聖經新譯本

Esperanto

Deuteronomy

19

1避難城(民35:9~28;書20:1~9)“耶和華你的 神把列國的民剪除了,耶和華你的 神把他們的地賜給了你,你趕走了那些國民,住在他們的城市和房屋以後,
1Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies landon la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos ilin kaj eklogxos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj:
2你就要在耶和華你的 神賜給你得為業的地上,為自己分別三座城。
2tiam apartigu el vi tri urbojn en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
3你要為自己預備道路,又要把耶和華你的 神給你作產業的地分為三區,使誤殺人的可以逃到那裡去。
3Arangxu al vi la vojon, kaj dividu en tri partojn la spacon de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo, via Dio; kaj ili estos por tio, ke tien forkuru cxiu mortiginto.
4“誤殺人的逃到那裡,就可以存活,規例是這樣:無意殺了人,彼此又素無仇恨的,
4Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj resti vivanta:se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne estinte lia malamiko antauxe;
5譬如他和鄰舍同進森林砍伐樹木,他手裡揮著斧子砍伐樹木的時候,斧頭竟脫了把,落在鄰舍身上,以致那人死了,他就可以逃到這些城中的一座去,這樣他就可以活命,
5aux se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingigxos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos-li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta;
6免得報血仇的,心中怒火如焚的時候,追趕那誤殺人的,因為路途長遠,就追上了他,把他殺死;其實他沒有該死的罪,因為他和那人素無仇恨。
6por ke ne postkuru la sangovengxanto la mortiginton, kiam ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se la vojo estos longa, kaj ne mortigu lin; cxar li ne meritas morton, cxar li ne estis lia malamiko antauxe.
7因此我吩咐你:‘你要為自己分別三座城。’
7Tial mi ordonas al vi, dirante:Tri urbojn apartigu al vi.
8如果耶和華你的 神照著他向你列祖起過的誓,擴張你的境界,把他應許賜給你列祖的全地,都賜給了你,
8Kaj kiam la Eternulo, via Dio, plilargxigos viajn limojn, kiel Li jxuris al viaj patroj, kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis doni al viaj patroj;
9如果你謹守遵行我今日吩咐你的這一切誡命,愛耶和華你的 神,常常行他的道路,你就要在這三座城以外,再加添三座城;
9se cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi donas al vi hodiaux, vi observos kaj plenumos, amante la Eternulon, vian Dion, kaj irante laux Liaj vojoj en cxiu tempo:tiam aldonu al vi ankoraux tri urbojn krom tiuj tri;
10免得無辜人的血,流在耶和華你的 神要賜給你作產業的地上,以致流人血的罪歸在你身上。
10por ke ne estu versxata senkulpa sango meze de via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kaj por ke vi ne estu kulpa pri sango.
11“但是,如果有人恨他的鄰舍,埋伏著等他,起來攻擊他,把他殺死了,然後逃到這些城中的一座;
11Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin kaj levigxos kontraux lin kaj mortigos lin kaj forkuros al unu el tiuj urboj:
12他本城的長老要派人去,把他從那裡帶出來,交在報血仇的人手中,好把他處死。
12tiam la plejagxuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie kaj transdonu lin en la manon de la sangovengxanto, por ke li mortu.
13你的眼睛不可顧惜他,卻要把流無辜人的血的罪從以色列中除掉,好使你平安無事。
13Via okulo ne indulgu lin; forvisxu la sangon de senkulpulo el Izrael, kaj estos al vi bone.
14不可挪移地界“在耶和華你的 神要賜給你承受為業的地上,不可挪移你鄰舍的地界,因為那是先人立定的。
14Ne forsxovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antauxuloj en via posedajxo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
15證人的條例“人無論有甚麼過錯,或是犯了甚麼罪惡,不可憑著一個見證人的指證,總要憑著兩個見證人的口供,或是三個見證人的口供,才可以確定。
15Ne valoras unu atestanto kontraux homo en cxia kulpo, en cxia krimo, kaj en cxia peko, kiun li pekos:laux la diro de du atestantoj aux laux la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson.
16如果有強橫的見證人起來,指證某人作惡,
16Se kontraux iu starigxos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo,
17那麼,兩個彼此爭訟的人,就要站在耶和華面前,和當時在職的祭司與審判官面前。
17tiam la du homoj, kiuj havas inter si jugxan disputon, starigxu antaux la Eternulo, antaux la pastroj kaj la jugxistoj, kiuj estos en tiu tempo;
18審判官要仔細查問;如果見證人是個假證人,作假見證陷害自己的兄弟,
18kaj la jugxistoj bone esploru; kaj se montrigxos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton:
19你們就要像他想怎樣對待自己的兄弟一樣對待他,這樣,你就把那惡從你們中間除掉。
19tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
20其餘的人聽見了,就必害怕,不敢再在你中間行這樣的惡事了。
20Kaj la aliaj auxdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi.
21你的眼睛不可顧惜,要以命償命,以眼還眼,以牙還牙,以手還手,以腳還腳。”
21Kaj via okulo ne indulgu:animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.