1智者的選擇美名優於美好的膏油,死亡的日子勝過誕生的日子。
1Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskigxo.
2往服喪之家,比往宴樂之家還好,因為死是人人的結局,活人要把這事放在心上。
2Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; cxar morto estas la fino de cxiu homo, kaj la vivanto notos cxi tion en sia koro.
3憂愁勝於嬉笑,因為面帶愁容,能使內心得著好處。
3Pli bona estas plendo, ol rido; cxar cxe malgxojo de la vizagxo plibonigxas la koro.
4智慧人的心在服喪之家,愚昧人的心在歡樂之家。
4La koro de sagxuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsagxuloj en domo de gxojo.
5聽智慧人的斥責,勝過聽愚昧人的歌唱。
5Pli bone estas auxskulti riprocxon de sagxulo, ol auxskulti kanton de malsagxuloj.
6愚昧人的笑聲,就像鍋底下荊棘的爆聲一樣。這也是虛空。
6CXar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsagxuloj; kaj vantajxo gxi estas.
7勒索會使智慧人變為愚妄,賄賂能敗壞人心。
7CXar perforteco forprenas la sagxon de sagxulo, kaj la prudenton malbonigas donaco.
8事情的結局勝於開端,存心忍耐的,勝過居心驕傲的。
8La fino de afero estas pli bona, ol gxia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo.
9你心裡不要輕易動怒,因為惱怒留在愚昧人的胸懷中。
9Ne rapidu koleri en via spirito; cxar koleremeco logxas en la brusto de malsagxuloj.
10你不要說:“為甚麼從前的日子勝過現在的呢?”你這樣問,不是出於智慧。
10Ne diru:Kial la antauxaj tagoj estis pli bonaj, ol la nunaj? cxar ne el sagxeco vi cxi tion demandus.
11智慧與產業都是好的,對得見天日的人是有益的。
11Bona estas sagxeco kune kun hereda havo, kaj gxi estas profita al tiuj, kiuj vidas la sunon.
12因為受智慧的庇護,如同受銀子的庇護。唯有智慧能保全智慧人的生命,這就是知識的益處。
12CXar la sagxeco estas sxirmo tiel same, kiel mono estas sxirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la sagxeco donas vivon al sia posedanto.
13體察 神的心意行事要觀察 神的作為,因為他所屈曲的,誰能弄直呢?
13Rigardu la faron de Dio; cxar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis?
14在亨通的日子,應當享福;遭遇患難的時候,就當省察。 神使這兩樣並存,為了叫人查不出未來的事。
14En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfelicxo atendu:cxi tion kaj tion arangxis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.
15在我虛空的日子裡,我見過這兩件事:有義人行義反而滅亡,有惡人行惡倒享長壽。
15CXion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj:okazas, ke virtulo pereas cxe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas cxe sia malvirteco.
16不要過分公義,也不要太過有智慧,何必自取滅亡呢?
16Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe:kial vi devas vin konfuzi?
17不要過分作惡,也不要作愚昧人,何必時候未到就死?
17Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta:kial vi devas morti ne en via tempo?
18持守這個是好的,那個也不要放鬆,因為敬畏 神的人,都必避免這兩個極端。
18Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaux de alia afero vi ne forprenos vian manon; cxar tiu, kiu timas Dion, penas placxi al cxiuj.
19智慧使智慧人比城中十個官長更有能力。
19La sagxeco faras la sagxulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo.
20世上實在沒有一個行善而不犯罪的義人。
20CXar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.
21人所說的一切話,都不要放在心上,因你可能聽見僕人咒罵你。
21Ne cxiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne auxdu vian sklavon malbenanta vin:
22其實你心裡明白,自己也曾多次咒罵別人。
22cxar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaux vi malbenis aliajn.
23這一切我都用智慧試驗過。我說:“我要得智慧”,智慧卻遠離我。
23CXion cxi tion mi provis per mia sagxo; mi diris al mi:Mi akiru sagxon; tamen gxi estas malproksima de mi.
24那離得遠又極深奧的,誰能找到呢?
24Kio estas malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos?
25我轉念,一心去了解、考察並尋覓智慧和事理,又要知道愚蒙是邪惡的,狂妄是愚昧的。
25Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj trasercxi sagxecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsagxeco kaj ke la senscieco estas sensenca.
26我發現一個比死亡更惡毒的婦人,她有如羅網,心如陷阱,手如鎖鍊。蒙 神喜悅的人得以擺脫她,罪人卻被她纏住。
26Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu placxas al Dio, sin savos de sxi, sed pekulo estos kaptita de sxi.
27傳道者說:“看哪!我發現了這件事,我一再揣摩,要找出事情的道理。
27Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto:oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo.
28我的心仍在尋覓,卻還找不到,就是在一千個男人中,我找到一個正直人,但在所有的女人中,連一個也找不到。
28Jen, kion ankoraux sercxis mia animo kaj ne trovis:viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter cxiuj mi tute ne trovis.
29我所明白的,只有這件事: 神造人原是正直的,他們卻找出許多巧計。”
29Nur cxi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.