1始祖被引誘而違主命在耶和華 神所造野地所有的活物中,蛇是最狡猾的。蛇對女人說:“ 神真的說過,你們不可吃園中任何樹上的果子嗎?”
1Kaj la serpento estis pli ruza, ol cxiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj gxi diris al la virino: CXu Dio diris, ke vi ne mangxu de cxiuj arboj de la gxardeno?
2女人對蛇說:“園中樹上的果子,我們都可以吃;
2Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la gxardeno ni povas mangxi;
3只有園中那棵樹上的果子, 神曾經說過:‘你們不可吃,也不可摸,免得你們死。’”
3sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la gxardeno, Dio diris: Ne mangxu ion de ili kaj ne tusxu ilin, por ke vi ne mortu.
4蛇對女人說:“你們決不會死;
4Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos;
5因為 神知道你們吃那果子的時候,你們的眼睛就開了;你們會像 神一樣,能知道善惡。”
5sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi mangxos ion de ili, malfermigxos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.
6於是,女人見那棵樹的果子好作食物,又悅人的眼目,而且討人喜愛,能使人有智慧,就摘下果子來吃了;又給了和她在一起的丈夫,他也吃了。
6Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por mangxi kaj gxi estas cxarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por sagxigxi; kaj sxi prenis de gxiaj fruktoj, kaj sxi mangxis, kaj sxi donis kune ankaux al sia edzo, kaj li mangxis.
7二人的眼睛就開了,才知道自己是赤身露體的。於是把無花果樹的葉子編縫起來,為自己做裙子。
7Kaj malfermigxis la okuloj de ili ambaux, kaj ili sciigxis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonajxojn.
8天起涼風的時候,那人和他的妻子聽見耶和華 神在園中行走的聲音,就藏在園子的樹林中,躲避耶和華 神的面。
8Kaj ili auxdis la vocxon de Dio la Eternulo, kiu marsxis en la gxardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kasxigxis de Dio la Eternulo inter la arboj de la gxardeno.
9耶和華 神呼喚那人,對他說:“你在哪裡?”
9Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas?
10他回答:“我在園中聽見你的聲音,就害怕;因為我赤身露體,就藏了起來。”
10Kaj tiu diris: Vian vocxon mi auxdis en la gxardeno, kaj mi ektimis, cxar mi estas nuda; kaj mi kasxis min.
11耶和華 神說:“誰告訴你,你是赤身露體呢?難道你吃了我吩咐你不可吃的那樹上的果子嗎?”
11Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? cxu vi ne mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi?
12那人說:“你所賜給我、和我在一起的那女人,她把樹上的果子給我,我就吃了。”
12Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis.
13耶和華 神對女人說:“你作了甚麼事呢?”女人說:“那蛇欺哄我,我就吃了。”
13Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis.
14懲罰與應許耶和華 神對蛇說:“因為你作了這事,就必在所有的牲畜和田野的活物中受咒詛;你要用肚子行走,一生都吃泥土。
14Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: CXar vi tion faris, tial estu malbenita inter cxiuj brutoj kaj inter cxiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi mangxados dum via tuta vivo.
15我要使你和女人彼此為仇,你的後裔和女人的後裔,也彼此為仇,女人的後裔要傷你的頭,你要傷他的腳跟。”
15Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados gxian kalkanon.
16耶和華 神對女人說:“我要大大增加你懷胎的痛苦,你必在痛苦中生產兒女;你要戀慕你的丈夫,他卻要管轄你。”
16Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.
17耶和華 神又對亞當說:“因為你聽從了你妻子的話,吃了我吩咐你不可吃的那樹上的果子;地就必因你的緣故受咒詛;你必終生勞苦,才能從地裡得吃的。
17Kaj al Adam Li diris: CXar vi obeis la vocxon de via edzino, kaj vi mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne mangxu de gxi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi mangxados de gxi dum via tuta vivo.
18地要給你長出荊棘和蒺藜來;你也要吃田間的蔬菜;
18Kaj dornojn kaj pikajxojn gxi kreskigos por vi, kaj vi mangxados herbojn de la kampo.
19你必汗流滿面,才有飯吃,直到你歸回地土,因為你是從地土取出來的;你既然是塵土,就要歸回塵土。”
19En la sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj refarigxos polvo.
20被逐出伊甸園亞當給他的妻子起名叫夏娃,因為她是眾生之母。
20Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, cxar sxi estis patrino de cxiuj vivantoj.
21耶和華 神為亞當和他的妻子做了皮衣,給他們穿上。
21Kaj Dio la Eternulo faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj Li vestis ilin.
22耶和華 神說:“那人和我們中間的一個相似,能知善惡;現在恐怕他伸出手來,摘取生命樹上的果子吃,就永遠活著。”
22Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam farigxis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaux de la arbo de vivo kaj mangxos kaj vivos eterne.
23耶和華 神就把他趕出伊甸園,去耕種他自己也是從那裡出來的地土。
23Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena gxardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita.
24於是把亞當驅逐出去,又派基路伯在伊甸園的東邊,拿著旋轉發火燄的劍,把守到生命樹去的路。
24Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaux la Edena gxardeno la kerubon kaj la turnigxantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.