聖經新譯本

Esperanto

Exodus

7

1耶和華對摩西說:“看哪,我使你在法老面前好像 神一樣;你哥哥亞倫要作你的先知。
1Sed la Eternulo diris al Moseo:Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.
2我吩咐你的一切,你都要說;你哥哥亞倫要告訴法老,法老就讓以色列人離開他的地。
2Vi parolos cxion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
3我要使法老心硬,我也要在埃及地加增我的神蹟奇事。
3Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta.
4可是法老不聽你們的話,我必下手擊打埃及;藉著嚴厲的刑罰把我的軍隊,我的人民以色列人,從埃及地領出來。
4Kaj Faraono vin ne auxskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj jugxoj.
5我向埃及伸手,把以色列人從他們中間領出來的時候,埃及人就必知道我是耶和華。”
5Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.
6摩西和亞倫這樣行了;耶和華怎樣吩咐摩西和亞倫,他們就照樣行了。
6Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.
7摩西和亞倫與法老說話的時候,摩西八十歲,亞倫八十三歲。
7Moseo havis la agxon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la agxon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.
8以杖變蛇耶和華告訴摩西和亞倫說:
8Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
9“如果法老告訴你們說:‘你們行件奇事吧’,你就要對亞倫說:‘拿你的手杖來,把它丟在法老面前,它就會變作蛇。’”
9Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron:Prenu vian bastonon kaj jxetu gxin antaux Faraonon; gxi farigxos serpento.
10摩西和亞倫就進到法老那裡,照著耶和華吩咐他們的行了;亞倫把手杖丟在法老和法老的臣僕面前,手杖就變了蛇。
10Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron jxetis sian bastonon antaux Faraonon kaj antaux liajn servantojn, kaj gxi farigxis serpento.
11於是,法老也把智慧人和行法術的人召了來;他們本是埃及的術士,也用他們的巫術照樣行了。
11Tiam ankaux Faraono alvokis la sagxulojn kaj sorcxistojn; kaj ankaux ili, la Egiptaj sorcxistoj, per siaj sorcxoj faris tiel.
12他們各人都丟下自己的手杖,手杖就變了蛇;亞倫的手杖卻吞了他們的手杖。
12CXiu el ili jxetis sian bastonon, kaj ili farigxis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn.
13法老心裡剛硬,不肯聽他們的話,就像耶和華所說的一樣。
13Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
14血災耶和華對摩西說:“法老心裡固執,拒絕讓人民離去。
14Tiam la Eternulo diris al Moseo:Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon.
15明天早晨你要到法老那裡去。看哪,法老出來到水邊去的時候,你要站在河邊迎見他;那變過蛇的手杖,你要拿在手裡。
15Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; starigxu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformigxis en serpenton, prenu en vian manon.
16你要對法老說:‘耶和華希伯來人的 神差我到你這裡來,說:“讓我的人民離開這裡,好使他們可以在曠野事奉我”,你看,直到現在你還是不聽。
16Kaj diru al li:La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri:Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi gxis nun ne obeis.
17耶和華這樣說:“看哪,我要用我手裡的杖擊打河中的水,水就必變成血;因此你就知道我是耶和華。
17Tiel diris la Eternulo:Per tio vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo:jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj gxi transformigxos en sangon.
18河中的魚必死亡,河水也必發臭,埃及人就必厭惡喝這河裡的水。”’”
18Kaj la fisxoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero.
19耶和華對摩西說:“你要對亞倫說:‘拿你的手杖來,把你的手伸在埃及的眾水之上,就是在他們的江、河、池和所有水塘之上,使水都變成血。因此,在埃及全地,連木器石器中都必有血。’”
19Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super cxian kolektigxon de iliaj akvoj, kaj ili farigxu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj sxtonaj.
20摩西和亞倫就這樣行了,就像耶和華所吩咐的;亞倫在法老面前和法老的臣僕面前舉起手杖,擊打河裡的水,河裡的水就都變了血。
20Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaux la okuloj de Faraono kaj antaux la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformigxis en sangon.
21河裡的魚死了,河水發臭了,埃及人也不能喝這河裡的水了;在埃及,全地都有血。
21Kaj la fisxoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero farigxis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta.
22埃及的術士也用他們的巫術這樣行了;可是法老卻心裡剛硬,不肯聽摩西和亞倫,就像耶和華所說的。
22Sed tiel same faris la sorcxistoj de Egiptujo per siaj sorcxoj. Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
23法老轉身回到宮裡去,也不把這事放在心上。
23Kaj Faraono turnigxis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis ecx tion.
24所有的埃及人都在河的周圍掘地,要得水喝,因為他們不能喝這河裡的水。
24Kaj cxiuj Egiptoj ekfosis cxirkaux la rivero pro akvo por trinki, cxar ili ne povis trinki la akvon el la rivero.
25耶和華擊打尼羅河以後,滿了七天。
25Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.