos, kaj venos en sian landon.
29“到了指定的時候,他必回來,再侵入南方的王國,不過這次的情況卻不像前一次。
29En difinita tempo li denove iros suden; sed la lasta fojo ne estos tia, kiel la unua.
30因為基提的戰船必來攻擊他,他就喪膽而回;他又惱恨聖約,任意而行;他必回來,聽取那些背棄聖約的人的建議。
30CXar venos kontraux lin sxipoj de la Kitidoj, kaj li perdos la kuragxon; kaj li denove farigxos kolera kontraux la sankta interligo, kaj denove agos kaj interkonsentos kun la forlasintoj de la sankta interligo.
31他的軍隊必起來,褻瀆聖殿,就是那堡壘,廢除常獻祭,又在殿裡設立了那使地荒涼的可憎的像。
31Helpantoj estos starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan sanktejon, cxesigos la cxiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan ruinigon.
32那些作惡違背聖約的人,他必用奉承的話敗壞他們;但認識 神的人民,必剛強行事。
32Tiujn, kiuj malbonagas kontraux la interligo, li allogos per flatajxoj. Sed la homoj, kiuj konas sian Dion, farigxos kuragxaj kaj komencos agi.
33民中的智慧人必使許多人明白是非;但他們必有很多日子倒在刀劍之下,或被火燒,或被擄去,或被搶掠。
33La klerigantoj de la popolo klerigos multajn, kvankam dum kelka tempo ili falados de glavo, fajro, mallibereco, kaj prirabado.
34他們仆倒的時候,必得到一些援助,必有許多人用奉承的話要和他們聯盟。
34Dum sia falado ili ricevos kelkan helpon, sed multaj aligxos al ili hipokrite.
35智慧人中有些仆倒的,為要鍛煉他們,潔淨他們,使他們成為雪白,直到末了,因為要到了指定的時候,結局才會來到。
35Kelkaj el la klerigantoj falos por tio, ke ili refandigxu, purigxu, kaj blankigxu gxis la fina tempo; cxar estas ankoraux tempo.
36“那王必任意而行,自高自大,超過所有的神,又說一些怪誕的話攻擊萬神之 神。他必行事順利,直到 神的忿怒完畢;因為所定的事必會實現。
36La regxo farados, kion li volos, kaj li fierigxos, kaj rigardos sin kiel pli altan ol cxiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos terurajxojn, kaj li havos sukceson, gxis plenigxos la kolero; cxar kio estas decidita, tio plenumigxos.
37他必不尊重他列祖所拜的神,也不尊重婦女所愛慕的神,無論甚麼神他都不尊重,因為他必自大,高過一切。
37Kaj pri la dioj de siaj patroj li ne pensos, li ne atentos cxarmon de virinoj, nek ian dion, sed li tenos sin pli alte ol cxio.
38他倒要敬拜堡壘的神,用金銀寶石和各樣珍寶去敬拜他列祖所不認識的神。
38Nur la dion de fortikajxoj sur sia loko li honoros, kaj tiun dion, kiun ne konis liaj patroj, li honoros per oro, argxento, multekostaj sxtonoj, kaj juveloj.
39他必得著外族神的幫助,攻破堅固的堡壘;凡承認他的,他必使他們大得尊榮,又使他們管轄許多人,並且把土地分給他們作賞賜。
39Kaj li konstruos por la urboj fortikajxojn sub la nomo de fremda dio; kiu akceptos cxi tiun, al tiu li plimultigos la honorojn kaj donos potencon super multaj kaj rekompence disdonos teron.
40“到了末期,南方王要和他交戰;北方王必帶著戰車、騎兵和大批戰船,像暴風一般來到他那裡;他必侵入列國,如洪水氾濫,橫掃而過。
40Fine ekbatalos kontraux li la suda regxo, kaj jxetos sin sur lin la norda regxo kun cxaroj, rajdistoj, kaj multe da sxipoj, atakos la regionojn, inundos, kaj trairos.
41他也必侵入那榮美之地;必有許多國傾覆;但那些以東人、摩押人和亞捫人的首領,必被拯救脫離他的手。
41Kaj li venos en la plej belan landon, kaj multaj pereos; savigxos kontraux lia mano nur jenaj:Edom, Moab, kaj la cxefaj el la Amonidoj.
42他必伸手攻擊列國,埃及地也不能逃脫。
42Kaj li etendos sian manon kontraux diversajn landojn; ankaux la lando Egipta ne savigxos.
43他必掌管埃及的金銀寶藏和一切珍寶;呂彼亞人和古實人都必追隨他。
43Kaj li farigxos mastro super la trezoroj de oro, argxento, kaj cxiuj grandvalorajxoj de Egiptujo; Luboj kaj Etiopoj sekvos liajn pasxojn.
44但從東方和北方必有消息傳來,使他驚惶,他就在烈怒之下出兵,要把許多人殺盡滅絕。
44Sed ektimigos lin famoj de oriento kaj de nordo, kaj li eliros kun granda furiozo, por pereigi kaj ekstermi multajn.
45他必在海和榮美的聖山之間支搭如宮殿一般的帳幕;然而他們的結局來到,必沒有人能幫助他。”
45Kaj li starigos sian belegan tendon inter la maro kaj la monto de la bela sanktejo; sed li venos al sia fino, kaj neniu helpos al li.