1二鷹與葡萄樹的比喻耶和華的話臨到我說:
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2“人子啊!你要向以色列家出謎語,設比喻,
2Ho filo de homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael;
3說:‘主耶和華這樣說:有一隻大鷹,翅膀大,翎毛長,羽毛豐富,彩色繽紛,來到黎巴嫩,把香柏樹的樹梢取去;
3kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro;
4牠啄斷樹頂的嫩枝,把它帶到貿易之地,栽種在商人的城裡。
4gxi desxiris gxian supran junan brancxeton kaj alportis gxin en la landon de komercado kaj kusxigis gxin en urbo de komercistoj.
5牠又把以色列地的種子取去,栽種在肥沃的地土、水流的旁邊,好像栽種柳樹一樣;
5GXi prenis iom el la semoj de la lando, plantis gxin sur prisemebla kampo, arangxis gxin apud abunda akvo, tre singarde.
6它生長起來,成了一棵矮小而蔓延的葡萄樹;樹上的枝子向著那鷹,樹根在牠以下。這樣,它就成了一棵葡萄樹,生出枝子,長出嫩芽。
6Kaj gxi elkreskis kaj farigxis vasta vinberkreskajxo kun malalta trunko; gxiaj flankobrancxoj fleksigxis al gxi malsupren, kaj gxiaj radikoj estis sub gxi; kaj gxi farigxis vinbertrunko kaj elkreskigis brancxojn kaj brancxetojn.
7“‘另有一隻大鷹,翅膀大,羽毛多;這葡萄樹從它栽種的苗床上,把樹根向這鷹彎過去,又向這鷹長出枝子,好得牠的澆灌。
7Kaj estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al gxi kaj etendis al gxi siajn brancxojn, por ke gxi trinkigu gxin, de la bedoj, kie gxi estis plantita.
8其實,這樹早已栽種在肥沃的地土、水流的旁邊,可以長枝子、結果子,成為佳美的葡萄樹。’
8Sur bona kampo, apud abunda akvo, gxi estis plantita, por ke gxi elkreskigu brancxojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko.
9你要說:‘主耶和華這樣說:這葡萄樹怎能茂盛呢?鷹不是要拔出它的根來,啄光它的果子,使它和它長出的一切嫩葉都枯乾嗎?其實,要把它連根拔起,並不需要很多人或很大的氣力。
9Diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu gxi havos sukceson? oni ja elsxiros gxiajn radikojn, oni desxiros gxiajn fruktojn, kaj gxi velkos; cxiuj gxiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por desxiri gxin de gxiaj radikoj.
10看哪!葡萄樹被栽種了,但它能發旺嗎?東風吹襲它的時候,它不是必然枯乾嗎?它必在生長的苗床上枯乾。’”
10Kaj jen, kvankam gxi estas plantita, cxu gxi havos sukceson? cxu gxi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento gxin tusxos? gxi forvelkos sur la bedoj, kie gxi kreskis.
11解釋比喻的意義耶和華的話臨到我說:
11Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
12“你要對那叛逆的民族說:‘你們不知道這些事是甚麼意思嗎?’你要告訴他們:‘看哪!巴比倫王曾到耶路撒冷來,把其中的王和眾領袖擄去,帶他們到巴比倫那裡去。
12Diru do al la domo malobeema:CXu vi ne scias, kion tio signifas? Diru:Jen venis la regxo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis gxian regxon kaj gxiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon;
13他從以色列王室後裔中選出一人,與他立約,叫他起誓,並且把國中那些有勢力的人擄去,
13kaj li prenis iun el la regxa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li jxuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis,
14使國衰微,不能再興盛,唯有謹守條約他才可以繼續存在。
14por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke gxi konservu lian interligon kaj povu sin teni.
15可是這人背叛了巴比倫王,差遣使者到埃及去,要得戰馬和大軍。他能亨通嗎?行這樣事的人,怎能逃脫呢?他破壞條約,怎能逃脫呢?
15Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li cxevalojn kaj multe da homoj. CXu li povas havi sukceson? cxu povas savigxi tiu, kiu tiel agas? cxu li savigxos, se li rompis la interligon?
16我指著我的永生起誓:他藐視了自己所起的誓,背棄了與王所立的約,因此他必死在巴比倫,就是巴比倫王立他作王的地方。這是耶和華的宣告。
16Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, sur la loko de tiu regxo, kiu faris lin regxo kaj antaux kiu li malsxatis sian jxuron kaj rompis lian interligon, cxe li, en Babel, li mortos.
17敵人建造圍城的高牆,築起攻城土壘要剪除多人的時候,法老率領大軍和大隊人馬,還是不能幫助他作戰。
17Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos sursxutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj.
18他藐視誓言,背棄條約;他已宣誓效忠,卻又行了這一切事,所以他必不能逃脫。
18Kaj cxar li malsxatis la jxuron kaj rompis la interligon, cxar li donis sian manon kaj tamen faris cxion cxi tion, tial li ne savigxos.
19因此主耶和華這樣說:我指著我的永生起誓:他既然藐視我的誓言,背棄我的約,我必使這罪歸到他的頭上。
19Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel Mi vivas, Mian jxuron, kiun li malsxatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian kapon.
20我要把我的網撒在他身上,他必在我的網羅中被捕獲;我要把他帶到巴比倫去,並且要在那裡因他對我不忠的罪審判他。
20Mi jxetos sur lin Mian reton, kaj li kaptigxos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li jugxon pro la krimo, kiun li faris kontraux Mi.
21他軍中所有的精兵,都必倒在刀下;剩下的也必分散到四方;你們就知道說這話的是我耶和華。
21Kaj cxiuj liaj forkurintoj el cxiuj liaj tacxmentoj falos de glavo, kaj la restintoj estos dispelitaj al cxiuj ventoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion diris.
22移植香柏樹的比喻“‘主耶和華這樣說:我要從高大香柏樹的樹梢上取去一根樹枝,把它栽上;我要從樹頂的嫩枝中折下一根枝子,把它栽種在高聳的山上;
22Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi mem prenos brancxon de alta cedro kaj metos gxin; el la supraj junaj brancxetoj Mi desxiros la plej delikatan, kaj Mi plantos gxin sur monto alta kaj eminenta.
23我要把它栽種在以色列的高山上,它要長出枝子,結出果子,成為佳美的香柏樹;各種各類的飛鳥都必在樹下棲宿,就是棲宿在枝子的蔭下。
23Sur la alta monto de Izrael Mi gxin plantos, kaj gxi elkreskigos brancxojn kaj donos fruktojn kaj farigxos belega cedro; kaj logxos sub gxi cxiaspecaj birdoj, cxiaspecaj flugiluloj nestos en la ombro de gxiaj brancxoj.
24田野所有的樹木都必知道我耶和華使高大的樹矮小,矮小的樹高大;使青綠的樹枯乾,枯乾的樹茂盛。我耶和華怎樣說了,就必怎樣行。’”
24Kaj ekscios cxiuj arboj de la kampo, ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon altan kaj altigas arbon malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.