1將埃及地賜給巴比倫王第十年十月十二日,耶和華的話臨到我說:
1En la deka jaro, en la deka monato, en la dek-dua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2“人子啊!你要面向埃及王法老,說預言攻擊他和埃及全地。
2Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj profetu pri li kaj pri la tuta Egiptujo.
3你要說:‘主耶和華這樣說:埃及王法老啊!我要與你為敵,你這臥在自己河中的大海怪,你曾經說過:“這河是我的,是我自己造的。”
3Parolu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Faraono, regxo de Egiptujo, granda drako, kiu kusxas meze de siaj riveroj, kaj diras:La rivero estas mia, kaj mi faris gxin por mi.
4但我耶和華必用鉤子鉤住你的腮頰,使你河中的魚都緊貼著你的鱗甲,我必把你和你河中所有緊貼著你的鱗甲的魚,都從你河中拉上來。
4Mi metos hokojn en vian busxon, Mi alkrocxos la fisxojn de viaj riveroj al via skvamaro, kaj Mi eltiros vin el viaj riveroj kune kun cxiuj fisxoj de viaj riveroj, kiuj estas alkrocxitaj al via skvamaro.
5我必把你和你河中所有的魚,都丟在曠野;你必倒在田間,無人收殮,無人埋葬。我已經把你給了地上的走獸和空中的飛鳥作食物。
5Mi jxetos vin en la dezerton, vin kaj cxiujn fisxojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la cxielo Mi transdonos vin kiel mangxajxon.
6埃及所有的居民就都知道我是耶和華。因為你作了以色列家蘆葦的杖。
6Kaj ekscios cxiuj logxantoj de Egiptujo, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke ili estis kana apogo por la domo de Izrael:
7他們用手抓住你的時候,你就斷裂,傷了他們的肩頭;他們倚靠你,你就折斷、扭傷了他們的腰。
7kiam ili kaptis vin per la mano, vi fendigxis kaj trapikis al ili la tutan flankon; kaj kiam ili apogis sin sur vi, vi rompigxis kaj traboris al ili la tutajn lumbojn.
8因此,主耶和華這樣說:看哪!我必使刀劍攻擊你,把人和牲畜都從你那裡剪除。
8Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin glavon kaj ekstermos cxe vi la homojn kaj la brutojn.
9埃及地必荒涼廢棄,人就知道我是耶和華。“‘因為法老曾說:“這河是我的,是我自己做的。”
9Kaj la lando Egipta farigxos dezerto kaj ruinoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke li diris:La rivero estas mia, kaj mi gxin faris.
10所以我必與你和你的河為敵;我必使埃及地,從密奪到色弗尼,直到古實邊界,都全然荒涼廢棄。
10Tial jen Mi iras kontraux vin kaj kontraux viajn riverojn, kaj Mi faros el la lando Egipta ruinojn, absolutajn ruinojn, de Migdol gxis Sevene, gxis la limo de Etiopujo.
11人的腳必不經過那裡,獸的蹄也不經過那裡;四十年之久,無人居住。
11Ne trairos gxin piedo de homo, nek piedo de bruto trairos gxin, kaj gxi ne estos logxata dum kvardek jaroj.
12我必使埃及成為荒地中的荒地,四十年之久,它的城必成為廢城中的廢城。我必把埃及人分散到列邦,四散在各地。
12Kaj Mi faros la landon Egiptan dezerto inter la aliaj dezertaj landoj, kaj gxiaj urboj inter la aliaj ruinigitaj urboj estos dezertaj dum kvardek jaroj; kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la popolojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn.
13“‘主耶和華這樣說:滿了四十年,我必把埃及人從他們所分散到的萬族中招聚回來。
13CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Post paso de kvardek jaroj Mi kolektos la Egiptojn el inter la popoloj, kien ili estis disjxetitaj;
14我必使埃及被擄的人歸回,使他們歸回自己根源之地巴忒羅,在那裡他們必成為低微的國。
14kaj Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn, kaj revenigos ilin en la landon Patros, en la landon de ilia deveno, kaj ili tie estos humila regno.
15這國必成為列國中最低微的,也必不能再攀到列國之上;我必使他們弱小,以致他們不能再管轄列國。
15GXi estos humila inter la aliaj regnoj, kaj gxi ne plu sin tenos alte super la nacioj; Mi faros gxin malgranda, por ke gxi ne regu super la nacioj.
16埃及必不再作以色列家的倚靠;每逢以色列家轉去仰賴埃及人的時候,他們就想起自己的罪孽。這樣,他們就知道我是主耶和華。’”
16Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael fidatajxo, rememoriganta iliajn malbonagojn, kiam ili sin turnadis al gxi; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
17二十七年正月初一日,耶和華的話臨到我說:
17En la dudek-sepa jaro, en la unua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
18“人子啊!巴比倫王尼布甲尼撒使他的軍兵千辛萬苦攻打推羅,以致各人都頭禿肩破;但是他和他的軍兵攻打推羅所付出的辛勞,並沒有從那裡得到甚麼報酬。
18Ho filo de homo! Nebukadnecar, regxo de Babel, sxargxis sian militistaron per granda laboro kontraux Tiro, tiel, ke cxiuj kapoj senharigxis kaj cxiuj sxultroj defrotigxis; kaj tamen nek li nek lia militistaro ricevis rekompencon antaux Tiro pro la laboro, kiun li faris antaux gxi.
19因此,主耶和華這樣說:看哪!我必把埃及地賜給巴比倫王尼布甲尼撒,他把埃及的財富帶走,搶其中的財為擄物,奪其中的貨為掠物,作他軍兵的報酬。
19Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi donos al Nebukadnecar, regxo de Babel, la landon Egiptan, por ke li forportu gxiajn ricxajxojn kaj faru en gxi rabadon kaj diskapton; kaj tio estos rekompenco por lia militistaro.
20我把埃及地賜給他,作辛勞的報酬,因為他們都是為我效力的。這是主耶和華的宣告。
20Rekompence pro la laboro, kiun li faris, Mi donis al li la landon Egiptan; cxar ili laboris por Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
21到了那天,我必使以色列家的角生出來,我也必使你以西結在他們中間開口。他們就知道我是耶和華。”
21En tiu tempo Mi elkreskigos kornon al la domo de Izrael, kaj al vi Mi donos liberecon de parolado inter ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.