聖經新譯本

Esperanto

Esther

6

1王發現末底改有功未酬那一夜,王睡不著覺,就吩咐人把史記,就是年鑒拿來,在王面前誦讀。
1En tiu nokto la regxo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memorajxan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaux la regxo.
2有一處記著說:王有兩個守門的太監:辟探和提列,企圖要謀害亞哈隨魯王;這事給末底改告發了。
2Kaj tie trovigxis skribite, kiel Mordehxaj raportis pri Bigtan kaj Teresx, la du regxaj korteganoj el la sojlogardistoj, kiuj intencis meti manon sur la regxon Ahxasxverosx.
3王問:“為了這事,末底改得了甚麼尊榮和封賜沒有?”侍候王的眾臣僕回答:“他甚麼也沒有得到。”
3Tiam la regxo diris:Kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordehxaj? Kaj la junuloj servistoj de la regxo respondis:Nenio estas farita al li.
4王問:“誰在院子裡?”那時哈曼正進了王宮的外院,要求王把末底改掛在哈曼為他預備的木架上。
4La regxo diris:Kiu estas sur la korto? Dume Haman estis veninta sur la eksteran korton de la regxa domo, por diri al la regxo, ke oni pendigu Mordehxajon sur la arbo, kiun li pretigis por li.
5王的臣僕對他說:“是哈曼站在院子裡。”王說:“叫他進來。”
5La junuloj de la regxo diris al li:Jen Haman staras sur la korto. Kaj la regxo diris:Li eniru.
6哈曼就進去,王問他:“王喜歡賜尊榮給他的人,要怎樣待他呢?”哈曼心裡想:“王喜歡賜尊榮的人,除我以外,還有誰呢?”
6Haman eniris. Kaj la regxo diris al li:Kion oni faru al tiu homo, kiun la regxo deziras honori? Haman pensis en sia koro:Al kiu la regxo povas deziri fari honoron krom mi?
7於是哈曼回答王:“王喜歡賜尊榮的人,
7Kaj Haman diris al la regxo:Se al iu la regxo volas fari honoron,
8要把王常穿的朝服和王常騎的駿馬,就是頭戴王冠的駿馬帶來,
8oni alportu regxan veston, kiun portis sur si la regxo, kaj cxevalon, sur kiu rajdis la regxo, kiam sur lian kapon estis metita la regxa krono;
9把朝服和駿馬交給王最尊貴的一個大臣手裡,把衣服給王喜歡賜尊榮的人穿上,使他騎在馬上,走過城中的街上,又要有人在他前面宣告:‘王喜歡賜尊榮的人,要這樣待他。’”
9oni donu la veston kaj la cxevalon en la manon de unu el la plej eminentaj regxaj princoj, ke oni vestu la homon, kiun la regxo deziras honori, kaj rajdigu lin sur la cxevalo sur la strato de la urbo, kaj oni proklamadu antaux li:Tiele estas farate al la homo, kiun la regxo volas honori.
10王命哈曼使末底改得尊榮王對哈曼說:“趕快拿朝服和駿馬來,照著你所說的,去行在那坐在朝門那裡的猶大人末底改身上;你所說的,一樣也不可缺少。”
10Tiam la regxo diris al Haman:Rapide prenu la veston kaj la cxevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordehxaj, kiu sidas cxe la pordego de la regxo; mankigu nenion el cxio, kion vi diris.
11於是哈曼把朝服和駿馬拿來,先給末底改穿上朝服,然後使他騎在馬上,走過城中的街上,又在他前面宣告:“王喜歡賜尊榮的人,要這樣待他。”
11Haman prenis la veston kaj la cxevalon, kaj vestis Mordehxajon, kaj rajdigis lin tra la strato de la urbo, kaj proklamadis antaux li:Tiele estas farate al la homo, kiun la regxo volas honori.
12末底改仍回到御門那裡;哈曼卻急急忙忙回了家,帶著悲哀的心蒙著頭。
12Poste Mordehxaj revenis al la pordego de la regxo; kaj Haman rapidis hejmen, malgxoja kaj kun kovrita kapo.
13哈曼把遭遇的一切事,都述說給他的妻子細利斯和他所有的朋友聽;他的謀士和妻子細利斯對他說:“在末底改面前,你開始失敗了;他若是猶大人,你就不能勝過他:你終必在他面前失敗。”
13Haman rakontis al sia edzino Zeresx kaj al cxiuj siaj amikoj cxion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj sagxuloj kaj lia edzino Zeresx:Se el la gento de la Judoj estas Mordehxaj, antaux kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraux li, sed vi plue falos antaux li.
14他們還與哈曼說話的時候,王的太監來了,催哈曼快走,赴以斯帖預備的筵席。
14Dum ili ankoraux parolis kun li, venis la euxnukoj de la regxo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.