1攻擊歌革的預言耶和華的話臨到我說:
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2“人子啊!你要面向瑪各地的歌革,就是羅施、米設和土巴的首領,說預言攻擊他,
2Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Gog, en la lando Magog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal, kaj profetu pri li;
3說:‘主耶和華這樣說:羅施、米設和土巴的首領,我要與你為敵。
3kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Gog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal.
4我必使你轉過來,用鉤子鉤住你的腮頰,把你和你的全軍、馬匹和騎兵,都領出來,他們都穿著全副軍裝,成為大隊人馬,配備大小盾牌,各人緊握刀劍。
4Kaj Mi vagigos vin, Mi metos busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, cxevalojn kaj rajdistojn, cxiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun sxildoj, kun glavo en la mano;
5還有波斯人、古實人和弗人與他們在一起,各人都配備盾牌和頭盔;
5Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, cxiujn kun sxildoj kaj kaskoj;
6又有歌篾人和他們的全軍,北方極處的陀迦瑪族和他們的全軍,這許多民族都與你在一起。
6Gomeron kun cxiuj gxiaj tacxmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun cxiuj gxiaj tacxmentoj; multaj popoloj estos kun vi.
7“‘你要準備好,你和那聚集到你那裡的各隊都要準備好;你要作他們的大帥。
7Pretigu vin kaj arangxu vin, vi kaj cxiuj homamasoj, kiuj kolektigxis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto.
8過了許多日子,你必被徵點出戰;在以後的年間,你必來攻擊那脫離刀劍的地,就是那從列邦聚集回來的人所住的地;你必來攻擊以色列這些久已荒涼的山;他們是從萬族中領出來的,都在那裡安然居住。
8Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj cxiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta logxas ekster dangxero.
9你和你的軍隊,以及與你在一起的許多民族,都必像暴風上來,像密雲遮蓋那地。
9Kaj vi levigxos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj kaj la multaj popoloj kun vi.
10歌革的暴行與惡謀“‘主耶和華這樣說:到那日你心中必起意念,圖謀惡計,
10Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn.
11說:我要上去攻擊那些沒有城牆的鄉村;我要來攻擊那些生活平靜的人,他們都安然居住,沒有城牆,沒有門閂。
11Kaj vi diros:Mi iros kontraux la landon nebaritan, mi iros kontraux la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili logxas ekster dangxero, kiuj logxas cxiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn;
12你要搶奪財物,擄掠貨物,伸手攻擊那些從前荒廢、現在有人居住的地方,攻擊那些從列邦招聚出來,得了牲畜財物,又住在世界中心的人民。
12por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptajxon, kaj metu la manon sur la denove logxatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj logxas sur la centro de la tero.
13示巴人、底但人和他施各城鎮的商人都必問你:你來是要搶奪財物嗎?你聚集軍隊是要擄掠貨物嗎?是要搬走金銀、擄去牲畜財物嗎?是要大肆搶掠嗎?’
13SXeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarsxisx, kaj cxiuj gxiaj potenculoj diros al vi:CXu ne por fari rabadon vi venis? cxu ne por kapti kaptajxon vi kolektis vian homomulton, por forporti argxenton kaj oron, por preni brutojn kaj havajxojn, por fari grandan rabadon?
14“因此,人子啊!你要對歌革說預言:‘主耶和華這樣說:到那日,我的子民以色列安然居住的時候,你豈不會留意嗎?
14Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas logxi sendangxere?
15你必從你的地方,從北方的極處,與許多民族一起而來,都騎著馬,成為一大隊強盛的軍兵。
15Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, cxiuj rajdante sur cxevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo;
16你必上來攻擊我的子民以色列,像密雲遮蓋那地一樣。歌革啊!在以後的日子,我必領你來攻擊我的地,好叫列國在我藉著你向他們顯為聖的時候,能認識我。
16kaj vi iros kontraux Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj, ho Gog.
17主的烈怒“‘主耶和華這樣說:我從前藉著我的眾僕人以色列的先知所說的,豈不是你嗎?在那些年間,他們曾預言我必領你來攻擊以色列人。
17Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antauxdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin.
18歌革來攻擊以色列地的日子,我的怒氣必從我的鼻孔中發出來。這是主耶和華的宣告。
18En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, levigxos Mia kolero kaj Mia indigno.
19我在妒恨和怒火之中說:到那日,以色列地必有大地震。
19Kaj en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael;
20海裡的魚、空中的飛鳥、田野的走獸、在地上爬行的各種動物,以及地上的眾人,都要在我面前震動。眾山必崩裂,懸崖必塌陷,所有的牆垣都必倒在地上。
20kaj ektremos antaux Mi la fisxoj de la maro, la birdoj de la cxielo, la bestoj de la kampo, cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj, kiuj estas sur la tero; kaj renversigxos la montoj, falos la rokkrutajxoj, kaj cxiuj muroj falos sur la teron.
21我必呼喚刀劍在我的眾山上攻擊歌革,各人的刀劍必攻擊自己的兄弟。這是主耶和華的宣告。
21Kaj Mi vokos kontraux lin glavon sur cxiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la Eternulo; cxiu prenos glavon kontraux sian fraton.
22我必用瘟疫和血腥懲罰他;我必把暴雨、大冰雹、火和硫磺降在他和他的軍隊,以及與他在一起的許多民族身上。
22Kaj Mi faros kontraux li jugxon per pesto kaj sangoversxado; Mi sendos pluvegon, sxtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn tacxmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li.
23我必顯為大、顯為聖,在列國的人眼前顯現自己。這樣,他們就知道我是耶和華。’”
23Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaux la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.