聖經新譯本

Esperanto

Ezekiel

43

1耶和華的榮光充滿聖殿以後,他領我到朝東的門去。
1Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.
2看哪!以色列 神的榮耀從東面而來;他的聲音好像洪水的聲音,大地因他的榮耀而發光。
2Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laux la orienta vojo; kaj Lia vocxo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumigxis de Lia majesto.
3我所見的異象,好像我在他來毀滅那城的時候所見的異象一樣,又像我在迦巴魯河邊所見的異象一般,我就俯伏在地上。
3Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antauxe, kiam mi iris, por antauxdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere.
4耶和華的榮耀,從朝東的門進入殿中。
4Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten.
5靈把我提起來,領我進了內院。我看見耶和華的榮耀充滿了殿。
5Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.
6主在聖殿中那人站在我旁邊的時候,我聽見主從殿中對我說話。
6Kaj mi auxdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi.
7他對我說:“人子啊!這是我寶座之地,是我腳掌所踏之地;我要住在那裡,在以色列人中間,直到永遠。以色列家和他們的諸王,都必不再以他們的淫亂和諸王在邱壇上的石碑玷污我的聖名。
7Kaj estis dirite al mi:Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi logxos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj regxoj, per sia malcxastado kaj per la kadavrajxoj de siaj regxoj sur iliaj altajxoj.
8他們的門檻靠近我的門檻,他們的門框靠近我的門框,我與他們只有一牆之隔的時候;他們以自己所行的可憎之事玷污了我的聖名,所以我在怒氣中滅絕他們。
8Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindajxoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero.
9現在他們要從我面前除去淫亂和他們諸王的石碑,我就住在他們中間,直到永遠。
9Sed nun ili forigos de Mi sian malcxastajxon kaj la kadavrajxojn de siaj regxoj, kaj Mi logxos inter ili eterne.
10“人子啊!你要把這殿指示以色列家,使他們因自己的罪孽而羞愧,又要他們量度殿的尺寸。
10Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael cxi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al gxia arangxo.
11他們若因自己所行的羞愧,你就要把殿的設計、結構、出入之處,以及一切設計、規條、禮儀、法則,都指示他們,在他們眼前寫下來,使他們遵著殿的一切設計和規條去作。
11Kaj se ili ekhontos pri cxio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, gxian arangxon, gxiajn elirojn kaj enirojn, cxiujn gxiajn manierojn kaj legxojn, cxiujn gxiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu cxion antaux iliaj okuloj, por ke ili observu cxiujn gxiajn instrukciojn kaj legxojn kaj plenumu ilin.
12殿的法則是這樣:殿在山頂上周圍的界限都是至聖的。這就是殿的法則。
12Jen estas la legxo por la domo:la tuta spaco sur la supro de la monto cxirkauxe estas plejsanktejo; tio estas la legxo por la domo.
13祭壇“祭壇的尺寸是:底座高五十公分,邊緣寬五十公分,四圍另有邊高二十五公分。這是祭壇的座。
13Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laux ulnoj, kun aldono po manlargxo por cxiu ulno:la bazo havu unu ulnon kaj la largxo unu ulnon, kaj la listelo cxe gxia rando cxirkauxe havu la largxon de unu manstrecxo; kaj tia estu la dorso de la altaro.
14從底座到下層的臺座,高一公尺,邊緣寬五十公分;從小臺座到大臺座,高二公尺,邊緣寬五十公分。
14Kaj de la bazo sur la tero gxis la malsupra elstarajxo devas esti du ulnoj, kaj la largxo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstarajxo gxis la granda elstarajxo estu kvar ulnoj, kaj la largxo unu ulno.
15祭壇的供臺高二公尺,從供臺向上突出四個角,
15Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro levigxu supren kvar kornoj.
16供臺長六公尺,寬六公尺,四面見方。
16Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da largxo, gxi estu kvadrata sur cxiuj siaj kvar flankoj.
17大臺座長七公尺,寬七公尺,四面見方;四圍有邊高二十五公分;底座四圍的邊緣寬五十公分。另有臺階朝向東面。”
17Kaj la elstarajxo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da largxo sur cxiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo cxirkaux gxi havu duonon de ulno, kaj gxia bazo cxirkauxe havu unu ulnon; kaj gxiaj sxtupoj devas esti cxe la orienta flanko.
18獻祭禮儀他對我說:“人子啊!主耶和華這樣說:祭壇的規條是這樣:做成了祭壇,在上面獻燔祭、灑上血的時候,
18Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Tio estas la legxoj por la altaro por tiu tago, kiam oni konstruos gxin, por alportadi sur gxi bruloferojn kaj aspergadi gxin per sango.
19你要把一頭公牛犢給那些親近我、事奉我的祭司利未人作贖罪祭,他們是撒督的後裔。這是主耶和華的宣告。
19Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok, kiuj alproksimigxos al Mi, por servi al Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo, donu bovidon kiel pekoferon.
20你要取些公牛犢的血,抹在祭壇的四角和臺座的四角,以及四圍那些突起的邊上。你這樣潔淨祭壇,祭壇就潔淨了。
20Kaj prenu iom el gxia sango, kaj sxprucigu sur gxiajn kvar kornojn kaj sur la kvar angulojn de la elstarajxo kaj sur la listelon cxirkauxe; kaj per tio vi gxin purigos kaj pekliberigos.
21你又要把那作贖罪祭的公牛犢,燒在聖所外面,在聖殿指定的地方。
21Poste prenu la pekoferan bovidon, kaj forbruligu gxin sur aparta loko de la domo ekster la sanktejo.
22第二天,你要獻一隻沒有殘疾的公山羊作贖罪祭,為要潔淨祭壇,像用公牛犢潔淨祭壇一樣。
22Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron sendifektan kiel pekoferon; kaj oni pekliberigu la altaron tiel same, kiel oni pekliberigis per la bovido.
23你潔淨了祭壇之後,就要獻一頭沒有殘疾的公牛犢和羊群中一隻沒有殘疾的公綿羊。
23Kiam vi finos la pekliberigon, alportu bovidon sendifektan, kaj sendifektan virsxafon el la sxafoj;
24你要在耶和華面前把牠們獻上,祭司們要把鹽撒在牠們身上,作燔祭獻給耶和華。
24kaj alportu ilin antaux la Eternulon, kaj la pastroj jxetu sur ilin salon kaj faru el ili bruloferon al la Eternulo.
25一連七天,每天你都要預備一頭公山羊為贖罪祭,也要預備一頭公牛犢和羊群中的一隻公綿羊,都要沒有殘疾的。
25Dum sep tagoj alportu cxiutage pekoferan kapron; kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virsxafo el la sxafoj, sendifektajn.
26一連七天,祭司們都要潔淨祭壇,祭壇就潔淨了。這樣,他們就把祭壇分別為聖了。
26Dum sep tagoj oni pekliberigu la altaron kaj purigu gxin kaj konsekru gxin.
27滿了七天,從第八天起,祭司們要在祭壇上獻你們的燔祭和平安祭。我那時必悅納你們;這是主耶和華的宣告。”
27Kiam finigxos tiuj tagoj, komencante de la oka tago kaj plue, la pastroj farados sur la altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn; kaj Mi estos favora al vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.