聖經新譯本

Esperanto

Esther

3

1末底改不向哈曼跪拜這事以後,亞哈隨魯王使亞甲族哈米大他的兒子晉陞;王提拔他,使他的地位高過所有與他在一起的大臣。
1Post tiuj okazintajxoj la regxo Ahxasxverosx eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian segxon super cxiuj princoj, kiuj estis cxe li.
2在朝門那裡,王的所有臣僕,都向哈曼屈身下拜,因為王曾經這樣吩咐;只有末底改不跪,也不拜。
2Kaj cxiuj servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, klinadis sin kaj jxetadis sin vizagxaltere antaux Haman, cxar tiel ordonis pri li la regxo. Sed Mordehxaj sin ne klinadis kaj ne jxetadis sin vizagxaltere.
3於是在朝門的臣僕問末底改:“你為甚麼違背王的命令呢?”
3La servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, diris al Mordehxaj:Kial vi malobeas la ordonon de la regxo?
4他們天天勸他,他還是不聽,他們就告訴哈曼,要看看末底改的話是不是堅持到底,因為他已經告訴他們,他自己是猶大人。
4CXar ili diradis tion al li cxiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, cxu la vortoj de Mordehxaj konservos sian forton; cxar li diris al ili, ke li estas Judo.
5哈曼見末底改不向他屈身下拜,就非常忿怒。
5Kiam Haman vidis, ke Mordehxaj ne klinas sin kaj ne jxetas sin vizagxaltere antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero.
6他以為只下手對付末底改一人還是小事,因為有人把末底改的本族告訴了哈曼;所以哈曼設法要把亞哈隨魯王全國所有的猶大人,與末底改一起消滅。
6Sed li trovis nesuficxa meti la manon sur Mordehxajon; cxar oni diris al li, el kiu popolo Mordehxaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi cxiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Ahxasxverosx, la popolon de Mordehxaj.
7哈曼圖謀滅絕猶大人亞哈隨魯王十二年正月,就是尼散月,有人在哈曼面前弄卜“普珥”,就是抽籤,逐日逐月地抽,結果抽出了十二月,就是亞達月。
7En la unua monato, tio estas en la monato Nisan, en la dek-dua jaro de la regxado de Ahxasxverosx, oni jxetadis pur�on, tio estas loton, antaux Haman, de tago al tago kaj de monato al monato, gxis la dek-dua, tio estas gxis la monato Adar.
8哈曼對亞哈隨魯王說:“有一個種族,散居在王國各省各民族之中;他們的法例與各族的法例不同,他們也不遵守王的法規;所以留下他們,對王實在無益。
8Kaj Haman diris al la regxo Ahxasxverosx:Ekzistas unu popolo, disjxetita kaj dissemita inter la popoloj en cxiuj landoj de via regno; iliaj legxoj estas malsimilaj al la legxoj de cxiuj popoloj, kaj la legxojn de la regxo ili ne plenumas; ne decas al la regxo tiel restigi ilin.
9王若是贊成,請王降旨消滅他們;我願捐出三萬四千公斤銀子,交在管理國務的人手中,納入王庫。”
9Se al la regxo placxas, oni preskribu ekstermi ilin; tiam dek mil kikarojn da argxento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la regxo.
10於是王從自己的手中取下戒指,交給猶大人的敵人,亞甲族哈米大他的兒子哈曼。
10Tiam la regxo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis gxin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj.
11王對哈曼說:“這銀子仍賜給你,這民也交給你,你看怎樣好,就怎樣待他們吧。”
11Kaj la regxo diris al Haman:La argxento estas transdonata al vi, kaj ankaux la popolo, por fari al gxi tion, kio placxas al vi.
12王准哈曼滅絕猶大人正月十三日,王的書記都召了來,照著哈曼的一切吩咐,用各省的文字,各族的方言,奉亞哈隨魯王的名下旨,又用王的戒指蓋上印,頒給總督、各省的省長和各族的領袖。
12Kaj oni vokis la skribistojn de la regxo en la unua monato, en gxia dek- tria tago, kaj oni skribis konforme al cxiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la regxo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super cxiu regiono, kaj al la princoj de cxiu popolo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo; en la nomo de la regxo Ahxasxverosx tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la regxo.
13王旨交給眾驛使傳到王的各省,吩咐要在一日之內,在十二月,就是亞達月十三日,把所有的猶大人,無論老少婦孺,都全部毀滅、殺絕、除盡,並且搶奪他們的財產。
13Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en cxiujn landojn de la regxo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu cxiujn Judojn, de junulo gxis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havajxon oni disrabu.
14諭文抄本頒行各省,通告各族,使他們準備好這一天。
14Kopio de la letero estis transdonota kiel legxo en cxiun landon kaj proklamota al cxiuj popoloj, por ke ili estu pretaj al tiu tago.
15驛使奉王命急忙出發,御旨從書珊城頒布出去。那時王與哈曼又同坐共飲,書珊城的居民卻非常慌亂。
15La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la regxo. La legxo estis donita en la kastelurbo SXusxan. La regxo kaj Haman sidigxis, por drinki, sed la urbo SXusxan estis konsternita.