1離棄 神的必將被擄以色列啊!不要歡喜;不要像外族人一樣快樂,因為你行了邪淫,離開你的 神,在各打穀場上喜愛賣淫的賞賜。
1Ne gxoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, cxar vi malcxaste forigxis de via Dio, vi preferas proamajxajn donacojn ol cxiujn grenejojn plenajn de greno.
2打穀場和榨酒池不能餵養他們,新酒也必使他們失望。
2Tial drasxejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en gxi.
3他們必不得住在耶和華之地;以法蓮要回到埃及去,要在亞述吃不潔之物。
3Ili ne logxos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili mangxos malpurajxon.
4他們必不得向耶和華奠酒,他們的祭物也不能使他喜悅。他們的餅好像喪家的餅,凡吃這餅的,都必被玷污;因為他們的餅只可自己吃,不可帶進耶和華的殿。
4Ili ne versxoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj:cxiuj gxiaj mangxantoj farigxos malpuraj; cxar ilia pano devas esti nur por ili mem, gxi ne devas veni en la domon de la Eternulo.
5那麼,在規定集會的日子和耶和華節期的時候,你們能作甚麼?
5Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo?
6看哪!他們逃到亞述去,埃及要收殮他們,摩弗要埋葬他們。他們珍貴的銀器必為蒺藜所佔有,他們的帳棚必長滿荊棘。
6CXar vidu, ili forkuras de malfelicxo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie trovigxis iliaj amataj argxentajxoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.
7懲罰的日子臨近,報應的時候來到,以色列必定知道,因著你們眾多的罪孽和深仇大恨,先知被看為愚昧,受靈感動的人被當作瘋子。
7Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.
8先知與 神一同作以法蓮的守望者,在他所行的一切路上,都滿有捕鳥人的網羅,在他 神的家中只有仇恨。
8La gardisto de Efraim estis antauxe kun mia Dio; nun profeto metas kaptilojn sur cxiuj liaj vojoj, kaj malamo estas en la domo de lia Dio.
9以法蓮深深敗壞,如同在基比亞的日子一般。 神必記得他們的罪孽,懲罰他們的罪惡。
9Profunde ili malbonigxis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.
10以色列犯罪及其後果“我遇見以色列,好像在曠野裡遇見葡萄。我看見你們的列祖,像看見無花果樹初熟的果子。他們卻來到巴力.毗珥,專作羞恥的事,成為可憎惡的,像他們所愛的偶像一樣。
10Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de gxia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindajxo, kaj farigxis abomeninduloj, kiel ilia amato.
11至於以法蓮,他們的榮耀必如鳥兒飛逝;沒有生育,沒有懷胎,沒有成孕。
11La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravedigxo.
12即使他們把兒女養大,我也必使他們喪子,一個不留。我離棄他們的時候,他們就有禍了。”
12Kaj se ili ecx edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; cxar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.
13在我看來,以法蓮的兒女註定被當作獵物;以法蓮要把自己的兒女帶出來,交給施行殺戮的人。
13Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.
14耶和華啊,求你賜給他們;你要賜給他們甚麼呢?求你使他們墜胎小產,乳房萎縮。
14Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekigxintajn.
15“他們的一切罪惡都在吉甲,我在那裡憎恨他們,因他們的惡行,我要把他們從我的家裡趕出來;我不再愛他們,他們的領袖都是叛徒。
15Ilia tuta malboneco estas en Gilgal; tie Mi ekmalamis ilin; pro iliaj malbonaj agoj Mi elpelos ilin el Mia domo; Mi ne plu amos ilin; cxiuj iliaj princoj estas defalintoj.
16以法蓮被擊打,他們的根枯乾了,必不能再結果子。即使他們生產,我必殺死他們所生的愛子。”
16Efraim estas batita; ilia radiko sekigxis; ili ne plu donos fruktojn; ecx se ili naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro.
17我的 神必棄絕他們,因為他們不聽從他;他們必在列國中飄流。
17Mia Dio ilin forpusxos, cxar ili ne auxskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj.