1希西家向以賽亞求救(王下19:1~4)希西家王聽見了,就撕裂衣服,披上麻布,進了耶和華的殿。
1Kiam la regxo HXizkija tion auxdis, li dissxiris siajn vestojn kaj cxirkauxkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.
2他差派管家以利亞敬、書記舍伯那和祭司中的長老,都披上麻布,去見亞摩斯的兒子以賽亞先知。
2Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj SXebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn de la pastroj, cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
3他們對他說:“希西家這樣說:‘今日是急難、責罰和凌辱的日子,就像嬰孩快要出生的時候,卻沒有氣力生出來一樣。
3Kaj ili diris al li:Tiele diras HXizkija:CXi tiu tago estas tago de malfelicxo, de puno, kaj de malhonoro; cxar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.
4也許耶和華你的 神聽見拉伯沙基的話,就是他的主人亞述王派他來辱罵永活的 神的話;耶和華你的 神會因他所聽見的話斥責他;因此,求你為餘剩下來的人獻上禱告。’”
4Eble auxdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.
5以賽亞安慰的話(王下19:5~7)希西家王的臣僕就去見以賽亞,
5Kaj la servantoj de la regxo HXizkija venis al Jesaja.
6以賽亞對他們說:“要對你們的主人這樣說:‘耶和華這樣說:你不要因為聽見亞述王的僕人褻瀆我的話而害怕。
6Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio.
7看哪!我必使靈進入他裡面,以致他聽見風聲就歸回本地;我必使他在那裡倒在刀下。’”
7Jen Mi metos en lin spiriton, ke, auxdinte sciigon, li reiros en sian landon; kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
8亞述王恐嚇的話(王下19:8~13)拉伯沙基回去的時候,正遇見亞述王攻打立拿;原來他早已聽聞亞述王拔營離開了拉吉。
8Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx.
9亞述王聽到關於古實王特哈加的報告說:“他出來要與你爭戰”;亞述王聽見了,就差派使者去見希西家,說:
9Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraux vi. Kiam li tion auxdis, li sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio:
10“你們要對猶大王希西家這樣說:不要給你所倚靠的 神欺騙你說:耶路撒冷必不交在亞述王的手裡。
10Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
11你必定聽過亞述列王向列國所行的,就是把她們完全毀滅,難道你還有救嗎?
11Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruiniginte ilin; cxu vi do savigxos?
12我列祖所毀滅的國,有歌撒、哈蘭、利色和在提.拉撒的伊甸人,這些國的神曾拯救她們嗎?
12CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
13哈馬的王、亞珥拔的王、西法瓦音城的王、希拿和以瓦的王,現在都在哪裡呢?”
13Kie estas la regxo de HXamat kaj la regxo de Arpad kaj la regxo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?
14希西家向 神禱告(王下19:14~19)希西家從使者手裡接過信卷,讀完了,就上耶和華的殿,在耶和華面前把信卷展開。
14HXizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis gxin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj HXizkija disvolvis gxin antaux la Eternulo.
15希西家向耶和華禱告說:
15Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo, dirante:
16“萬軍之耶和華,以色列的 神,坐在二基路伯中間的啊!唯獨你是地上萬國的 神;你創造了天地。
16Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron;
17耶和華啊,求你側耳而聽!耶和華啊,求你開眼察看!要聽西拿基立的一切話,就是那差派使者來辱罵永活的 神的。
17klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu cxiujn vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.
18耶和華啊!亞述列王果然使列國和他們的土地變成荒涼,
18Estas vero, ho Eternulo, la regxoj de Asirio ruinigis cxiujn regnojn kaj ilian teron,
19又把列國的神都扔進火中;因為他們不是神,只是人手所做的,不過是木頭和石頭,所以他們就滅絕了他們。
19kaj jxetis iliajn diojn en fajron; cxar tio estis ne dioj, sed faritajxoj de homaj manoj, ligno kaj sxtono, ili ekstermis ilin.
20耶和華我們的 神啊!現在求你拯救我們脫離亞述王的手,使地上萬國都知道唯有你耶和華是 神。”
20Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
21以賽亞預言亞述必敗(王下19:20~34)亞摩斯的兒子以賽亞就派人去見希西家,說:“耶和華以色列的 神這樣說:‘因為你向我禱告關於亞述王西拿基立的事,
21Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al HXizkija, por diri:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Koncerne tion, kion vi pregxis al Mi pri Sanhxerib, regxo de Asirio,
22耶和華就有以下的話攻擊他,說:錫安的處女藐視你,嗤笑你;耶路撒冷的女子在你背後搖頭。
22jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.
23你辱罵誰、褻瀆誰?你揚起聲音,又高舉眼目,要攻擊誰?就是攻擊以色列的聖者。
23Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael!
24你藉著你的臣僕辱罵主;你又說:我率領我眾多的戰車上了群山的高峰,到了黎巴嫩極深之處。我砍伐其中高大的香柏樹和佳美的松樹;我去到極高之處,進入肥田般的樹林。
24Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.
25我挖井和喝水;我用我的腳掌踏乾埃及的河流。’
25Mi fosis kaj trinkis akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj cxiujn riverojn de Egiptujo.
26耶和華說:‘難道你沒有聽見古時我所安排,往昔所計劃的嗎?現在我才使它成就,使堅固的城鎮荒廢,變作亂堆。
26CXu vi ne auxdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.
27因此,其中的居民軟弱無力,驚惶羞愧,像田間的蔬菜和青綠的草,又像房頂上的草,還沒有長起來,就乾焦了。
27Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaux la spikigxo.
28你坐下,你出,你入,你向我發烈怒,我都知道。
28Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux Mi.
29因為你向我發烈怒,又因你的狂傲達到我耳中,我要把鉤子放進你的鼻孔,把嚼環放進你的嘴裡,使你從你來的路上回去。
29Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.
30希西家啊!這要作你的兆頭:今年你們要吃自生的,明年還要吃自長的,後年你們就要撒種,要收割,要栽種葡萄園,吃園中的果子。
30Kaj jen estas por vi la pruvosigno:vi mangxos en cxi tiu jaro grenon memsemigxintan, en la dua jaro grenon sovagxan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.
31猶大家所逃脫的餘民,必再向下扎根,往上結果。
31Kaj la restajxo de la domo de Jehuda denove enradikigxos malsupre kaj donos fruktojn supre.
32因為餘下的人必從耶路撒冷出來,逃脫的人必從錫安山出來。萬軍之耶和華的熱心必作成這事。’
32CXar el Jerusalem devenos restajxo, kaj savitajxo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
33所以耶和華這樣論到亞述王,說:‘他必不會來到這城,也不會在這裡射箭;不會拿著盾牌來到城前,也不會築土壘攻城。
33Tial tiele diras la Eternulo pri la regxo de Asirio:Li ne eniros en cxi tiun urbon kaj ne jxetos tien sagon kaj ne aliros al gxi kun sxildo kaj ne sxutos kontraux gxi remparon.
34他從哪條路來,也必從那條路回去;他必不得進入這城;這是耶和華的宣告。
34Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en cxi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.
35因我為自己的緣故,又為我僕人大衛的緣故,必保護這城,拯救這城。’”
35Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.
36 神懲罰亞述王(王下19:35~37;代下32:20~21)於是耶和華的使者出去,在亞述營中擊殺了十八萬五千人;到了早晨,有人起來,所見的都是死屍。
36Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.
37亞述王西拿基立就拔營離去,返回本地,住在尼尼微。
37Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve.
38他在自己的神尼斯洛廟裡叩拜的時候,他的兒子亞得米勒和沙利色用刀殺了他,然後逃到亞拉臘地。他的兒子以撒哈頓接續他作王。
38Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj SXarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-HXadon.