1領袖謀惡靈把我提起來,帶到耶和華殿朝東的東門;在門口那裡有二十五個人;我看見他們中間有人民的領袖押朔的兒子雅撒尼亞和比拿雅的兒子毗拉提。
1Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen cxe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de Benaja, estrojn de la popolo.
2耶和華對我說:“人子啊!這些就是圖謀罪孽,在這城裡設惡謀的人。
2Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxi tiuj homoj havas malpiajn intencojn kaj donas malbonajn konsilojn en cxi tiu urbo.
3他們說:‘建造房屋的時候還沒有到;這城是鍋,我們是肉。’
3Ili diras:Ankoraux ne baldaux; ni konstruu domojn; gxi estas la kaldrono, kaj ni estas la viando.
4因此,人子啊!你要說預言,要說預言攻擊他們。”
4Tial profetu pri ili, profetu, ho filo de homo.
5罪惡與懲罰耶和華的靈降在我身上,他對我說:“你要說:‘耶和華這樣說:以色列家啊!你們口裡所說、心中所想的,我都知道。
5Kaj mallevigxis sur min la spirito de la Eternulo, kaj diris al mi:Diru:Tiele diras la Eternulo:Tiel vi parolis, ho domo de Izrael, kaj la pensojn de via koro Mi scias.
6你們在這城裡殺了許多人,使街道滿了死人。
6Multajn vi mortigis en cxi tiu urbo, kaj gxiajn stratojn vi plenigis per mortigitoj.
7因此,主耶和華這樣說:你們棄置在城中的死人就是肉,這城就是鍋;至於你們,卻要從城中被趕出去。
7Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Viaj mortigitoj, kiujn vi faligis en gxi, estas la viando, kaj gxi mem estas la kaldrono; sed vi estos elkondukitaj el gxi.
8你們懼怕刀劍,我就使刀劍臨到你們,這是主耶和華的宣告。
8Glavon vi timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
9我要把你們從城中趕出去,交在外族人的手裡;我要向你們施行審判。
9Mi elkondukos vin el gxi kaj transdonos vin en la manojn de fremduloj, kaj Mi faros super vi jugxon.
10你們必倒在刀下,我必審判你們,直到以色列的邊境;你們就知道我是耶和華。
10De glavo vi falos; cxe la limoj de Izrael Mi jugxos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
11這城必不作你們的鍋,你們也必不作其中的肉。我必審判你們直到以色列的邊境;
11La urbo ne estos por vi kaldrono, nek vi estos en gxi kiel viando; cxe la limoj de Izrael Mi jugxos vin.
12你們就知道我是耶和華。這是因為你們沒有遵行我的律例,也沒有遵守我的典章,卻效法你們周圍列國的習俗去行。’”
12Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kies legxojn vi ne sekvis kaj kies decidojn vi ne plenumis, sed vi agis laux la maniero de la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi.
13以西結的代禱我正在說預言的時候,比拿雅的兒子毗拉提死了。於是我臉伏在地,大聲呼叫,說:“哎,主耶和華啊!難道你要把以色列餘剩的人都盡行毀滅嗎?”
13Kiam mi eldiris mian profetajxon, Pelatja, filo de Benaja, mortis; kaj mi jxetis min vizagxaltere, kaj ekkriis per lauxta vocxo, kaj diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi faras finon al la restajxo de Izrael!
14回歸故土的盼望耶和華的話臨到我說:
14Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
15“人子啊!論到你的兄弟、你的親屬和以色列全家,耶路撒冷的居民曾經這樣說:‘他們遠離了耶和華,這地是賜給我們作產業的。’
15Ho filo de homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj al la tuta domo de Izrael parolas la logxantoj de Jerusalem:Forigxu de la Eternulo, al ni estas donita cxi tiu lando kiel hereda posedajxo.
16因此你要說:‘主耶和華這樣說:我雖然把他們遠遠地遷到列國之中,使他們分散在各地,我還要在他們所到的各地暫作他們的聖所。’
16Tial diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disjxetis ilin en diversajn landojn, Mi tamen baldaux estos ilia sanktejo en la landoj, kien ili venis.
17因此你要說:‘主耶和華這樣說:我要從萬族中招聚你們,從你們被分散到的各地聚集你們,把以色列地賜給你們。’
17Tial diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi kolektos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el la landoj, kien vi estas disjxetitaj, kaj Mi donos al vi la landon de Izrael.
18他們必回到那裡,也必除掉那裡所有可厭的偶像和所有可憎之物。
18Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el gxi cxiujn gxiajn fiajxojn kaj cxiujn gxiajn abomenindajxojn.
19更新的應許“我要把一顆心賜給他們,把新的靈放在他們裡面;我要從他們肉體中除掉石心,賜給他們肉心,
19Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron sxtonan kaj donos al ili koron karnan,
20使他們遵從我的律例,謹守遵行我的典章,這樣,他們就必作我的子民,我必作他們的 神。
20por ke ili sekvu Miajn legxojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
21至於那些心中隨從可厭的偶像和可憎之物的人,我要把他們所行的,報應在他們的頭上。”這是主耶和華的宣告。
21Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiajxoj kaj abomenindajxoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraux ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
22耶和華的榮耀離開耶路撒冷以後,基路伯展開翅膀,輪子都在他們旁邊;在他們以上有以色列 神的榮耀。
22Tiam la keruboj levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de Dio de Izrael estis supre super ili.
23耶和華的榮耀從城中升起,停在城東的那座山上。
23Kaj la majesto de la Eternulo levigxis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo.
24靈把我提起來,在異象中藉著 神的靈,領我到迦勒底被擄的人那裡去;我看見的異象就離開我上升去了。
24Kaj la spirito min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en HXaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis.
25我就把耶和華指示我的一切事都說給被擄的人聽。
25Kaj mi rakontis al la forkondukitoj cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li aperigis al mi.