聖經新譯本

Esperanto

Isaiah

30

1與埃及結盟必受禍害耶和華說:“這些悖逆的兒女有禍了!他們實行計謀,卻不是出於我的意思,他們結盟,卻不是出於我的靈,以致罪上加罪。
1Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj arangxas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko,
2他們起程下埃及去,並沒有求問我,卻要在法老的保護下,作避難處,投靠在埃及的蔭庇下。
2kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian busxon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kasxi sin en la ombro de Egiptujo!
3因此,法老的保護必成為你們的羞恥,投靠在埃及的蔭庇下,變成你們的恥辱。
3Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kasxigxo en la ombro de Egiptujo-malhonoro.
4他們的領袖雖然已在瑣安,他們的使臣雖然已到達哈內斯,
4CXar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en HXaneson.
5但他們都必因那對於他們毫無利益的人民而蒙羞,那人民帶來的不是幫助或益處,而是羞恥和凌辱。”
5CXiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro.
6以下是論南地野獸的默示:他們把財富馱在驢駒的背上,把寶物馱在駱駝的峰上,經過艱難困苦之地,就是公獅、母獅、蝮蛇和會飛的火蛇出沒的地方,到一個對他們毫無益處的民族那裡去。
6Jen oni vidas sxargxojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn ricxajxojn kaj sur la gxibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.
7埃及的幫助是徒然的,是虛幻的,因此我稱它為“坐而不動的拉哈伯”。
7La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio:Ili fanfaronas, sidante hejme.
8悖逆不聽聖言的子民現在你去,在他們面前把這話刻在版上,記在書卷上,作日後的證據,直到永永遠遠。
8Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por cxiam, por eterne.
9因為這是悖逆的子民,不忠心的兒女,不肯聽從耶和華教導的兒女。
9CXar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas auxskulti instruon de la Eternulo.
10他們對先見說:“你們不要再看異象!”又對先知說:“你們不要再向我說真確的預言!倒要向我說動聽的話,預言虛幻的事吧!
10Ili diras al la antauxvidistoj:Ne antauxvidu; kaj al la profetoj:Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flatajxojn, profetu al ni gajajxon;
11你們要離開正道,轉離義路,不要在我們面前再提以色列的聖者了!”
11flankigxu for de la vojo, deklinigxu de la irejo, forigu de antaux ni la Sanktulon de Izrael.
12因此,以色列的聖者這樣說:“因為你們棄絕了這話,反而信賴欺壓和乖僻的手段,更以此為倚靠,
12Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael:CXar vi malsxatas tiun vorton kaj fidas maljustajxon kaj trompon kaj apogas vin sur cxi tio:
13所以這罪孽對於你們,必像一道有了裂縫,且凸了出來,快要倒塌的高牆,在頃刻之間,就突然倒塌。
13tial cxi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.
14它的倒塌好像窯匠的瓦器破碎一般,毫不顧惜被徹底粉碎,甚至在碎塊中找不到一塊,可以用來從爐裡取火,或從池中舀水。”
14Kaj Li frakasos gxin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en gxiaj rompopecoj ne trovigxos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aux cxerpi akvon el akvujo.
15因為主耶和華以色列的聖者這樣說:“你們得救在於悔改和安息,你們得力在於平靜和信靠。”但你們竟不願意。
15CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael:Per pento kaj trankvileco vi savigxus, en kvieteco kaj fido estus via forto; sed vi ne volis.
16你們卻說:“不!我們要騎馬奔跑。”所以你們真的要逃跑;你們又說:“我們要騎快馬。”所以那些追趕你們的,也必快速!
16Vi diris:Ne, ni forkuros sur cxevaloj; tial vi forkuros; kaj:Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.
17一個敵人就可以威嚇你們一千個人,若五個敵人威嚇你們,你們都要逃跑了!以致你們所剩下的,必孤立如同山頂上的旗杆,岡陵上的旗幟。
17De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi cxiuj forkuros, gxis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto.
18等候 神的必蒙眷顧因此,耶和華必等候要恩待你們;他必興起來憐憫你們,因為耶和華是公義的 神。等候他的,都是有福的。
18Tial la Eternulo atendos, antaux ol Li vin korfavoros, kaj tial Li levigxos, antaux ol Li vin kompatos; cxar la Eternulo estas Dio de jugxo; felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.
19錫安的人民、耶路撒冷的居民哪!你們必不再哭泣。他必因你哀求的聲音恩待你;他聽見的時候,就必應允你。
19CXar, ho popolo de Cion, logxantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li auxdos vin, Li respondos al vi.
20主雖然以艱難給你們當食物,以困迫給你們當水,但你的教師必不再隱藏;你必親眼看見你的教師。
20Kaj la Sinjoro donos al vi panon en la mizero kaj akvon en la premado; kaj ne plu kasxigxos viaj instruantoj, kaj viaj okuloj vidos viajn instruantojn.
21每當你偏左或偏右的時候,你必聽見後面有聲音說:“這是正路,要行在其中!”
21Kaj kiam vi deklinigxos cxu dekstren, cxu maldekstren, viaj oreloj auxdos vortojn diratajn malantaux vi:Jen estas la vojo, iru laux gxi.
22你要拋棄你那些包著銀的雕像和鍍了金的鑄像,如同污穢之物一般拋棄它們,又對它們說:“去吧!”
22Kaj vi rigardos kiel malpuran la argxentan tegon de viaj statuoj kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forjxetos ilin kiel malpurajxon, vi diros al ili:For!
23你撒在地裡的種子,主必降雨在其上,並且使你地裡所出產的糧食,既豐盛又肥美。到那日,你的牲畜必在寬闊的草場上吃草。
23Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj gxi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta pasxtejo pasxtigxos tiam viaj brutoj.
24耕地的牛和驢駒必吃加鹽的飼料,就是用鏟和叉所揚淨的。
24Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj prilaboros la teron, mangxos miksitan nutrajxon, sxutitan per kribrilo kaj sxovelilo.
25在大行殺戮的日子,高臺倒塌的時候,各高山岡陵都必有溪水湧流。
25Kaj sur cxiu alta monto kaj sur cxiu alta monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda mortigado, kiam falos la turoj.
26耶和華包紮他子民的傷口,醫治他們傷痕的日子,月亮的光必像太陽的光;太陽的光必增加七倍,像七日的光一樣。
26Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandagxos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos gxiajn vundojn.
27 神懲罰亞述看哪!耶和華的名從遠方而來,他的怒氣燒起,濃煙上騰;他的嘴唇充滿忿怒,他的舌頭像吞滅的火。
27Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia busxo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta;
28他的氣息如漲溢的河水,直漲到頸項,並要用毀滅的篩把列國篩淨,又在眾民口中放入使人步向滅亡的嚼環。
28kaj Lia spiro estas kiel torento disversxigxinta, kiu atingas gxis la kolo, por trakribri la popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la makzeloj de la popoloj.
29你們卻必歌唱,好像守聖節的夜間一樣;你們必心裡喜樂,好像吹著笛行走的人,必上耶和華的山,到以色列的磐石那裡。
29Kantado estos cxe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora gxojo, kiel cxe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael.
30耶和華必使人聽見他威嚴的聲音,在烈怒、吞滅一切火燄、大雨、暴風和冰雹之中,又使人看見他那降下來的膀臂。
30Kaj la Eternulo auxdigos Sian majestan vocxon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj sxtona hajlo.
31亞述人必因耶和華的聲音驚惶;耶和華要用杖擊打他們。
31CXar ektremos la Asiriano de la vocxo de la Eternulo, kiu frapos lin per la vergo.
32耶和華必把刑罰的杖加在他們身上,每打一下,都有擊鼓和彈琴的聲音;耶和華在爭戰的時候,必揮動著手與他們爭戰。
32Kaj penetranta estos cxiu ekbato per la bastono, kiun la Eternulo faligos sur lin kun tamburinoj kaj harpoj; kaj per bataloj senhaltaj Li batalos kontraux li.
33因為陀斐特那燒著的火早已安排好了,是為君王預備的,又深又寬;其中所堆的,是火和許多的柴;耶和華的氣像一股硫磺火,把它燃點起來。
33CXar delonge estas preparita la bruligejo; gxi estas preta ankaux por la regxo, profundigita, vastigita; gxia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos gxin kiel torenton da sulfuro.