聖經新譯本

Esperanto

Isaiah

14

1以色列重歸故土耶和華憐憫雅各,再揀選以色列,使他們安居在自己的國土上的時候,外族人必與他們聯合,歸屬於雅各家。
1CXar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj relogxigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kunigxos kun ili, kaj aligxos al la domo de Jakob.
2以色列人必把他們帶回自己的國土去,以色列家必在耶和華所賜的地上得著這些外族人作僕婢;也要擄掠那些擄掠過他們的,並且統治那些欺壓過他們的。
2Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.
3譏諷巴比倫之歌耶和華使你脫離痛苦、愁煩、被迫作的苦工,得享安息的日子,
3Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,
4你必唱出這首詩歌來諷刺巴比倫王,說:“欺壓人的,怎麼止息了呢!強暴怎麼止住了呢!
4vi eldiros cxi tiun mokokanton pri la regxo de Babel, kaj diros:Kiel kvietigxis la premanto, cxesigxis la tributo!
5耶和華折斷了惡人的杖和統治者的棒,
5La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj,
6就是那在忿怒中不住擊打眾民、在怒氣中管轄列國、毫無抑制地施行迫害的。
6kiu kolere batadis popolojn per batoj sencxesaj, kolere regadis popolojn, sencxese persekutante.
7現在全地都平靜安息,各人都發聲歡呼。
7Ekripozis, trankviligxis la tuta tero, gxojkrias, kantante.
8連松樹和黎巴嫩的香柏樹都因你歡樂,說:‘自從你躺下以後,再沒有砍伐的人上來砍伐我們了。’
8Ecx la cipresoj gxojas pri vi, la cedroj de Lebanon:De tiu tempo, kiam vi ekkusxis, neniu hakanto venas al ni.
9地下的陰間因你震動,並迎接你的來臨;又因你而喚醒了所有曾在地上作過領袖的陰魂;又使所有曾在列國中作君王的,都離位站起來。
9SXeol sube ekskuigxis pro vi, renkontante vin venantan; gxi vekis por vi la mortintojn, cxiujn potenculojn de la tero; gxi levis por vi de iliaj tronoj cxiujn regxojn de la popoloj.
10他們都必答話,對你說:‘你也變為衰弱,像我們一樣嗎?你也與我們相似嗎?’
10Ili cxiuj ekparolos kaj diros al vi:Vi ankaux senfortigxis, kiel ni, vi similigxis al ni;
11你的威勢和你的琴瑟音樂,都被帶下陰間了;你下面鋪的是蟲,上面蓋的是蛆。
11en SXeolon estas jxetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sternigxos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo.
12明亮之星、清晨之子啊!你怎麼從天上墜落?你這傾覆列國的,怎麼被砍倒在地上?
12Kial vi falis de la cxielo, ho brilo, filo de la matenrugxo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj.
13你心裡曾說:‘我要升到天上,我要高舉我的寶座到 神的眾星之上,我要坐在聚會的山上,在北方的極處。
13Kaj vi diris en via koro:Mi supreniros en la cxielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, cxe la rando de nordo;
14我要升到雲的高處,我要使自己像那至高者一般。’
14mi supreniros sur la altajxon de la nuboj, mi similigxos al la Plejaltulo.
15然而,你卻被拋下陰間,落到坑中的極處。
15Sed en SXeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo!
16那些看見你的,都必定睛看你,他們必注視著你,說:‘那使大地震動,使列國搖撼,
16Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros:CXu cxi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,
17使世界如同荒野,傾覆城鎮,又不釋放囚犯的,就是這人嗎?’
17kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis gxiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?
18列國的君王都在榮耀中安睡,各在自己的墳墓裡。
18CXiuj regxoj de popoloj kusxas kun honoro, cxiu en sia domo;
19但你要從你的墳墓中被逐出,好像一根被厭棄的樹枝,你被那些遭刀劍所殺的人掩蓋,就是那些被拋到坑中石頭那裡的人。你就像一具遭人踐踏的屍體。
19sed vi estas forjxetita el via tombo, kiel malsxatata brancxo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, jxetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.
20你必不得與別的君王同葬,因為你敗壞了你的國,殺戮了你的人民;願那些惡人的後裔永遠不被人提說。
20Vi ne estos kun ili en tombo, cxar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos.
21因為他們的祖宗犯了罪孽,你們要為他的子孫預備屠殺之處;不要讓他們興起來,佔有地土,在世上布滿城鎮。”
21Preparu liajn filojn por bucxo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne levigxu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.
22萬軍之耶和華說:“我必興起攻擊他們,把巴比倫的名號、所剩餘的人,以及後裔子孫,都一同剪除。”這是耶和華說的。
22Mi levigxos kontraux ilin, diras la Eternulo Cebaot; kaj Mi ekstermos de Babel la nomon kaj restajxon kaj filon kaj nepon, diras la Eternulo.
23“我必使巴比倫被箭豬所佔,又使它變為泥沼之地;我必用毀滅的掃帚把它掃淨。”這是萬軍之耶和華說的。
23Kaj Mi faros gxin heredajxo de botauxroj, kaj akvaj marcxoj, kaj Mi balaos gxin per balailo de pereigo, diras la Eternulo Cebaot.
24萬軍之耶和華起了誓,說:“我怎樣想,事就怎樣成就;我怎樣計劃,事就怎樣立定,
24JXuris la Eternulo Cebaot, dirante:Kiel Mi intencis, tiel farigxos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektivigxos;
25就是在我的地上粉碎亞述人,在我的山上踐踏他們;他們所加的軛必離開以色列人,他們所加的重擔必離開以色列人的肩頭。”
25frakasita estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin dispremos, por ke forigxu de ili lia jugo kaj lia sxargxo estu deprenita de sur iliaj sxultroj.
26這就是對全地所定的旨意,就是向列國伸出的手。
26Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super cxiujn popolojn.
27因為萬軍之耶和華決定的事,誰能阻攔呢?他的手伸了出來,誰能使他收回呢?
27CXar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do gxin returnos?
28亞哈斯王去世的那一年,有以下的默示:
28En la jaro de la morto de la regxo Ahxaz estis farita la sekvanta profetajxo:
29預言非利士地的災禍非利士全地啊!不要因為那擊打你們的杖折斷了就歡喜,因為從蛇的根必生出毒蛇來,牠所生的,是會飛的蛇。
29Ne gxoju, tuta Filisxtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; cxar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj gxia produkto estos fluganta serpento.
30最貧寒的人必有食物吃,貧乏人必安然躺臥;我必用饑荒毀滅你的根,你餘剩的人,必被饑荒所殺。
30Kaj la unuenaskitoj de malricxuloj pasxtigxos, kaj senhavuloj ripozos sendangxere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restajxo estos mortigita.
31城門啊,要哀號!城鎮啊,要呼叫!非利士全地啊,要戰慄發軟!因為有煙從北方來,在他的行伍中沒有離隊逃走的。
31GXemploru, ho pordego; kriu, ho urbo; perdis la kuragxon la tuta Filisxtujo; cxar de nordo venas fumo, kaj neniu restas sola en iliaj tacxmentoj.
32人要怎樣回答外族的使者呢?要說:“耶和華建立了錫安,他子民中的困苦人必在其中避難。”
32Kaj kion oni respondos al la senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en gxi trovos defendon la malricxuloj de Lia popolo.