1逾越節(出12:1~20)“你要守亞筆月,向耶和華你的 神守逾越節,因為耶和華你的 神在亞筆月的一個晚上,把你從埃及地領出來。
1Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via Dio; cxar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via Dio, el Egiptujo en la nokto.
2你要在耶和華選擇立為他名的居所的地方,把羊和牛作逾越節的祭牲獻給耶和華你的 神。
2Kaj bucxu Paskon al la Eternulo, via Dio, el grandaj kaj malgrandaj brutoj, sur la loko, kiun la Eternulo elektos, por logxigi tie Sian nomon.
3你吃這祭的時候,不可和有酵的餅一同吃;七日之內,你要吃無酵餅,就是困苦餅,因為你是急急忙忙從埃及地出來的,好使你一生的年日都可以記念你從埃及地出來的日子。
3Ne mangxu kun tio fermentintajxon; dum sep tagoj mangxu kun tio macojn, panon de mizero-cxar rapidece vi eliris el la lando Egipta-por ke vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta.
4七天之內,在你的全境不可見有酵。第一天晚上你獻的祭肉,一點也不可剩下,留到早晨。
4Oni ne vidu cxe vi fermentintajxon en via tuta limitajxo dum sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbucxos vespere en la unua tago, neniom restu gxis la mateno.
5你不能在耶和華你的 神賜給你的任何一座城裡,宰殺逾越節的祭牲;
5Vi ne povas bucxi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi;
6只能在耶和華你的 神選擇作他名的居所的地方,晚上日落的時候,就是你出埃及的時刻,宰殺逾越節的祭牲;
6nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, bucxu la Paskon vespere, cxe la subiro de la suno-tempo de via eliro el Egiptujo.
7你要在耶和華你的 神選擇的地方,把祭肉煮了吃;到了早晨,你才可以回到家裡去。
7Kaj kuiru kaj mangxu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj tendoj.
8六日之內你要吃無酵餅;到了第七日,要向耶和華你的 神守聖會;甚麼工都不可作。
8Dum ses tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu sankta kunveno antaux la Eternulo, via Dio; ne faru laboron.
9七七節(出34:22;利23:15~21)“你要計算七個七日,從開鐮收割禾稼的時候算起,共計七個七日。
9Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn.
10你要向耶和華你的 神舉行七七節,照著耶和華你的 神賜福你的,盡你所能的獻上你手裡的甘心祭。
10Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio, kiom benis vin la Eternulo, via Dio.
11你和你的兒女、僕婢,以及在你城裡的利未人、在你們中間的寄居者、孤兒和寡婦,都要在耶和華你的 神選擇作他名的居所的地方歡樂。
11Kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon.
12你也要記得你在埃及作過奴僕;你要謹守遵行這些律例。
12Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo; kaj observu kaj plenumu cxi tiujn legxojn.
13住棚節(利23:33~43)“你從禾場上和榨酒池裡收藏了出產以後,就要舉行住棚節七日。
13Feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos el via drasxejo kaj el via vinpremejo.
14在這節期以內,你和你的兒女、僕婢,以及住在你城裡的利未人、寄居者、孤兒和寡婦,都要歡樂。
14Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj.
15你要在耶和華選擇的地方,向耶和華你的 神守節七日,因為耶和華你的 神,要在你一切土產上,和你手所作的一切事上,賜福給你,你就滿有歡樂。
15Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun elektos la Eternulo; cxar benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj viaj produktajxoj kaj en cxiuj faroj de viaj manoj, kaj vi estos tute gaja.
16每年三次,就是在除酵節、七七節、住棚節,你所有的男丁都要在耶和華選擇的地方,朝見耶和華你的 神;但不可空手朝見耶和華。
16Tri fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos:en la festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo de lauxboj; kaj li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj manoj;
17各人要按手中的力量,照著耶和華你的 神賜你的福,奉獻禮物。
17cxiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.
18設立審判官與官長“在耶和華你的 神賜給你的各城裡,你要按著各支派設立審判官和官長;他們要按著公義的判斷審判人民。
18Jugxistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en cxiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laux viaj triboj; kaj ili jugxu la popolon per jugxo justa.
19不可屈枉正直,不可徇人的情面,不可收受賄賂,因為賄賂能使智慧人的眼變瞎,也能使義人的話顛倒過來。
19Ne klinu la legxon, ne atentu personojn; kaj ne prenu subacxeton, cxar subacxeto blindigas la okulojn de sagxuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj.
20你要追求公正公義,好使你能存活,並且能承受耶和華你的 神賜給你的地作產業。
20Justecon, justecon sekvu, por ke vi vivu kaj posedu la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
21禁拜偶像與邪神“在你為耶和華你的 神築的祭壇旁邊,不可栽種甚麼樹木,作亞舍拉。
21Ne plantu al vi sanktan stangon el ia arbo apud la altaro de la Eternulo, via Dio, kiun vi faros al vi;
22也不可為自己豎立神柱,這是耶和華你的 神所恨惡的。”
22kaj ne starigu al vi statuon, kion malamas la Eternulo, via Dio.