1雅各和以掃重逢雅各舉目觀看,見以掃帶著四百人來了;他就把孩子分開三隊,交給利亞、拉結和兩個婢女。
1Jakob levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de Rahxel kaj de la du sklavinoj.
2他叫兩個婢女和她們的孩子走在前頭,利亞和她的孩子跟著,拉結和約瑟走在最後。
2Kaj li starigis la sklavinojn kaj iliajn infanojn antauxe, Lean kun sxiaj infanoj poste, kaj Rahxelon kun Jozef en la fino.
3他自己卻走在他們前面,七次俯伏在地,直到走近他哥哥跟前。
3Kaj li mem pasis preter ilin, kaj klinigxis gxis la tero sep fojojn, antaux ol li atingis sian fraton.
4以掃跑來迎接他,擁抱他,伏在他頸項上,與他親嘴;兩個人都哭了。
4Sed Esav kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin, kaj jxetis sin sur lian kolon kaj kisis lin; kaj ili ploris.
5以掃舉目觀看,看見婦人和孩子,就問:“這些與你同來的人是誰?”雅各回答:“是 神賜給你僕人的孩子。”
5Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas cxe vi cxi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo.
6於是,兩個婢女和她們的孩子上前下拜。
6Tiam alproksimigxis la sklavinoj, ili kaj iliaj infanoj, kaj profunde klinigxis.
7利亞和她的孩子也上前下拜,隨後,約瑟和拉結也上前下拜。
7Poste alproksimigxis ankaux Lea kaj sxiaj infanoj kaj klinigxis; fine alproksimigxis Jozef kaj Rahxel kaj klinigxis.
8以掃又問:“我遇見的這一群牲畜,是甚麼意思呢?”雅各回答:“是要討我主喜悅的。”
8Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta tacxmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro.
9以掃說:“弟弟啊,我已經很富有了,你的仍歸你吧。”
9Sed Esav diris: Mi havas multe, mia frato; kio apartenas al vi, tio restu cxe vi.
10雅各說:“請不要這樣,我若得你的喜悅,就求你從我手裡收下這些禮物吧;因為我看見了你的面,就好像見了 神的面;你實在恩待了我。
10Kaj Jakob diris: Ho ne! se mi akiris vian favoron, prenu mian donacon el mia mano; cxar mi vidis vian vizagxon, kvazaux mi vidus la vizagxon de Dio, kaj vi montrigxis favora al mi.
11請你收下我帶來給你的禮物,因為 神施恩給我,我甚麼都有了。”雅各再三懇求他,他才收下了。
11Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; cxar Dio favore donis al mi kaj mi havas cxion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.
12以掃說:“我們起程前行吧,我和你一起走。”
12Kaj Esav diris: Ni levigxu kaj iru, kaj mi iros apud vi.
13雅各對他說:“我主知道孩子們還年幼嬌嫩;牛羊也正在乳養的時候,需要我的照顧;如果要催趕牠們走一天的路,恐怕所有牲畜都要死了。
13Sed Jakob diris al li: Mia sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la sxafoj kaj bovoj cxe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu tago, la brutaro mortos.
14請我主在僕人前頭先行;我要照著在我面前群畜和孩子們的速度,慢慢前行,直走到西珥我主那裡去。”
14Mia sinjoro iru antaux sia sklavo, kaj mi kondukos malrapide, kiel iros la brutoj, kiuj estas antaux mi, kaj kiel iros la infanoj, gxis mi venos al mia sinjoro en Seir.
15以掃說:“讓我把跟隨我的人留幾個在你這裡吧。”雅各說:“為甚麼要這樣呢?只要我得我主的喜悅就是了。”
15Tiam Esav diris: Mi restigos cxe vi iujn el la homoj, kiuj estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron de mia sinjoro.
16於是,以掃在那一天回西珥去了。
16Kaj en tiu tago Esav returne foriris sian vojon al Seir.
17雅各卻起程到疏割去,在那裡為自己建造了一座房子,又為牲畜搭了些草棚,因此給那地方起名叫疏割。
17Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.
18雅各移居示劍雅各從巴旦.亞蘭回來的時候,平平安安地到了迦南地的示劍城,在城的對面支搭了帳棚。
18Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de SXehxem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaux la urbo.
19他支搭帳棚的那塊地,是他用一百塊銀子向示劍的父親哈抹的子孫買來的。
19Kaj la kampoparton, sur kiu li starigis sian tendon, li acxetis el la manoj de la filoj de HXamor, la patro de SXehxem, por cent kesitoj.
20在那裡雅各建了一座壇,給它起名叫伊利.伊羅伊.以色列。
20Kaj li starigis tie altaron, kaj li nomis gxin El, la Dio de Izrael.