聖經新譯本

Esperanto

Isaiah

19

1關於埃及的預言關於埃及的默示:看哪!耶和華駕著輕快的雲,來到埃及;埃及的偶像在他面前戰兢,埃及人的心都驚怕。
1Profetajxo pri Egiptujo: Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj ektremos antaux Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la Egiptoj senkuragxigxos interne de ili.
2我要激動埃及人去攻擊埃及人,他們就相爭起來,各人攻擊自己的兄弟,各人攻擊自己的鄰舍,城攻擊城;國攻擊國。
2Kaj Mi tumultigos Egiptojn kontraux Egiptojn; kaj militos cxiu kontraux sia frato kaj cxiu kontraux sia amiko, urbo kontraux urbo, regno kontraux regno.
3埃及人的意志必消沉,我要破壞他們的計謀;他們必求問偶像、念咒的、交鬼的和行巫術的。
3Kaj malaperos la kuragxo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorcxistojn kaj la auxguristojn kaj la antauxdiristojn.
4我必把埃及人交在殘暴的主人手中;兇猛的君王要管轄他們;這是主萬軍之耶和華說的。
4Kaj Mi transdonos la Egiptojn en la manon de kruela sinjoro, kaj senkompata regxo regos super ili, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
5海中的眾水必乾透,河床必枯竭乾涸。
5Kaj sekforigxos la akvo el la maro, kaj la rivero senakvigxos kaj sekigxos.
6河道必發臭,埃及眾河流的水必消退乾涸;葦子和蘆荻都必枯萎。
6Kaj senhavigxos la riveroj, elcxerpigxos kaj sekigxos la kanaloj de Egiptujo, kano kaj junko velkos.
7尼羅河旁、尼羅河口的草田,以及沿著尼羅河所種的田都必枯乾,被吹散,不再存在。
7La herbejoj apudakvaj, super la akvo mem, kaj cxio semita apud la akvo velkos, sekigxos, kaj malaperos.
8打魚的人必哀號;所有在尼羅河上垂釣的必悲傷;那些在水面上撒網的,必灰心難過。
8Kaj malgxojos la fisxkaptistoj, kaj ploros cxiuj, kiuj jxetas fisxhokojn en la akvon, kaj la etendantoj de retoj surakvaj estos malfelicxaj.
9那些用梳好的麻來紡紗的,和那些織白布的,都必羞愧。
9Kaj hontos la prilaboristoj de lino kombita kaj la teksistoj de blanka tolo.
10埃及的柱石必被打碎,所有受雇的工人也必心裡憂愁。
10Kaj la pilastroj de la lando estos disbatitaj; cxiuj dungatoj estos malgajaj.
11瑣安的領袖非常愚昧,法老那些最有智慧的謀士所籌算的,都成為愚昧。你們怎能對法老說:“我是智慧人的兒子,是古代君王的後裔”呢?
11Malsagxaj estas la princoj de Coan; la sagxaj konsilistoj de Faraono farigxis senkonsilaj. Kiel vi diros al Faraono:Mi estas filo de sagxuloj, ido de antikvaj regxoj?
12你的智慧人在哪裡呢?萬軍之耶和華向埃及所定的旨意是怎樣的?就讓他們告訴你,使你知道吧!
12Kie do nun estas viaj sagxuloj? ili do diru al vi kaj sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri Egiptujo.
13瑣安的領袖都變為愚昧,挪弗的領袖都受了欺騙;那些在埃及支派中作房角石的,使埃及人走錯了路。
13Malsagxigxis la princoj de Coan, trompigxis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj.
14耶和華讓歪曲的靈攙入埃及當中,以致他們使埃及一切所作的都有謬誤,好像醉酒的人嘔吐的時候,東倒西歪一樣。
14La Eternulo versxis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en cxiuj gxiaj faroj, kiel ebriulo sxanceligxas vomante.
15無論是頭或尾、棕枝或蘆葦所作的,都不能為埃及成就甚麼事。
15Kaj estos en Egiptujo nenia faro, kiun farus kapo aux vosto, brancxo aux kano.
16到那日,埃及人必像婦人一樣。他們必因萬軍之耶和華在埃及之上揮手而戰兢恐懼。
16En tiu tempo Egiptujo estos kiel virinoj; gxi tremos kaj timos antaux la movigxo de la mano de la Eternulo Cebaot, kiun Li svingos super gxi.
17猶大地必使埃及驚恐;無論誰向埃及人提起猶大地,他們都懼怕,因為這是萬軍之耶和華向埃及所定的旨意。
17Kaj la lando de Jehuda farigxos terurajxo por la Egiptoj; cxiu, kiu rememoros gxin, ektimos, pro la decido de la Eternulo Cebaot, kiun Li decidis pri ili.
18到那日,埃及地必有五座城的人說迦南的方言,又指著萬軍之耶和華起誓,必有一座城稱為“毀滅城”(“毀滅城”或譯:“太陽城”)。
18En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj jxurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo.
19到那日,在埃及地必有一座獻給耶和華的祭壇;在埃及的邊界上必有一根獻給耶和華的柱子。
19En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud gxia limo;
20這都要在埃及地作萬軍之耶和華的記號和證據。埃及人因受人欺壓向耶和華哀求的時候,他就差派一位拯救者和維護者到他們那裡,他必拯救他們。
20kaj gxi estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta; cxar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin.
21耶和華必被埃及人認識。到那日,埃及人必認識耶和華;他們也要用祭物和供物來敬拜他,並且向耶和華許願、還願。
21Kaj la Eternulo farigxos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, kaj alportos bucxoferojn kaj farunoferojn, kaj faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos.
22耶和華必擊打埃及,既擊打、又醫治,他們就回轉歸向耶和華,他必應允他們的禱告,醫治他們。
22La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li auxskultos ilian peton kaj resanigos ilin.
23到那日,必有一條從埃及通到亞述的大道;亞述人要進到埃及,埃及人也要進入亞述;埃及人要與亞述人一同敬拜耶和華。
23En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la Egiptoj servados kune kun la Asirianoj.
24到那日,以色列必與埃及和亞述一起成為地上列國的祝福。
24En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio; estos beno sur la tero.
25萬軍之耶和華賜福給他們,說:“我的子民埃及,我手的工程亞述,我的產業以色列,都是有福的!”
25La Eternulo Cebaot benos ilin, dirante:Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de Miaj manoj, kaj Mia heredajxo Izrael.