1司法公正“不可傳播謠言,也不可與惡人攜手作假見證。
1Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.
2不可隨眾行惡,不可在訴訟的事上隨眾說歪曲正義的話;
2Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero.
3也不可在訴訟的事上偏護窮人。
3Ankaux malricxulon ne favoru en lia jugxa afero.
4“如果你遇見你仇敵的牛或是驢走迷了路,就應該把牠牽回來給他。
4Se vi renkontos bovon de via malamiko aux lian azenon erarvagantan, rekonduku gxin al li.
5如果你看見恨你的人的驢伏在重擔之下,不可走開不理牠,你應該與驢主一同卸下重擔。
5Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu helpon kune kun li.
6不可在窮人訴訟的事上歪曲正義。
6Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero.
7要遠離虛假的事;不可殺無辜和正義的人,因為我決不以惡人為義人。
7De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon.
8不可受賄賂,因為賄賂能使明眼人變瞎,又能歪曲義人的話。
8Donacojn ne akceptu; cxar donacoj blindigas vidantojn kaj malgxustigas la aferojn de virtuloj.
9不可壓迫寄居的,因為你們在埃及地也作過寄居的,知道寄居者的心情。
9Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
10安息年與安息日“六年之內你要耕種田地,收取地的出產;
10Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu gxiajn produktajxojn;
11但是第七年,你要讓地歇息,不耕不種,使你民間的窮人可以有吃的;他們吃剩的,田間的野獸可以吃;你的葡萄園和橄欖園,也要這樣作。
11sed en la sepa jaro ripozigu gxin kaj ne tusxu gxin, por ke mangxu la malricxuloj el via popolo, kaj la restajxon mangxu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj kun via olivarbejo.
12六日之內,你要作你的工;但第七日你要安息,好使你的牛和驢可以歇息,並且使你婢女的兒子和寄居的也可以有時間喘息一下。
12Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por ke refresxigxu la filo de via sklavino kaj la fremdulo.
13我對你們所說的一切,你們都要小心謹守,你們不可提別神的名,也不可讓人從你的口中聽到。
13Kaj cxion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, gxi ne estu auxdata el via busxo.
14當守的三個節期(出34:18~26;申16:1~17)“每年三次,你要為我守節。
14Tri fojojn festu al Mi dum la jaro.
15你要守無酵節,要照我吩咐的,在亞筆月內所定的日期,吃無酵餅七天,因為你是在這個月從埃及出來的。你們不可空手朝見我。
15La feston de la macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (cxar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaux Mi kun malplenaj manoj;
16又要守收割節,就是收在田間你勞碌耕種所得初熟之物的節;也要在年底守收藏節,就是在田間收集你勞碌所得之物的時候。
16ankaux la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo.
17一年三次,你所有的男丁都要朝見主耶和華的面。
17Tri fojojn cxiujare aperu cxiuj viaj virseksuloj antaux la Sinjoro, la Eternulo.
18“你不可把我祭牲的血和有酵的餅一同獻上;也不可把我節日祭牲的脂油留過夜到早晨。
18Ne versxu sur fermentajxon la sangon de Mia ofero; kaj la graso de Mia festofero ne restu gxis mateno.
19要把你地上最上好的初熟之物帶到耶和華你 神的殿中。不可用山羊羔母的奶去煮山羊羔。
19La komencajxon de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.
20應許與訓誨“看哪,我在你面前差派使者,好在路上保護你,領你到我預備的地方去。
20Jen Mi sendas angxelon antaux vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis.
21你們在他面前要謹慎,要聽他的話,不可違背他;不然,他必不赦免你們的過犯,因為他是奉我的名來的。
21Gardu vin antaux lia vizagxo kaj auxskultu lian vocxon; ne incitu lin, cxar li ne pardonos vian pekon; cxar Mia nomo estas en li.
22如果你實在聽他的話,遵行我吩咐的一切,我就要作你仇敵的仇敵,作你敵人的敵人。
22Sed se vi auxskultos lian vocxon, kaj faros cxion, kion Mi diros, tiam Mi malamikos kontraux viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn.
23我的使者必在你前面走,領你到亞摩利人、赫人、比利洗人、迦南人、希未人、耶布斯人那裡去;我要把他們除掉。
23Kiam Mia angxelo iros antaux vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la HXetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos:
24你不可跪拜他們的神像,也不可事奉它們,不可作他們所作的,不可模仿他們的行為,卻要把神像完全拆毀,打碎他們的柱像。
24ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn.
25你們要事奉耶和華你們的 神,他就必賜福你的糧和你的水,我也必從你們中間除去疾病。
25Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via mezo.
26在你的境內,必沒有流產和不育的婦女;我必使你一生的壽數滿足。
26Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron de viaj tagoj Mi faros plena.
27我必在你面前展露我的威嚴;凡你所到的地方,我必使那裡的人民慌亂,又使你所有的仇敵都轉背而逃。
27Mian teruron Mi sendos antaux vi, kaj Mi konfuzos cxiun popolon, al kiu vi venos, kaj cxiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse.
28我必在你面前打發大黃蜂,把希未人、迦南人、赫人,都從你面前驅逐出去。
28Kaj Mi sendos krabrojn antaux vi, kaj ili forpelos la HXividojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn de antaux vi.
29我不在一年之內把他們從你面前驅逐出去,恐怕這地變為荒涼,又恐怕田野間的走獸多起來害你。
29Mi ne forpelos ilin de antaux vi en unu jaro, por ke la tero ne farigxu senhoma kaj por ke ne multigxu kontraux vi la bestoj de la kampo.
30我要漸漸地把他們從你面前驅逐出去,等到你的人數增多起來,承受那地為止。
30Iom post iom Mi forpelos ilin de antaux vi, gxis vi multigxos kaj posedos la landon.
31我要限定你的境界,從紅海直到非利士海,從曠野直到大河。我要把那地的居民交在你手中,你要把他們從你面前驅逐出去。
31Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaux vi.
32不可與他們和他們的神立約。
32Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj.
33不可讓他們住在你的境內,恐怕他們使你得罪我;如果你事奉他們的神,這必成為你的網羅。”
33Ili ne logxu en via lando, por ke ili ne pekigu vin kontraux Mi; se vi servos iliajn diojn, tio farigxos kaptilo por vi.