1創造天地萬物起初, 神創造天地。
1En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.
2地是空虛混沌;深淵上一片黑暗; 神的靈運行在水面上。
2Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo.
3 神說:“要有光!”就有了光。
3Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo.
4 神看光是好的,他就把光暗分開了。
4Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.
5 神稱光為晝,稱暗為夜。有晚上,有早晨;這是第一日。
5Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
6 神說:“眾水之間要有穹蒼,把水和水分開!”事就這樣成了。
6Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo.
7 神造了穹蒼,把穹蒼以下的水和穹蒼以上的水分開了。
7Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel.
8 神稱穹蒼為天。有晚上,有早晨;這是第二日。
8Kaj Dio nomis la firmajxon CXielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
9 神說:“天下的水要聚在一處,使旱地露出來!”事就這樣成了。
9Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel.
10 神稱旱地為地,稱水的聚處為海。 神看這是好的。
10Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
11 神說:“地上要長出青草、結種子的蔬菜和結果子的樹木,各從其類,在地上的果子都包著核!”事就這樣成了。
11Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero; kaj farigxis tiel.
12於是,地上長出了青草和結種子的蔬菜,各從其類;又長出結果子的樹木,各從其類,果子都包著核。 神看這是好的。
12Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon, kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
13有晚上,有早晨;這是第三日。
13Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
14 神說:“在天上穹蒼中,要有光體來分晝夜;這些光體要作為記號,定節令、日子和年歲;
14Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;
15它們要在天上穹蒼中發光,照耀地上!”事就這樣成了。
15kaj ili estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel.
16於是, 神造了兩個大光體,大的管晝,小的管夜;又造了星星。
16Kaj Dio faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj la stelojn.
17 神把這些光體安放在天上穹蒼中,照耀地上,
17Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por ke ili lumu sur la teron,
18管晝夜,分光暗。 神看這是好的。
18kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
19有晚上,有早晨;這是第四日。
19Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.
20 神說:“水要滋長生物;地上和天空之中,要有雀鳥飛翔!”
20Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela firmajxo.
21於是, 神創造了大魚和在水中滋生各種能活動的生物,各從其類;又創造了各種有翅膀的飛鳥,各從其類。 神看這是好的。
21Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
22 神就賜福給牠們,說:“要繁殖增多,充滿海洋;雀鳥也要在地上增多!”
22Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero.
23有晚上,有早晨;這是第五日。
23Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.
24 神說:“地上要生出活物來,各從其類;牲畜、昆蟲和地上的野獸,各從其類!”事就這樣成了。
24Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel.
25於是, 神造了地上的野獸,各從其類;牲畜,各從其類;地上的各種昆蟲,各從其類。 神看這是好的。
25Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
26創造人類 神說:“我們要照著我們的形象,按著我們的樣式造人;使他們管理海裡的魚、空中的鳥、地上的牲畜,以及全地,和地上所有爬行的生物!”
26Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero.
27於是, 神照著自己的形象創造人;就是照著他的形象創造了人;他所創造的有男有女。
27Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
28 神就賜福給他們,對他們說:“要繁殖增多,充滿這地,征服它;也要管理海裡的魚、空中的鳥和地上爬行的所有生物。”
28Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.
29 神說:“看哪!我把全地上結種子的各樣蔬菜,和一切果樹上有種子的果子,都賜給你們作食物。
29Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo.
30至於地上的各種野獸,空中的各種飛鳥,和地上爬行有生命的各種活物,我把一切青草蔬菜賜給牠們作食物。”事就這樣成了。
30Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel.
31 神看他所造的一切都很好。有晚上,有早晨;這是第六日。
31Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.