聖經新譯本

Esperanto

Ezekiel

41

1殿堂他領我到外殿,量了牆柱,這邊厚三公尺,那邊厚三公尺,寬窄與會幕相同。
1Kaj li venigis min en la templon; kaj li mezuris cxe la kolonoj ses ulnojn da largxo cxe unu flanko kaj ses ulnojn da largxo cxe la alia flanko, lauxlargxe de la tabernaklo.
2外殿的入口寬五公尺,門的兩邊內牆,這邊兩公尺半,那邊兩公尺半;他量了外殿,長二十公尺,寬十公尺。
2La largxo de la pordo estis dek ulnoj, kaj la flankoj de la pordo havis la largxon de kvin ulnoj cxe unu flanko kaj kvin ulnoj cxe la alia flanko; kaj li mezuris la longon de la templo, kvardek ulnojn, kaj la largxon, dudek ulnojn.
3他進了內殿,量了門口的牆柱,各厚一公尺;入口寬三公尺,門的內牆各寬三公尺半。
3Kaj li eniris internen, kaj mezuris sur la kolono de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn; kaj la largxo de la pordo estis sep ulnoj.
4他量了內殿,長十公尺,寬十公尺,貼著外殿。他對我說:“這是至聖所。”
4Kaj li mezuris en la longo de la templo dudek ulnojn kaj en la largxo dudek ulnojn en la interna parto de la templo; kaj li diris al mi:CXi tio estas la plejsanktejo.
5廂房他又量了聖殿的牆,厚三公尺;殿的周圍有多間廂房,各寬二公尺。
5Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses ulnojn da diko, kaj la largxo de la flanka galerio cxirkauxe de la tuta domo estis kvar ulnoj.
6廂房共有三層,一層疊在一層之上,每層有三十間。殿牆的周圍有牆坎子,支撐著廂房,免得廂房的梁木嵌入殿牆。
6Kaj la flankaj galerioj, unu apud la alia, havis la longon de tridek tri futoj, kaj limigxis per la muro, kiu estis cxe la domo por la galerioj cxirkauxe, por ke ili estu kunigitaj inter si, sed ne kunigitaj kun la muro de la domo.
7這些圍繞著殿的廂房越高越寬。殿四圍的內牆一級比一級薄,所以廂房越上越寬;有樓梯從下層經過中層上到上層。
7Kaj la largxo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte; cxar ankaux la domo estis ju pli alte des pli ampleksa cxiuflanke, kaj supre la domo estis pli largxa; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza.
8我又看見一個高臺圍繞著殿,作為廂房的根基,臺高三公尺。
8Kaj mi vidis cxe la domo cxirkauxe altajxon, kiu estis la fundamento por la galerioj kaj havis la largxon de tuta stango de ses ulnoj.
9廂房的外牆厚兩公尺半;聖殿的廂房與祭司的房子之間有空地,繞著殿的四周,寬十公尺。
9La largxo de la muro de la galerio ekstere estis kvin ulnoj, kaj libera loko kondukis al la galerioj de la domo.
10
10Kaj la interspaco inter la oficaj cxambroj, kiuj estis cxiuflanke cxirkaux la domo, estis dudek ulnoj.
11廂房有門通向空地,一門向北,一門向南。廂房與空地之間相隔兩公尺半,周圍都是一樣。
11Kaj estis pordoj el la galerioj al la libera loko, unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden; la largxo de la libera loko estis kvin ulnoj cxirkauxe.
12聖殿的總面積在西邊有一座朝向殿院空地的房子,深三十五公尺,長四十五公尺;屋子四周的牆厚兩公尺半。
12La konstruajxo, kiu estis turnita al la placo okcidenten, havis la largxon de sepdek ulnoj; kaj la muro de la konstruajxo havis la largxon de kvin ulnoj cxiuflanke, kaj gxia longo estis nauxdek ulnoj.
13他量了聖殿,長五十公尺;又量了殿院的空地,那屋子和它的牆,共長五十公尺。
13Kaj li mezuris la longon de la domo, cent ulnojn; kaj la placo kaj la konstruajxo kaj gxiaj muroj havis ankaux la longon de cent ulnoj.
14在東面,聖殿前面的空地,寬五十公尺。
14Kaj la largxo de la antauxa flanko de la domo kaj la placo orienta havis ankaux cent ulnojn.
15內部裝修他量了殿院空地後面的屋子,連同屋子兩邊的走廊,共長五十公尺。外殿、內殿、朝向內院的門廊、
15Kaj li mezuris la longon de la konstruajxo kontraux la placo, kiu estis malantauxe, kun gxiaj flankaj partoj ambauxflanke, cent ulnojn; ankaux la internan templon kaj la portikojn de la korto.
16門檻、小窗和對著門檻的三層走廊,周圍都鑲上木板,從地面直到窗口。窗戶都是遮蔽的;
16La sojloj kaj la kovritaj fenestroj kaj la galerioj cxirkauxe en siaj tri etagxoj kontraux cxiu sojlo estis tabulkovritaj per ligno cxiuflanke, ankaux la tero gxis la fenestroj; kaj la fenestroj estis kovritaj.
17在內殿門口上面的外牆,以及內殿和外殿周圍的牆上,按著尺寸,
17De la supra parto de la pordo gxis la internaj kaj eksteraj partoj de la domo laux la tuta muro cxirkauxe, interne kaj ekstere cxio estis lauxmezura.
18都刻上基路伯和棕樹。基路伯和棕樹相間並排,每個基路伯都有兩個臉孔。
18Kaj estis faritaj keruboj kaj palmornamoj; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo, kaj cxiu kerubo havis du vizagxojn.
19這邊有人的臉向著棕樹,那邊有獅子的臉向著棕樹。全殿周圍的雕刻都是這樣。
19Kaj homa vizagxo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizagxo leonida; tiel estis farite en la tuta domo cxirkauxe.
20外殿的牆,從地面直到門口上面,都刻有基路伯和棕樹。
20De la tero gxis la supro de la pordo estis skulptitaj la keruboj kaj la palmornamoj, ankaux sur la muro de la templo.
21外殿的門框是正方形的;在至聖所前面的門框,也是一樣。
21La templo havis kvarangulajn fostojn, kaj la tuta aspekto de la sanktejo estis simetria.
22祭壇是木做的,高一公尺半,長一公尺;壇角(有古譯本加“壇的座”)和壇的四邊,全都是木做的。他對我說:“這是擺在耶和華面前的桌子。”
22La ligna altaro havis la alton de tri ulnoj kaj la longon de du ulnoj; gxiaj anguloj kaj cxiuj gxiaj flankoj estis el ligno. Kaj li diris al mi:CXi tio estas la tablo, kiu staras antaux la Eternulo.
23外殿和至聖所各有一個門。
23Kaj du pordoj estis en la templo kaj en la sanktejo.
24每個門分兩扇,每扇門分為兩頁,可以摺疊。
24CXiu pordo havis du fermoplatojn, kiuj ambaux estis moveblaj; du fermoplatojn havis unu pordo, kaj du fermoplatojn havis la dua.
25在外殿的門扇上,刻有基路伯和棕樹,像那些刻在牆上的一樣;在外邊門廊前面,有木做的飛簷。
25Kaj sur ili, sur la pordoj de la templo, trovigxis keruboj kaj palmornamoj similaj al tiuj, kiuj estis sur la muroj; kaj antaux la portiko ekstere estis ligna podio.
26門廊兩邊都有小窗和棕樹。殿的廂房也有飛簷。
26Kaj kovritaj fenestroj kaj palmornamoj estis cxe ambaux flankoj de la portiko kaj flankpartoj de la domo kaj podioj.