聖經新譯本

Esperanto

Genesis

18

1亞伯拉罕接待天使耶和華在幔利橡樹那裡,向亞伯拉罕顯現。那時,是一天中最熱的時候,亞伯拉罕正坐在帳棚門口;
1Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis cxe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago.
2他舉目觀看,忽然看見三個人在他對面站著;亞伯拉罕看見了,就從帳棚門口跑去迎接他們,俯伏在地,
2Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaux li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj klinigxis antaux ili gxis la tero.
3說:“我主啊,我若在你眼前蒙恩,求你不要離開你的僕人。
3Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis placxon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon.
4讓我叫人拿點水來,你們可以洗洗腳,然後在樹下歇一歇。
4Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo.
5讓我拿點餅來給你們吃,使你們可以恢復精力,然後再走,因為你們既然到了僕人這裡來,就應該這樣。”他們說:“就照著你所說的去作。”
5Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; cxar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris.
6亞伯拉罕趕快進帳棚,到撒拉那裡,說:“你快拿三斗細麵調和,作些餅。”
6Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn.
7亞伯拉罕又跑到牛群裡,牽了一頭又嫩又好的牛犢,交給僕人;僕人就趕快去預備。
7Kaj ankaux al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis gxin.
8亞伯拉罕又拿了乳酪、奶和預備好的牛犢肉來,擺在他們面前。他們吃的時候,亞伯拉罕在樹下侍候他們。
8Kaj li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj metis antaux ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili mangxis.
9應許撒拉生子他們問亞伯拉罕:“你的妻子撒拉在哪裡?”他回答:“在帳棚裡。”
9Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen sxi estas en la tendo.
10其中一位說:“到明年這個時候,我必回到你這裡來。那時,你的妻子撒拉必生一個兒子。”撒拉在那人後面的帳棚門口,也聽見了這話。
10Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo cxe Sara, via edzino. Kaj Sara auxskultis cxe la pordo de la tendo, kiu estis malantaux Li.
11當時,亞伯拉罕和撒拉都老了,撒拉的月經也停止了。
11Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda agxo; cxe Sara cxesigxis la virinaj ordinarajxoj.
12撒拉心裡暗笑,說:“現在我已經衰老了,我的丈夫也老了,我還有房事的樂趣嗎?”
12Kaj Sara ekridis interne, dirante: CXu kiam mi kadukigxis, mi havus ankoraux volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna!
13耶和華對亞伯拉罕說:“撒拉為甚麼暗笑說:‘我已經老了,真的還能生育嗎?’
13Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: CXu efektive mi naskos, kiam mi maljunigxis?
14耶和華豈有難成的事嗎?到明年這個時候,我要回到你這裡來,那時,撒拉必生一個兒子。”
14CXu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.
15撒拉害怕起來,就否認,說:“我沒有笑。”但那位說:“不,你實在笑了。”
15Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; cxar sxi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis.
16三人就從那裡起身,向著所多瑪觀望。亞伯拉罕與他們同行,要送他們一程。
16Kaj levigxis de tie la viroj kaj direktigxis al Sodom: kaj Abraham iris kun ili, por akompani ilin.
17耶和華說:“我要作的事,豈可瞞著亞伯拉罕呢?
17Kaj la Eternulo diris: CXu mi kasxos antaux Abraham, kion Mi faras?
18亞伯拉罕必要成為強大興盛的國,地上的萬國,都必因他得福。
18Abraham farigxos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li benigxos cxiuj popoloj de la tero.
19我揀選了他,是要他吩咐子孫,和他的家屬,遵守我耶和華的道,秉公行義,好叫我耶和華應許亞伯拉罕的話都可實現。”
19CXar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.
20 神要毀滅所多瑪和蛾摩拉耶和華說:“控告所多瑪和蛾摩拉的聲音甚大,他們的罪惡極重。
20Kaj la Eternulo diris: CXar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza,
21我現在要下去,看看他們所行的,是不是全像那聲聞於我的控告;如果不是,我也會知道的。”
21tial Mi malsupreniros, kaj rigardos, cxu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aux ne; Mi sciigxos.
22亞伯拉罕為所多瑪祈求其中二人從那裡動身,向所多瑪走去,亞伯拉罕卻仍然站在耶和華面前。
22Kaj la viroj turnigxis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham staris ankoraux antaux la Eternulo.
23亞伯拉罕上前說:“你真的要把義人和惡人一同除滅嗎?
23Kaj Abraham alproksimigxis, kaj diris: CXu Vi ankaux pereigos virtulon kune kun malvirtulo?
24假如城中有五十個義人,你還真的要除滅那地方,不為城裡的五十個義人而赦免那地方嗎?
24Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: cxu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en gxi?
25你絕不會作這樣的事:把義人與惡人一同殺死,把義人和惡人一樣看待,你絕不會這樣!審判全地的主,豈可不行公義嗎?”
25Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu maljuste.
26耶和華說:“我若在所多瑪城中找到五十個義人,我就因他們的緣故,赦免那地方所有的人。”
26Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili.
27亞伯拉罕回答,說:“我雖然是灰塵,還大膽地對我主說話。
27Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro;
28假如這五十個義人中缺少了五個,你會因為缺少了五個就毀滅全城嗎?”他說:“我若在那裡找到四十五個,我也不會毀滅那城。”
28eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: cxu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin.
29亞伯拉罕再問他說:“假如在那裡找到四十個呢?”他回答:“我因這四十個的緣故,也不這樣作。”
29Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble trovigxos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek.
30亞伯拉罕說:“請我主不要動怒,容我再問:‘假如在那裡找到三十個呢?’”他回答:“我若在那裡找到三十個,也不這樣作。”
30Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble trovigxos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek.
31亞伯拉罕說:“我再大膽地對我主說,假如在那裡找到二十個呢?”他回答:“我因這二十個的緣故,也不毀滅那城。”
31Kaj li diris: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro: eble trovigxos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek.
32亞伯拉罕說:“請我主不要動怒,容我問這最後的一次,假如在那裡找到十個呢?”他回答:“我因這十個的緣故,也不毀滅那城。”
32Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraux nur unu fojon: eble trovigxos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek.
33耶和華與亞伯拉罕說完了話,就走了;亞伯拉罕也回到自己的地方去了。
33Kaj la Eternulo foriris, kiam Li cxesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.