聖經新譯本

Esperanto

Isaiah

32

1公義之王看哪!必有一王憑公義執政,必有眾領袖按公平治理。
1Jen kun justeco regos regxo, kaj princoj administros lauxlegxe.
2必有一人像避風所,和避暴雨的隱密處,像乾旱之地的溪水,又像疲乏之地的磐石陰影。
2Kaj cxiu estos kiel sxirmilo kontraux vento, kiel rifugxejo kontraux pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta.
3那時,能看見事物者的眼睛,必不再昏暗;能聽到事物者的耳朵,必然傾聽。
3La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de auxdantoj atentos.
4性急者的心必明白知識,口吃者的舌頭必說話清楚。
4Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion, kaj la lango de balbutantoj parolos rapide kaj klare.
5愚頑人不再被稱為高尚,惡棍也不再被稱為大方。
5Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto.
6因為愚頑人說的是愚頑話,他心裡所想的是罪孽,慣行褻瀆 神的事,說錯謬的話攻擊耶和華,使飢餓的人仍空著肚子,使口渴的人仍無水可喝。
6CXar malnoblulo parolas malnoblajxon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malverajxon, senmangxigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkajxon de soifanto.
7至於惡棍,他的手段是邪惡的,他圖謀惡計,用虛假的言語毀滅困苦的人,即使在窮乏人講公理的時候,他也是這樣。
7La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malricxulojn per vortoj mensogaj, ecx kiam la senhavulo diras pravajxon.
8高尚的人卻籌謀高尚的事,他也必堅持這些高尚的事。
8Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.
9預言審判與復興安逸的婦女啊!你們要起來,聽我的聲音;無憂無慮的女子啊!你們要側耳聽我的話。
9Virinoj senzorgaj, levigxu, auxskultu mian vocxon; filinoj ne pensantaj pri dangxero, atentu miajn vortojn.
10無憂無慮的女子啊!再過一年多,你們就必受困擾,因為沒有葡萄可摘,收禾稼的日子也沒有來。
10Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; cxar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj.
11安逸的婦女啊!你們要受震驚。無憂無慮的女子啊!你們要受困擾了,脫去衣服,赤著身子,以麻布束腰吧。
11Maltrankviligxu, ho senzorgaj; ektremu, ne pensantaj pri dangxero; senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn.
12你們要為美好的田地和多結果子的葡萄樹搥胸哀哭。
12Oni ploros pri la abundo, pri la cxarmaj kampoj, pri la fruktoricxaj vinbergxardenoj.
13也為那些在我子民的土地上長起來的荊棘和蒺藜而哀哭,為那歡樂的城和所有快樂的房屋,也是這樣。
13Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaux sur cxiuj domoj de gajeco de la brua urbo.
14因為宮殿必被丟棄,熱鬧的城市也被撇下,山岡和守望樓必永遠成為洞穴,作了野驢喜歡的地方和羊群的草場。
14CXar la palacoj estos forlasitaj, la bruo de la urbo malaperos, la fortikajxoj kaj turoj farigxos por cxiam anstatauxajxo de kavernoj, gxojloko por sovagxaj azenoj, pasxtigxejo por brutaroj;
15等到聖靈從高處傾倒在我們身上,曠野變為肥田,肥田被看為樹林的時候,
15gxis versxigxos sur nin spirito de supre kaj la dezerto farigxos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro.
16公平就必居在曠野中,公義必住在肥田裡。
16Kaj justeco eklogxos en la dezerto, kaj vero sidos sur la fruktodona kampo.
17公義的果效必是平安,公義的效驗必是平靜與安穩,直到永遠。
17Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendangxereco por cxiam.
18那時,我的子民必住在平安的居所,安穩的住處,不受騷擾的安息之處。
18Kaj mia popolo logxos en logxejo paca kaj en sidejoj sendangxeraj kaj en ripozejoj senzorgaj,
19但在敵人的國土中,必有冰雹降下,打倒他們的樹林,他們的城必被夷平。
19kaj dissxutigxos kiel hajlo sur la deklivoj de arbaro, kaj malsupre en la valo etendigxos la urbo.
20你們這些在各水邊撒種,又使牛驢隨意走動的,是多麼有福啊!
20Felicxaj estas vi, kiuj semas super cxiu akvo, kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo kaj de la azeno.