1仇敵必受重報“人子啊!你要向以色列的眾山說預言:‘以色列的眾山啊!你們要聽耶和華的話。
1Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru:Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Eternulo!
2主耶和華這樣說:因為仇敵攻擊你們說:哈哈!那悠久的山岡都歸給我們為業了。
2Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar la malamiko diras pri vi:Ha, ha! ankaux la eternaj altajxoj farigxis niaj posedajxoj;
3所以你要說預言:主耶和華這樣說:因為敵人使你們荒涼,四圍踐踏你們,好使你們歸給列國中餘剩的人為業,成為人們提說和嘲笑的對象,
3tial profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, gxuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de cxiuj flankoj, por ke vi farigxu heredajxo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,
4因此,以色列的眾山啊!你們要聽主耶和華的話;主耶和華對大山、小岡、溪澗、山谷、荒涼的廢墟,被棄的城,就是曾被四圍列國中餘剩的人所劫掠、所譏笑的,這樣說:
4tial, ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj farigxis rabatajxo kaj mokatajxo por la aliaj nacioj cxirkauxe;
5主耶和華這樣說:我在妒火中說話攻擊列國中餘剩的人和以東眾人,因為他們全心歡喜,滿懷恨惡,把我的地歸給自己為業,好佔有它為掠物。
5tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora gxojo kaj kun mokado, por prirabi gxiajn produktajxojn;
6因此,你要向以色列地說預言,對大山、小岡、溪澗和山谷說:主耶和華這樣說:看哪!我在嫉妒和烈怒中說話,因為你們擔當了列國的羞辱。
6tial profetu pri la lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas malhonoron de la nacioj;
7所以主耶和華這樣說:我舉手起誓說:你們四圍的列國必親自擔當自己的羞辱。
7tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, suferos malhonoron;
8以色列地必再次蒙福“‘以色列的眾山啊!你們必長出枝條,為我的子民以色列結出果子,因為他們快要回來了。
8sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn brancxojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; cxar ili baldaux venos.
9看哪!我是幫助你們的,我必轉向你們,使人可以在你們上面耕種和撒種。
9CXar jen Mi venos al vi, Mi turnos Mian vizagxon al vi, kaj vi estos prilaborataj kaj prisemataj;
10我要使以色列全家的人數在你們上面增多;城市有人居住,廢墟可以重建。
10kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan domon de Izrael, ilin cxiujn; kaj la urboj farigxos logxataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj;
11我必使人和牲畜都在你們上面增多;他們必繁殖增多;我必使你們有人居住,像從前一樣,並要使你們比先前更蒙福。你們就知道我是耶和華。
11Mi aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multigxos kaj fruktoricxigxos; kaj Mi faros vin logxataj, kiel en via antauxa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
12我必使人,就是我的子民以色列,在你上面行走;他們必得你為業;你必作他們的產業,也不再使他們喪失子女。
12Mi venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia heredajxo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin.
13主耶和華這樣說:因為人對你說:你是吞吃人的,又是使你的國民喪失子女的。
13Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke oni diras al vi:Vi formangxas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon-
14所以你必不再吞吃人,也必不再使你的國民喪失子女。這是主耶和華的宣告。
14pro tio vi nun ne plu mangxos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15我必使你不再聽見列國的羞辱,你必不再受萬族的辱罵,也不再使你的國民跌倒。這是主耶和華的宣告。’”
15Kaj Mi ne plu auxdigos kontraux vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
16犯罪受罰耶和華的話又臨到我說:
16Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
17“人子啊!以色列家住在他們本土的時候,他們的所作所為玷污了那地。他們所行的在我面前,就像在經期中的婦人那樣污穢。
17Ho filo de homo! la domo de Izrael, logxante sur sia tero, malpurigis gxin per sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpurajxo de virino dum sxia monatajxo estis antaux Mi ilia konduto.
18所以我因他們在那地上流人的血,又因他們以自己可憎的像玷污那地,就把我的烈怒倒在他們身上。
18Kaj Mi elversxis sur ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili versxadis sur la teron, kaj pro tio, ke ili malpurigadis gxin per siaj idoloj;
19我使他們分散在列邦,四散在各地;我按著他們的所作所為審判他們。
19kaj Mi disjxetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi faris jugxon kontraux ili.
20他們到了所去的列邦那裡,我的聖名就被褻瀆,因為人總是談論他們說:‘這些是耶和華的子民,他們卻要從耶和華的地出來。’
20Kaj ili aligxis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili:CXu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando?
21我卻顧惜我的聖名,就是以色列家在他們所去的列邦那裡所褻瀆的。
21Sed Mi domagxis Mian sanktan nomon, kiun la domo de Izrael malsanktigis inter la nacioj, kien ili venis.
22施憐憫的主“因此,你要對以色列家說:‘主耶和華這樣說:以色列家啊!我作這事,不是為了你們,而是為了我自己的聖名,就是在你們所去的列邦那裡所褻瀆的,
22Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis.
23我要使我的大名顯為聖,這名在列邦中已經被褻瀆了,是你們在他們中間所褻瀆的。我在你們身上向他們顯為聖的時候,他們就知道我是耶和華。這是主耶和華的宣告。
23Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan cxe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj.
24我必從列國中領你們出來,從萬邦中聚集你們,把你們帶回故土。
24Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el cxiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon.
25我必用潔淨的水灑在你們身上,你們就潔淨了;我必潔淨你們的一切污穢,使你們遠離所有可憎的像。
25Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi purigxos de cxiuj viaj malpurajxoj, kaj de cxiuj viaj idoloj Mi purigos vin.
26賜新心的應許“‘我必把新心賜給你們,把新靈放在你們裡面;我必從你們的肉體中除去石心,把肉心賜給你們。
26Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la sxtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.
27我必把我的靈放在你們裡面,使你們遵行我的律例,謹守遵行我的典章。
27Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laux Miaj legxoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.
28你們要住在我賜給你們列祖的地;你們要作我的子民,我要作你們的 神。
28Kaj vi logxos en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.
29我必拯救你們脫離你們的一切污穢;我必叫五穀豐收,不使你們遇見饑荒。
29Kaj Mi liberigos vin de cxiuj viaj malpurajxoj; Mi vokos la grenon kaj multigos gxin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton.
30我必使樹木的果子和田地的出產增多,好使你們在列國中不再因饑荒而遭受恥辱。
30Mi multigos la fruktojn de la arboj kaj la produktajxojn de la kampo, por ke vi ne plu havu antaux la nacioj honton pri malsato.
31那時,你們必想起你們的惡行和不好的作為,就必因你們的罪孽和可憎惡的事厭惡自己。
31Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riprocxojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindajxoj.
32你們要知道我這樣行,不是為了你們的緣故;以色列家啊!你們要因自己的行為抱愧蒙羞。這是主耶和華的宣告。
32Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj rugxigxu pri via konduto, ho domo de Izrael!
33以色列的復興“‘主耶和華這樣說:我潔淨你們,使你們脫離一切罪孽的日子,我必使城市有人居住,廢墟可以重建。
33Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tempo, kiam Mi purigos vin de cxiuj viaj malbonagoj kaj logxatigos la urbojn, kaj la ruinoj estos rekonstruitaj,
34從前所有路過的人都看為荒涼之地,現在卻必再可以耕種。
34kaj la dezertigita tero estos prilaborata anstataux tio, ke gxi estis dezerto antaux la okuloj de cxiu pasanto:
35他們必說:“先前這荒涼之地,現在竟像伊甸園一樣;這些廢棄、荒涼、毀壞了的城市,現在卻成了堅固城,有人居住了。”
35tiam oni diros:CXi tiu dezertigita tero farigxis kiel la gxardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj kaj logxataj.
36那時,在你們四圍所餘剩的列國,就必知道我是耶和華,是我重建了那些毀壞的地方,栽植了那些荒涼之地。我耶和華說了,就必實行。
36Kaj ekscios la nacioj, kiuj restos cxirkaux vi, ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la detruitajxon, priplantis la dezertigitajxon; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.
37“‘主耶和華這樣說:我還要讓以色列家求我為他們增加人數,多如羊群。
37Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ankoraux en tio Mi trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili:Mi multigos cxe ili la homojn kiel sxafojn.
38守節的時候,在耶路撒冷作祭牲的羊群是怎樣多,那些荒廢了的城市也必照樣滿了人群。他們就知道我是耶和華。’”
38Kiel la sanktaj sxafoj, kiel la sxafoj de Jerusalem dum gxiaj festoj, tiel la dezertigitaj urboj plenigxos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.