1關於耶路撒冷的預言關於“異象谷”的默示:你們發生了甚麼事,以致你們都上了房頂呢?
1Profetajxo pri la valo de vizio: Kio nun estas al vi, ke vi cxiuj iris sur la tegmentojn?
2你這充滿喧嘩,繁囂、歡樂的城市啊!你們中間被殺的,並不是被刀劍所殺,也不是在戰場上陣亡。
2Vi, plena de bruo, urbo tumulta, urbo gaja, viaj mortigitoj ne estas mortigitaj per glavo kaj ne mortis en batalo;
3你們所有的官長都一起逃跑;他們因沒有弓箭而被俘擄,你們中間所有被找到的都一起被俘擄,雖然他們已逃到遠方去。
3cxiuj viaj cxefoj kune forkuris de pafarko; cxiuj, kiujn oni trovis cxe vi, estas ligitaj; ligitaj estas kune cxiuj, kiuj forkuris malproksimen.
4因此我說:“要轉開你們的眼,不要望著我,讓我痛哭吧!不要因我人民的毀滅,而急急安慰我。”
4Tial mi diris:Forturnu vin de mi, mi ploros maldolcxe; ne penu konsoli min pri la malfelicxo de la filino de mia popolo.
5因為主萬軍之耶和華使“異象谷”有驚恐、踐踏、混亂的日子:城牆被拆毀,哀聲傳到山上。
5CXar tio estas tago de konsterno kaj de piedpremado kaj de konfuzo antaux la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la valo de vizio; detruado de muroj kaj vokado al la montoj.
6以攔拿著箭袋,並有戰車、步兵和騎兵;吉珥亮出盾牌。
6Kaj Elam portis sagujon en vico da rajdantoj, kaj Kir briligis sxildon.
7你佳美的山谷都布滿戰車,又有騎兵在城門前列陣。
7Kaj viaj plej bonaj valoj plenigxis de cxaroj, kaj rajdantoj sin arangxis antaux la pordego.
8他挪去猶大的屏障了。到那日,你就仰望“森林倉庫”裡的武器;
8Kaj oni formetis la kurtenon de Jehuda; kaj vi rigardis en tiu tago la armilojn de la arbara domo,
9你們看見大衛的缺口很多,就儲存下池的水。
9kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto.
10你們又數點耶路撒冷的房屋,把房屋拆掉,用來堅固城牆。
10Kaj vi kalkulis la domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por fortikigi la muron.
11你們又在兩道城牆之間造一個水池,用來盛載舊池的水,你們卻不仰望作這事的主,也不顧念遠古以來計劃這事的 神。
11Kaj inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian rigardon al Tiu, kiu tion faris, kaj gxian antikvan Kreinton vi ne rigardis.
12到那日,主萬軍之耶和華叫人哭泣哀號,剃光頭髮,穿上麻布。
12Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detrancxu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakajxon.
13看哪!人還是歡喜快樂,宰牛殺羊,吃肉喝酒,說:“我們吃喝吧!因為明天我們就要死了。”
13Jen estas gxojo kaj gajeco:oni mortigas bovojn, bucxas sxafojn; oni mangxas viandon kaj trinkas vinon, dirante:Ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos.
14萬軍之耶和華親自啟示我說:“直到你們死的時候,這罪孽也不得赦免。”這是主萬軍之耶和華說的。
14Sed al mia orelo malkasxis la Eternulo Cebaot:CXi tiu malbonagado ne estos pardonita al vi, gxis vi mortos, diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
15關於舍伯那的預言主萬軍之耶和華這樣說:“你去見這掌管庫房的,就是總管舍伯那,對他說:
15Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot:Iru, venu al tiu administranto, al SXebna, la palacestro, kaj diru:
16你在這裡有甚麼權利呢?你在這裡有甚麼人,竟在這裡為你自己鑿墳墓,就是在高處為自己鑿墳墓,在磐石中為自己鑿出安身之所呢?
16Kion vi havas cxi tie? kaj kiun vi havas cxi tie, ke vi elhakigis al vi cxi tie tombon? Li elhakigas alte sian tombon, li elcxizigas en la roko logxejon por si.
17看哪,勇士啊!耶和華將要猛烈地拋擲你;他必把你緊緊抓住,
17Jen la Eternulo forte vin jxetos kaj forte vin kaptos;
18把你捲了又捲,捲成球狀,然後擲到寬闊之地;你必死在那裡,你那華美的戰車也在那裡;你成了你主人之家的恥辱。
18Li volvos vin kaj rulos kiel globon en vastan landon; tie vi mortos, tie restos la cxaroj de via gloro, vi, malhonoro de la domo de via sinjoro!
19我必革除你的官職,從你的原位上把你拉下來。
19Kaj Mi depusxos vin de via posteno, kaj el via ofico vi estos forigita.
20到那日,我必召希勒家的兒子,就是我的僕人以利亞敬來,
20Kaj en tiu tago Mi alvokos Mian servanton Eljakim, filon de HXilkija,
21我會把你的外袍給他穿,把你的腰帶給他繫緊,把你的權柄交在他的手中;他要作耶路撒冷的居民和猶大家的父。
21kaj Mi vestos lin per via hxitono kaj zonos per via zono, kaj vian regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por la logxantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda.
22我必把大衛家的鑰匙放在他肩頭上;他開了,就沒有人能關;他關了,就沒有人能開。
22Kaj Mi metos la sxlosilon de la domo de David sur lian sxultron; kaj li malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos.
23我必堅立他,像釘子釘在穩固的地方;他必作父家榮耀的寶座。
23Kaj Mi fortikigos lin kiel najlon sur loko fidinda, kaj li estos trono de honoro en la domo de sia patro.
24他父家所有的榮耀,他的兒女和子孫以及各樣小器皿,從碗子到瓶子,都掛在他身上。
24Kaj pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia patro, la infanoj kaj idoj, cxiuj malgrandaj vazoj, de la vazoj por mangxado gxis la vazoj por trinkado.
25萬軍之耶和華說:‘到那日,那釘在穩固地方的釘子必垂下來,被砍斷墜落;那掛在上面的擔子必被砍掉,因為這是耶和華說的。’”
25En tiu tago, diras la Eternulo Cebaot, estos forigita la najlo, fortikigita sur loko fidinda; gxi estos rompita kaj falos, kaj pereos la sxargxo, kiu estis sur gxi; cxar la Eternulo diris.