聖經新譯本

Esperanto

Deuteronomy

13

1切勿受引誘事奉別神“你們中間如果有先知,或作夢的人興起來,給你顯示神蹟或奇事;(本節在《馬索拉抄本》為13:2)
1Se aperos inter vi profeto aux songxisto kaj prezentos al vi signon aux miraklon,
2他告訴你的神蹟和奇事應驗了,以致他對你說:‘我們去隨從別的、你不認識的神,事奉他們吧。’
2kaj plenumigxos la signo aux miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros:Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili:
3你不可聽從那先知或作夢的人的話;因為耶和華你們的 神試驗你們,要知道你們是不是一心一意愛耶和華你們的 神。
3tiam ne auxskultu la vortojn de tiu profeto aux de tiu songxisto, cxar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciigxi, cxu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
4你們要順從耶和華你們的 神,敬畏他,遵守他的誡命,聽從他的話,事奉他,緊靠他。
4La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian vocxon auxskultu, kaj al Li servu, kaj al Li altenigxu.
5至於那先知,或作夢的人,你們要把他處死,因為他說了叛逆的話,叛逆了那領你們出埃及地,救贖你脫離為奴之家的耶和華你們的 神,要你離棄耶和華你的 神吩咐你走的道路。這樣你就把那惡從你們中間除掉了。
5Kaj tiun profeton aux tiun songxiston oni devas mortigi; cxar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco-por delogi vin de la vojo, laux kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.
6“你的同母兄弟或你的兒女,你懷中的妻子或視你如自己性命的朋友,如果暗中引誘你,說:‘我們去事奉別的神吧。’就是你和你的列祖向來不認識的,
6Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aux via filo, aux via filino, aux la edzino en viaj brakoj, aux via amiko plej intima, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj,
7是你們周圍各族的神,無論是離你近的,或是離你遠的神;從地這邊直到地那邊的神,
7el la dioj de la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi, la proksimaj de vi aux la malproksimaj de vi, de unu fino de la lando gxis la alia:
8你都不可依從他,也不可聽從他;你的眼不可顧惜他,你不可憐憫他,也不可袒護他;
8tiam ne konsentu kun li kaj ne auxskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kasxu lin,
9總要把他殺死,你要先向他動手,然後全民才動手打死他。
9sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste.
10你要用石頭打死他,因為他要使你離棄那領你出埃及地,脫離為奴之家的耶和華你的 神。
10Kaj jxetu sur lin sxtonojn, ke li mortu; cxar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
11這樣,全以色列聽見了,必然害怕,就不會再在你們中間行這樣的惡了。
11Kaj la tuta Izrael tion auxdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.
12“在耶和華你的 神賜給你居住的一座城中,如果你聽說
12Se vi auxdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi por logxado, ke oni diras:
13有些匪徒從你中間出來,把本城的居民引離,說:‘我們去事奉別的神吧。’那些神是你們素來不認識的;
13Eliris el inter vi homoj sentauxgaj kaj forlogis la logxantojn de sia urbo, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis;
14你就要調查、研究,仔細訪問,如果的確有這可厭惡的事行在你們中間,
14kaj vi sercxos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montrigxos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenajxo estas farita inter vi:
15你就要用刀劍把那城裡的居民殺掉,把那城和城裡的一切,以及牲畜,都用刀劍完全毀滅。
15tiam mortigu la logxantojn de tiu urbo per glavo, detruu gxin, kaj cxion, kio estas en gxi, kaj ankaux gxiajn brutojn mortigu per glavo.
16並且把從城裡掠奪的一切戰利品,都要收集在那城的廣場上,用火把城和在城裡掠奪的一切戰利品焚燒,獻給耶和華你的 神;那城就要永遠成為廢墟,不可再建造。
16Kaj gxian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj gxian tutan havon, absolute cxion, al la Eternulo, via Dio; kaj gxi estu eterna ruino, oni neniam gxin rekonstruu.
17那當毀滅的物,一點也不可留在你手中,好使耶和華轉意不發烈怒,反而向你施恩,憐憫你,照著他向你的列祖所起的誓,使你的人數增多;
17Kaj nenio el la anatemajxo algluigxu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li jxuris al viaj patroj,
18只要你聽從耶和華你的 神的話,遵守我今日吩咐你的一切誡命,實行耶和華你的 神看為正的事,就必這樣。”
18se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, observante cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, farante placxantajxon antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio.