1摩西之歌“天哪,留心吧,我要說話;地啊,聆聽我口中的言語。
1Atentu, cxielo, kaj mi parolos; Kaj auxdu la tero la vortojn de mia busxo.
2我的教訓下降如雨,我的言語滴落如露,像細雨落在青草上,像甘霖降在蔬菜上。
2Versxigxos kiel pluvo mia instruo, Fluos kiel roso mia parolo, Kiel pluvego sur verdajxon Kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.
3因為我要宣告耶和華的名;你們要尊崇我們的 神的偉大。
3CXar la nomon de la Eternulo mi vokas; Donu honoron al nia Dio.
4他是磐石,他的作為完全,因為他一切所行的全都公平;他是誠實無偽的 神,又公義,又正直。
4Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; CXar cxiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.
5這世代向他行事敗壞,就不是他的兒女,滿有弊病,這實在是個乖僻彎曲的世代。
5Ili malbonigxis antaux Li, Ili ne estas Liaj infanoj, pro sia malvirteco; Generacio malhumila kaj malhonesta.
6愚昧無知的人民哪,你們這樣報答耶和華嗎?他不是你的父,不是把你買回來的嗎?他造了你,建立了你。
6CXu al la Eternulo vi tiel repagas, Popolo malnobla kaj malprudenta? CXu ne Li estas via patro, kiu vin kreis? CXu ne Li vin estigis kaj arangxis?
7你要回想古時的日子,思念歷代以來的年月;問你的父親,他必告訴你;問你的長者,他們必對你說。
7Rememoru la tempon antikvan, Pripensu la jarojn de la antauxaj generacioj; Demandu vian patron, kaj li sciigos al vi; Viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi.
8至高者把地業賜給列國的時候,把人類分開的時候,就照著以色列子孫的數目,立定了萬民的境界。
8Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj, Kiam Li dislogxigis la homidojn, Li starigis la limojn de la popoloj Laux la nombro de la idoj de Izrael;
9但耶和華的分就是他的子民,他的產業就是雅各。
9CXar parto de la Eternulo estas Lia popolo; Jakob estas Lia hereda mezuritajxo.
10耶和華在曠野之地遇見了他,在荒涼之地和野獸吼叫的荒野,遇見了他,就環繞他,看顧他,保護他,好像保護自己眼中的瞳人一樣。
10Li trovis lin en dezerto, En stepo, kie regas bruo senviva; Li cxirkauxis lin, zorgis pri li, Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo.
11又像老鷹攪動巢窩,飛翔在雛鷹之上,搧展翅膀,接取雛鷹,背在自己的兩翼之上。
11Kiel aglo vekas sian neston, Flugpendas super siaj idoj, Tiel Li etendis Siajn flugilojn, Prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj.
12耶和華獨自領導了他,並沒有外族人的神與他同在。
12La Eternulo sola kondukis lin, Kaj neniu fremda dio estis kun Li.
13耶和華使他乘駕地的高處,得吃田間的土產;又使他從巖石中吸蜜,從堅固的磐石中取油。
13Li portis lin sur altajxon de la tero, Mangxigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el sxtono Kaj per oleo el granita roko,
14也吃牛酪和羊乳,羊羔的脂肪,巴珊的公牛和公山羊,以及上好的麥子;也喝了葡萄汁釀成的酒。
14Per butero de bovinoj kaj per lakto de sxafinoj Kun sebo de sxafidoj Kaj per sxafoj de Basxan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la sxauxmantan sangon de vinberoj.
15但耶書崙肥胖了,就踢跳,‘你肥胖了,你粗壯了,你飽滿了,’他離棄了造他的 神,輕看了救他的磐石。
15Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.
16他們以外族人的神激動了 神的憤恨,以可憎之事惹起了他的怒氣。
16Ili incitis Lin per fremdaj dioj, Per abomenajxoj ili kolerigis Lin.
17他們獻祭給鬼魔(他們不是神),就是他們從來不認識的神,是近來新興的,是你們的列祖所不懼怕的。
17Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, Al dioj, kiujn ili ne konis, Al novaj, antaux nelonge venintaj, Pri kiuj ne pensis viaj patroj.
18你輕忽了生你的磐石,你忘記了產你的 神。
18La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro, Kaj vi forgesis la Dion, kiu vin estigis.
19因為他的兒女激怒了 神,耶和華看見了,就棄絕了他們,
19Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn;
20說:‘我必掩面不顧他們,要看看他們的結局怎樣;因為他們是乖曲的一代,心裡沒有信實的人。
20Kaj Li diris:Mi kasxos Mian vizagxon for de ili, Mi vidos, kia estos ilia fino; CXar ili estas generacio perfida, Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon.
21他們以不是神的神激動了我的憤恨,以虛無之物惹動了我的怒氣;我也以不是子民的人激動他們的憤恨,以愚昧的國民惹動他們的怒氣。
21Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantajxoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos.
22因為在我的怒中有火燃燒起來,燒到陰間的深處,把大地和地的出產盡都吞滅,連山的根基也燒著了。
22CXar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj gxi brulas gxis la profundoj de SXeol, Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn, Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj.
23我要把災禍加在他們身上,把我的箭向他們射盡。
23Mi amasigos super ili malfelicxojn; Miajn sagojn Mi cxiujn eluzos kontraux ilin.
24他們必因饑荒消瘦,被熱病和毒症消滅;我也要打發野獸用牙齒咬他們,和土中的蛇類用毒液害他們。
24Ili konsumigxos de malsato Kaj senfortigxos de febro kaj de turmenta epidemio; Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin Kun la veneno de rampantoj sur la tero.
25外有刀劍,內有驚恐,使人喪亡,使少男少女,嬰孩和白髮老人,盡都喪亡。
25Ekstere ekstermos glavo, Kaj en la domoj teruro, Junulon kaj junulinon, Sucxinfanon kun grizharulo.
26我原想:“我要把他們分散到各處,把他們的名號都從人間除滅。”
26Mi dirus:Mi disblovos ilin, Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj;
27但我懼怕仇人激動我,恐怕敵人誤會了,又恐怕他們說:“是我們的手高舉了,並不是耶和華作了這一切事。”’
27Se Mi ne timus, ke cxagrenus Min la malamikoj, Ke eble fierigxus iliaj premantoj, Kaj dirus:Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris cxion cxi tion.
28因為他們是缺乏計謀的國,他們心中沒有見識。
28CXar ili estas popolo, kiu perdis la prudenton, Kaj komprenadon ili ne havas.
29如果你們有智慧,就可以明白這事,認清自己將來的結局了。
29Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus; Ili pripensus, kia estos ilia fino.
30如果不是他們的磐石把他們出賣了,如果不是耶和華把他們交出來,一人怎能追趕一千人,二人怎能使萬人逃跑呢?
30Kiel povus unu persekuti milon Kaj du forkurigi dek milojn, Se ilia Defendanto ilin ne vendus Kaj la Eternulo ilin ne transdonus?
31連我們的仇敵也自己斷定,他們的磐石不像我們的磐石。
31Ilia defendanto ne estas ja kiel nia Defendanto, Niaj malamikoj mem tion povas jugxi.
32因為他們的葡萄樹,是所多瑪的葡萄樹所出的,是蛾摩拉的田地所生的;他們的葡萄是毒葡萄,每一掛都是苦的。
32CXar el la vinberbrancxoj de Sodom estas iliaj vinberbrancxoj Kaj el la kampoj de Gomora; Iliaj beroj estas beroj venenaj, Vinberojn maldolcxajn ili havas.
33他們的酒是大蛇的毒液,是虺蛇的劇毒。
33Galo de drakoj estas ilia vino, Kaj pereiga veneno de aspidoj.
34這不是貯藏在我這裡,封閉在我的寶庫中嗎?
34CXu tio ne estas kasxita cxe Mi, Sigelita en Mia trezorejo?
35等到他們失足的時候,我要伸冤報應;因為他們遭遇災難的日子近了,那預備要臨到他們身上的事,必快快臨到。
35CXe Mi estas vengxo kaj repago, GXis la tago, kiam eksxanceligxos ilia piedo; CXar proksima estas la tago de ilia malfelicxo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.
36耶和華要為自己的子民伸冤,為自己的僕人難過,因為耶和華看見他們的能力已經消逝,為奴的或自由的都沒有剩下一人。
36CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li kompatos Siajn sklavojn, Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto, Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo.
37他必說:‘他們的神在哪裡呢?他們投靠的磐石在哪裡呢?
37Kaj Li diros:Kie estas iliaj dioj, La fortikajxo, kiun ili fidis;
38就是向來吃他們祭牲脂肪的,喝他們奠祭之酒的神在哪裡呢?讓他們興起來幫助你們吧,願他們保護你們吧!
38Kiuj mangxis la sebon de iliaj bucxoferoj, Trinkis la vinon de iliaj versxoferoj? Ili levigxu kaj helpu vin, Ili estu sxirmo por vi!
39現在你們要知道,只有我是那一位,除我以外,並沒有別的神;我使人死,也使人活;我打傷,我也醫治;沒有人可以從我的手裡搶救出去。
39Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano.
40我向天舉手說:我活到永永遠遠;
40Mi levos al la cxielo Mian manon, Kaj Mi diros:Mi vivas eterne.
41如果我磨亮了我的刀劍,如果我掌握了審判權,就必向我的仇敵伸冤,必向恨我的人報應。
41Kiam Mi akrigos Mian brilantan glavon Kaj Mia mano komencos la jugxadon, Tiam Mi revengxos al Miaj malamikoj, Kaj al Miaj malamantoj Mi repagos.
42我要使我的箭飲血飲醉,就是被殺的人和被擄的人的血;我的刀劍要吃肉,就是吃仇敵長髮首領的肉。’
42Mi ebriigos Miajn sagojn per sango, Kaj Mia glavo mangxos karnon, El la sango de mortigitoj kaj kaptitoj, El la kapoj de la estroj de la malamikoj.
43列國啊,你們當與耶和華的子民一同歡呼,因為他要伸他僕人流血的冤,他要向他的仇人報復,他要救贖他的地和他的子民。”
43Gloru, ho gentoj, Lian popolon; CXar Li vengxos pro la sango de Siaj sklavoj, Kaj Li redonos vengxon al Siaj malamikoj Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon.
44摩西和嫩的兒子約書亞前來,把這首詩歌的一切話都說給人民聽。
44Kaj Moseo venis kaj eldiris cxiujn vortojn de cxi tiu kanto antaux la oreloj de la popolo, li kaj Josuo, filo de Nun.
45摩西的遺言摩西向以色列眾人說完了這一切話,
45Kaj kiam Moseo finis la paroladon de cxiuj cxi tiuj vortoj antaux la tuta Izrael,
46就對他們說:“我今日警告你們的一切話,你們都要放在心上,好吩咐你們的子孫謹守遵行這律法上的一切話。
46tiam li diris al ili:Enmetu en vian koron cxiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaux, kaj transdonu ilin al viaj gefiloj, por ke ili penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.
47因為這不是空洞、與你們無關重要的事,而是你們的生命;藉著這事,你們在過約旦河去得為業的地上,才可以日子長久。”
47CXar ne malgrava afero gxi estas por vi; sed gxi estas via vivo, kaj per cxi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi gxin.
48預言摩西死在尼波山上就在那一天,耶和華對摩西說:
48Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la sama tago, dirante:
49“你要上這亞巴琳山去,就是尼波山,在耶利哥對面的摩押地,觀看我賜給以色列人為業的迦南地。
49Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, sur la monton Nebo, kiu estas en la lando Moaba, kontraux Jerihxo; kaj rigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj kiel posedajxon;
50你必死在你登上的山上,歸到你的族人那裡去,像你的哥哥亞倫死在何珥山上,歸到他的族人那裡去一樣。
50kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj alkolektigxu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato, sur la monto Hor, kaj alkolektigxis al sia popolo:
51因為你們在尋的曠野,在加低斯米利巴水邊,在以色列人中間悖逆我,在以色列人中間沒有尊我為聖。
51pro tio, ke vi pekis kontraux Mi inter la Izraelidoj cxe la Akvo de Malpaco en Kadesx, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj.
52我賜給以色列人的地,你可以從對面觀看,卻不得進去。”
52CXar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.