1曠野飄流“以後,我們照著耶和華吩咐我的,回轉過來,沿著往紅海的路起程到曠野去;我們在西珥山繞行了很多日子。
1Kaj ni turnis nin kaj elmovigxis en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni cxirkauxiris la monton Seir dum longa tempo.
2耶和華對我說:
2Kaj la Eternulo diris al mi jene:
3‘你們繞行這山的日子已經夠了;現在要轉向北去。
3Suficxe vi cxirkauxiris cxi tiun monton; turnu vin norden;
4你要吩咐人民說:“你們的兄弟以掃的子孫,住在西珥,你們現在要經過他們的境界;他們必懼怕你們,所以你們要十分謹慎。
4kaj al la popolo donu tian ordonon:Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte.
5不要與他們爭執;他們的地,連腳掌那麼大的一塊,我都不給你們,因為我已經把西珥山賜給以掃作產業。
5Ne komencu batalon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi el ilia lando ecx largxecon de plando; cxar al Esav Mi donis, kiel heredajxon, la monton Seir.
6你們要用銀子向他們買食物吃;也要用銀子向他們買水喝。
6Mangxajxon acxetu de ili pro mono kaj mangxu; kaj ecx akvon acxetu de ili pro mono kaj trinku;
7因為耶和華你的 神,對於你手裡所作的一切事,都已經賜福給你;他也知道你怎樣走這大曠野;這四十年來,耶和華你們的 神常與你同在,使你毫無缺乏。”’
7cxar la Eternulo, via Dio, benis vin en cxiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra cxi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.
8“於是我們離開我們住在西珥的兄弟以掃的子孫,繼續前行;沿著亞拉巴的路,到了以拉他和以旬.迦別,然後轉向摩押曠野的路去。
8Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laux la vojo al la dezerto de Moab.
9耶和華對我說:‘你不可敵視摩押人,也不可與他們爭戰;他們的地我不賜給你作產業,因為我已經把亞珥賜給了羅得的子孫作產業。
9Kaj la Eternulo diris al mi:Ne faru malamikajxon al Moab kaj ne komencu militon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el ilia lando; cxar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedajxon.
10(以前有以米人住在那裡,這族人人數眾多,身體高大,像亞衲族人一樣。
10(La Emidoj antauxe logxis tie, popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj.
11這以米人,像亞衲族人一樣,也算為利乏音人;但摩押人稱他們為以米人。
11Ankaux ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj.
12以前何利人也住在西珥,但以掃的子孫佔領了他們的產業,消滅了他們,住在他們那裡,就像以色列在耶和華賜給他們作產業的地上所行的一樣。)
12Kaj sur Seir logxis antauxe la HXoridoj; sed la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaux si kaj eklogxis sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia posedajxo, kiun la Eternulo donis al ili.)
13現在你們要起來,過撒烈溪。’於是我們過了撒烈溪。
13Nun levigxu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared.
14自從我們離開加低斯.巴尼亞,直到過了撒烈溪的日子,共有三十八年,等到那世代的戰士都從營中滅絕為止,正像耶和華向他們所起的誓一樣。
14Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadesx-Barnea, gxis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, gxis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel jxuris al ili la Eternulo.
15耶和華的手攻擊了他們,把他們從營中除滅,直到滅盡為止。
15Kaj ankaux la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi ilin el inter la tendaro, gxis ili cxiuj formortis.
16“所有戰士都從民中死盡以後,
16Kaj kiam formortis cxiuj militistoj el inter la popolo,
17耶和華就對我說:
17tiam la Eternulo ekparolis al mi, dirante:
18‘你今天要經過摩押的境界亞珥;
18Vi iras nun preter la limo de Moab, preter Ar,
19你走近亞捫人面前的時候,不可敵視他們,也不可與他們爭執;亞捫人的地我不賜給你們作產業,因為我已經把那地賜給了羅得的子孫作產業。
19kaj vi alproksimigxas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el la lando de la Amonidoj; cxar al la filoj de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon.
20(那地也算為利乏音人的地,以前利乏音人住在那裡,但亞捫人稱他們為散送冥。
20(Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaux gxin; Rafaidoj logxis en gxi antauxe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;
21這族人人數眾多,身體高大,像亞衲族人一樣;但耶和華從亞捫人面前消滅了他們,亞捫人就佔領了他們的地業,住在那裡,
21tio estis popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj; sed la Eternulo ekstermis ilin antaux ili, kaj ili forpelis ilin kaj eklogxis sur ilia loko;
22好像耶和華從前為住在西珥的以掃的子孫所作的一樣,就是把何利人從他們面前消滅,他們就佔領了他們的地業,住在他們那裡,直到今日。
22kiel Li faris por la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, antaux kiuj Li ekstermis la HXoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj logxis sur ilia loko gxis la nuna tago.
23還有亞衛人,原先住在迦薩附近的各村莊裡,有從迦斐託出來的迦斐託人把他們消滅了,住在他們那裡。)
23Kaj la Avidojn, kiuj logxis en vilagxoj gxis Gaza, ekstermis la Kaftoridoj, kiuj eliris el Kaftor, kaj ili eklogxis sur ilia loko.)
24現在你要起來,出發,過亞嫩谷;看哪,我已經把亞摩利人希實本王西宏和他的土地,交在你的手裡了;你要開始佔領那地作產業,與他爭戰。
24Levigxu, elmovigxu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Sihxonon, la regxon de HXesxbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu kontraux li.
25就在今天,我要使天下萬民聽見你的消息都驚慌懼怕,而且因你的緣故發抖疼痛。’
25De la nuna tago Mi komencos jxetadi teruron kaj timon antaux vi sur la popolojn sub la tuta cxielo; tiuj, kiuj auxdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaux vi.
26擊敗希實本王西宏(民21:21~30)“我從基底莫的曠野,派使者到希實本王西宏那裡去,用和平的話說:
26Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Sihxon, la regxo de HXesxbon, kun vortoj de paco, dirante:
27‘求你讓我從你的地經過;我只走大道,不偏左也不偏右。
27Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laux la vojo, mi ne forflankigxos dekstren nek maldekstren;
28你可以按著價錢把食物賣給我吃,也可以按著價錢把水賣給我喝;只要讓我步行過去就是了;
28mangxajxon vendu al mi pro mono, kaj mi mangxos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos:nur per miaj piedoj mi trairos-
29好像住在西珥的以掃子孫,和住在西珥的摩押人待我一樣,等我過約旦河,進到耶和華我們的 神賜給我們的地去。’
29kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj logxas en Ar-gxis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.
30但是希實本王西宏不肯讓我們從他那裡經過,因為耶和華我們的 神使他的心意頑固,使他的心剛硬,為要把他交在你的手裡,像今日一樣。
30Sed ne volis Sihxon, la regxo de HXesxbon, tralasi nin, cxar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.
31耶和華對我說:‘看哪,我已經把西宏和他的地交給你了,你可以佔領他的地作產業。’
31Kaj la Eternulo diris al mi:Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Sihxonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon.
32“那時西宏和他所有的人民都出來,攻擊我們,在雅雜與我們作戰。
32Kaj Sihxon eliris kontraux nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac.
33耶和華我們的 神把他交給了我們,我們就把他、他的兒子們和他所有的人民都擊殺了。
33Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon.
34那時我們奪取了他所有的城邑,把每一座城,連男帶女,以及小孩子都全部毀滅,沒有留下一個存活的;
34Kaj ni militakiris en tiu tempo cxiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;
35只留下我們掠為己有的牲畜,和我們奪取城邑所得的戰利品。
35nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakirajxon, kaj la rabajxon el la urboj, kiujn ni militakiris.
36從亞嫩谷旁邊的亞羅珥和谷中的城,直到基列,沒有一座城太高,是我們不能攻下的;耶和華我們的 神把這一切都交給我們了。
36De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, gxis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontrauxstari al ni:cxion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;
37只有亞捫人的地,雅博河一帶的地方,和山地的城市,以及耶和華我們的 神吩咐我們不可去的地方,我們都沒有走近。”
37nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimigxis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al cxio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.