聖經新譯本

Esperanto

Esther

1

1亞哈隨魯王大宴群臣亞哈隨魯在位的時候,他統治從印度到古實共一百二十七省。
1Tio estis en la tempo de Ahxasxverosx, de tiu Ahxasxverosx, kiu regxis de Hindujo gxis Etiopujo, super cent dudek sep landoj.
2他在書珊城登了國位。
2En tiu tempo, kiam la regxo Ahxasxverosx sidis sur sia regxa trono en la kastelurbo SXusxan,
3他執政第三年,曾為眾領袖和臣僕擺設筵席;波斯和瑪代的權貴,以及各省的貴族和領袖都在他面前。
3en la tria jaro de lia regxado, li faris festenon por cxiuj siaj princoj kaj siaj servantoj, por la potenculoj de Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj regionestroj, kiuj estis cxe li,
4他把自己尊榮之國的財富和偉大威風的榮華,向他們展現很多日子,共有一百八十天。
4montrante la grandan ricxecon de sia regno kaj la majestan belecon de sia grandeco, dum multe da tagoj, dum cent okdek tagoj.
5這些日子過了,王又為所有在書珊城的人民,無論尊卑大小,在御園的院子裡擺設筵席七天。
5Kiam finigxis tiuj tagoj, la regxo faris por la tuta popolo, kiu trovigxis en la kastelurbo SXusxan, de la grandaj gxis la malgrandaj, festenon septagan sur la gxardena korto de la regxa palaco.
6御園中有白色綿織的帷幕、藍色的幔子,細麻繩、紫色繩懸在銀環裡和大理石柱上;有金銀的床榻擺在紅色、白色、黃色和黑色的大理石所鋪的地上。
6Blankaj, rugxaj, kaj bluaj sxtofoj, fiksitaj per bisinaj kaj purpuraj sxnuroj, pendis sur argxentaj ringoj kaj marmoraj kolonoj. Oraj kaj argxentaj benkoj staris sur podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro.
7賜飲都用金器皿;器皿與器皿各有不同;御酒很多,足顯王的厚賜。
7La trinkajxon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da regxa vino estis multe, kiel decis al la regxo.
8飲酒都照著定例,不准勉強;因為王對他宮裡的所有臣僕立下規矩,要照著各人的意願而行。
8La trinkado estis en ordo, neniu devigis; cxar tiel la regxo ordonis al cxiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laux la volo de cxiu.
9瓦實提王后抗旨王后瓦實提也在亞哈隨魯王的王宮中,為婦女們擺設筵席。
9Ankaux la regxino Vasxti faris festenon por la virinoj de la regxa domo de la regxo Ahxasxverosx.
10第七日,亞哈隨魯王因飲酒心裡高興,就吩咐侍候在他面前的七個太監:米戶幔、比斯他、哈波拿、比革他、亞拔他、西達、甲迦,
10En la sepa tago, kiam la koro de la regxo gajigxis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, HXarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep euxnukoj, kiuj servadis antaux la regxo Ahxasxverosx,
11去請王后瓦實提,戴著后冕到王面前,使眾人和大臣欣賞她的美麗;因為她的容貌很美。
11ke ili alkonduku la regxinon Vasxti al la regxo en la regxina krono, por montri al la popoloj kaj al la princoj sxian belecon; cxar sxi estis bela.
12王后瓦實提卻不肯遵照王藉著太監所傳的命令,所以王非常生氣,怒火中燒。
12Sed la regxino Vasxti ne volis veni laux la ordono, kiun la regxo donis per la euxnukoj. Tiam la regxo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li.
13瓦實提被廢王就諮詢通達時務的哲士;因為當時按照王的常規,王要處理一事,必先問問面前所有精通法令和審斷的朝臣。
13Kaj la regxo diris al la sagxuloj kompetentaj pri la cirkonstancoj (cxar la aferoj de la regxo estis ordinare farataj post konsiligxo kun cxiuj konantoj de legxo kaj juro;
14那時在王身邊的有甲示拿、示達、押瑪他、他施斯、米力、瑪西拿、米母干等七位波斯、瑪代的大臣;他們都是常見王面,在國中居首位的。
14kaj la plej proksimaj al li estis:Karsxena, SXetar, Admata, Tarsxisx, Meres, Marsena, kaj Memuhxan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizagxon de la regxo kaj okupis la unuan lokon en la regno):
15王問他們說:“王后瓦實提不遵行亞哈隨魯王藉著太監所傳的命令,按照法令應怎樣辦理呢?”
15Kiel oni laux la legxo devas agi kun la regxino Vasxti pro tio, ke sxi ne plenumis la ordonon de la regxo Ahxasxverosx, donitan per la euxnukoj?
16米母干在王和眾領袖面前回答:“王后瓦實提不但得罪了皇上,而且還得罪了亞哈隨魯王各省的臣民。
16Tiam diris Memuhxan antaux la regxo kaj la princoj:La regxino Vasxti estas kulpa, ne sole kontraux la regxo, sed kontraux cxiuj princoj, kaj kontraux cxiuj popoloj, kiuj trovigxas en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx;
17因為王后這事必傳到所有婦女的耳中,會使她們眼中輕視自己的丈夫,因為她們說:‘亞哈隨魯王吩咐人帶王后瓦實提到王面前,她卻沒有來。’
17cxar la ago de la regxino farigxos konata al cxiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante:La regxo Ahxasxverosx ordonis venigi al li la regxinon Vasxti, kaj sxi ne iris.
18現在波斯和瑪代的公主貴婦聽見王后這件事,就必照樣告訴王的大臣,這樣輕視和忿怒的事就常有了。
18Nun la Persaj kaj Medaj princedzinoj, kiuj auxdis pri la ago de la regxino, parolos tiel same al cxiuj princoj de la regxo; kaj estos suficxe da malhonoro kaj da cxagreno.
19王若是贊成,可以下一道諭旨,並且寫在波斯和瑪代的法令中,永不廢除。不准瓦實提再到亞哈隨魯王面前來,又請王把她王后的位分賜給另一位比她好的人。
19Se al la regxo placxas, oni elirigu ordonon de la regxo, kaj oni enskribu gxin kiel nemalobeeblan legxon de Persujo kaj Medujo, ke la regxino Vasxti ne venu plu antaux la regxon Ahxasxverosx; kaj sxian regxinecon la regxo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol sxi.
20王頒布的諭旨傳遍全國的時候,所有的婦女都必敬重她們的丈夫,不論丈夫尊卑貴賤。”
20Kiam la ordono, kiun la regxo faris, estos auxdita en lia tuta regno, kiel ajn granda gxi estas, tiam cxiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj gxis la malgrandaj.
21王和眾領袖都贊成米母干的話;王就照著他的話去行,
21La parolo placxis al la regxo kaj al la princoj, kaj la regxo agis konforme al la parolo de Memuhxan.
22把詔書送到王的各省,每一省都用各省的文字,每一族都用各族的方言,使作丈夫的都在家中作主,說話有權威。
22Kaj li sendis leterojn en cxiujn landojn de la regxo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo, ke cxiu viro estu cxefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.